La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Sendai, la 17an de Februaro 1914.

Kara B.!

Mi de vi postulas, ke vi klarigu al mi la veran staton de l’ afero. Vi estas, kiuj montras kruelan sintenadon.

Mia fratino ne estas tera pupo, kaj mi ne leterportisto. Mi tion diras, ĉar mi estimas ŝian karakteron; sed vi kondutis al ŝi malserioze. Feliĉe la telegramo min atingis pli frue ol la letero, kaj mia fratino ne legis ĝin efektive; sed estas fakto, ke vi kondutis al ŝi malserioze. Kiel ŝia frato mi havas malamikecon kontraŭ vi, ĝis kiam mi ekscios pravigeblan kaŭzon.

Ne, mi ne bezonas vian klarigon. Viaj malĝentilaj kondutoj ĝisnunaj elokvente parolas pri la vero. Vi volas mian J. (de ĉi tie estas strekita) ... estas terurege. Kial mia kapo havas kapablon pensi? Kial mia kapo ne frakasiĝas?

Ne forgesu, ke vi mem estas, kiu min tiel turmentas, ke mi fine malkonfidas al miaj amatino kaj amiko. Kaj vi ne estos pravaj, se vi trovos tion bagatela.

Via A.

(De A. al B.) (telegramo).

Sendai, la 7an posttagmeze de la 19a Februaro 1914.

J. hodiaŭ venis, restos kelkajn tagojn; letero sekvos.

Via A.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.