La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De B. al A.

Tokio, la 6an de Februaro 1914.

Kara A.!

Do, mi restos ĉi tie laŭ via decido.

Mi ne batalas kontraŭ la malsano, sed kontraŭ la sorto. Vi estus feliĉa, se la tempo ne venus, kiam vi rememoros ĉi tiujn maltimemajn vortojn.

Mi deziras, ke vi ilin ne ekkomprenu!

Mi aŭdis, ke antaŭ tagoj fraŭlino J. al vi skribis, kiel bone estus, se mi edziĝus kun via fratino, fraŭlino N. Mi lastatempe ekpensis pri tio serioze. Ĉu vi havas intencon, edziniĝi vian fratinon je homo kiel mi?

Mi rifuzis publikigi mian traktaton en Germanujo, ĉar mi mem eksentis naŭzon je mia bagatela vanteco. Kio ja estas entrepreno de l’ homo? Kiel ajn granda ĝi estus, la entrepreno estas turo sur la sablo, kiu kun la terglobo pereiĝas kaj malaperas nenion postlasante.

Do, ĉar mi tiel pensas, certe estos granda, interesa ironio por la sorto, ke oni skribas traktateton iom originalan kaj pri tio fieriĝas.

Vi ne estas prava, postulante de fraŭlino J., ke ŝi tiel ofte skribu. Pro severa malvarmeco en Tokio fraŭlino J. tre suferas. Mi ankaŭ ne ĉiam legadas, sed ofte interparolas kun ŝi pri seriozaj aferoj kaj tiam mi nur miras pri ŝi.

Diversaj fortoj faras miraklon en la koro de l’ viro, sed en la koro de l’ virino nur amo faras tion. Se mi komparas ŝin sidintan kiel pupo antaŭ tri jaroj en angulo de l’ dimanĉa lernejo kun ŝi nuntempa, mi denove sentas deziron krii, ke la aŭtoritato de l’ scienco estas nenio.

Antaŭhieraŭ la patro de fraŭlino J. subite hejmenrevenis kaj hodiaŭ matene li jam malaperis. Saĝeta viro kiel makleristo. Sed li al mi ne sentigas malagrablecon kiel la patrino. Ho, unika estas la malvarmeco, kun kiu ŝi lastatempe kondutas al mi! Tio estas alia kaŭzo por tio, ke mi sentas deziron, loĝadi ĉi tie.

Via B.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.