La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tokio, la 16an de Oktobro 1912.
Kara B.!
Antaŭhieraŭ mi skribis en la taglibro jene:
„For, senhonta diablo de l’ volupto! Ĉu vi tion ne scias, ke, se vi volas aldoni pezon de l’ allogo sur unu flankon de la pezilo, dum kiam mia animeco brilas kaj pezas sur la alia flanko, estas tia eraro, kia, se oni volas ne satigi la malsatan tigron metante antaŭ li la leporon?“
Ĝis antaŭhieraŭ neniu allogo de karno ekzistis por mi, nur tiu de manĝaĵo por plialtigi mian animecon. Kaj vidu, post la hieraŭa, abomena okazintaĵo mi ne povis facile endormiĝi la nokton kaj sopiradis je karno kvazaŭ spiregante. En fantazio mi per ambaŭ manoj ĉirkaŭprenis, kvazaŭ dispremante, la en teruro kaj malamo flamantan vizaĝon de la knabino. Iumomente la knabino ŝajnis al mi, ke ŝi estas ŝi. Kiel sovaĝa besto mi pro doloro tordiĝis en la lito, kaj ĝis tagiĝo mi travivis ĉian malpurecon, ĉian malnoblecon kaj ĉian kruelecon en mia koro. Kaj post kiam al mi tute malakriĝis la funkcio de l’ cerbo kiel al idioto, mi falis pro lacego en la fundon de malluma dormo.
Mi timas min mem. Ĝis kie mi volas iri? Ĉu vi ankoraŭ ne reakiris sufiĉan sanecon por vojaĝi? Al mi ŝajnas, ke mi bezonas la gardanton kiel frenezulo. Se vi ne povos veni, mi iros al vi.
Mia koro, kiu jen ĉieleniras, jen terenfaligas la kapon sentas troan timon.
Timo – mi ĵus eksciis la veran signifon de tiu ĉi vorto „timo“.
Via A.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.