La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Sendai, matene la 20an de Februaro 1914.

Kara B.!

Sciiĝinte, ke mia J. forlasis Tokio-n hieraŭ matene nenion dirante eĉ al vi, mi al vi telegrafis por trankviligi. Mi pensas, ke la telegramo vin atingis, kaj mia rekomendita, mallonga letero ankaŭ.

Lastanokte ni ambaŭ pasigis nokton ne enlitiĝinte, sed sidante. Iun momenton ŝajnis al mi, ke mia kapo frakasiĝos kun bruo, sed kontraŭe ĝi nun estas terure trankvila. Do uzante ĉi tiun okazon mi nun prenas plumon, por ke mi skribu al vi pri ĉiuj okazintaĵoj plejeble trankvile kaj sincere. La horloĝo nun haltas ĉe la dekunua kaj duono, sed laŭ alteco de la suno estas nun eble ĉirkaŭ la 9a.

Ankaŭ hieraŭ mi vizitis la fabrikejon kaj laboradis kiel frenezulo. Ĉirkaŭ la deka mia fratino rapide alkuris kun telegramo. Tuj min atakis la ekstrema maltrankvileco, kiu aperis sur ŝia vizaĝo pro tio, ke la sendinto estas mia J. Mia fratino rigardis mian vizaĝon kaj mi la ŝian, kaj en tiu momento ni sentis reciproke ian kompaton. Kun la koro kiel eble plej perforte trankviligita mi iris al la fenestro kaj sensigelis la telegramon.

Mi legis: „Hodiaŭ iros kaj konfesos; atendu ĝis tiam.“ Mi ordonis, ke ŝi revenu hejmen kaj aranĝu por akcepti mian J., kaj senpolviginte la kapon polvoplenan mi surmetis malnovan soldatmantelon kaj kune kun ŝi forlasis la fabrikejon. Ĉe la disiro mia fratino min demandis: „Ĉu ne io maltrankviliga okazis?“ Kolere mi respondis: „Silentu, nur revenu kaj aranĝu por ŝin akcepti; tio estas sufiĉa.“ Se mia fratino estus ŝanceliĝinta pli longe, mi estus povinta uzi perforton.

Kiam mi min trovis sola, mi kuris al la stacidomo kiel eble plej rapide. Kompreneble ŝi ankoraŭ ne alvenis tie. Unue rekonsciiĝinte mi serĉis la telegramon por legi ĝin refoje, sed, dum mi tion ne rimarkis, la papero estis disfrotita kaj tute malseka pro ŝvito. Do devigite mi legis horaron en la stacidomo kaj trovinte, ke eĉ la unua ekspreso ne atingas nian urbon pli frue ol je la 12a, mi tute senesperiĝis. Ial ofte koliziante la aliajn, mi forlasis la stacidomon kaj eksidis sur la digon sude de la gasfabrikejo. Tie neniu estis. Mi tiam eksciis, ke ankaŭ hodiaŭ ni havas belan veteron. La vento estis tranĉante malvarma. Kian konfeson ŝi al mi faros, mi ne sciis; sed pensinte, ke mi devas aranĝi por elporti neordinaran skuon, mi volis trankviliĝi. Mi volis unuigi ĉiujn miajn penserojn en unu; sed, kiam mi rekonsciiĝis, mi estis senatente rigardanta ŝelon de l’ oranĝo, kiu antaŭ mi kuŝis. Mi kelkajn fojojn penadis rekomenci, sed mi ripetadis ĉiam la saman, kaj tiam mi tion ne trovis tiel koleriga. Kiom da horoj pasis tiel!

Dume, mi pli kaj pli ekhavis liberan spacon en la anguloj de l’ kapo, kaj fikse rigardante la ŝelon de la oranĝo mi rememoris kvazaŭ en la sonĝo tion, ke mi intervidis kun mia J. en la aparta ĉambro de l’ preĝejo. Mi sentis tiam la akran koloron de l’ pendpentraĵoj por la dimanĉa lernejo, kiuj estis metitaj en la angulo de l’ ĉambro, malgraŭ ke ili estis ekster vidangulo; kaj mi povis hodiaŭ reprezenti al mi tiun senton. Ŝajne ne moviĝante – ne povante moviĝi – kiel malvarma, ŝtona statuo mia J. staras kun mallevita kapo. Mi staras antaŭ ŝi. Antaŭ ol paroli, ni ambaŭ jam komprenas la deziron de la alia. Sed mi ne trankviliĝas, ĝis mi parolas la plej bonajn kaj plej belajn vortojn. Kaj, kiel bone estas, ke ni staras tiel! Tion vidante, eĉ la anĝelo ne povus krom ridi. En miaj okuloj malrapide ekaperis larmoj dolĉaj, sed malgajaj, kaj kiam ili plenigis la okulojn, ili fariĝis guto kaj donante varmeton al malvarma vango, ĝi senbrue ensorbiĝis en la teron. Kvazaŭ distrite mi ĝuadis ĉi tiun iomete plezurigan malgajecon.

Malgajeco naskis malgajecon kaj larmoj fluis iom kaj iom pli forte. Kaj ili estis anstataŭataj per varmegaj kaj maldolĉaj. Dum kiam mi ne rimarkas, ke la figuro de la pura knabino J. malaperis de antaŭ mi kaj en mia malklara konscio sensenca mallumo ekprofundiĝis. En la lumo de l’ brila ĉielo mi min sentis tute ĉirkaŭita de mallumo. Nigrega malespero min ĉirkaŭis. Mi ne povis eĉ moviĝeti. Kial mi vidos mian J.? Subpremite de tiu ĉi demando mi kaŭriĝis kiel ŝtono sur la digo kovrita per herbetoj.

Dum iom da horoj sekvantaj mi estis vivante morta; mi vivis en morto. Mirigite de fajfado de la fabrikejo, kiu subite apud mi eksonis, mi renaskiĝis en la mondon de la horo, kaj trovis laŭ la horloĝo, ke estas jam 11a kaj duono. Sed ne restreĉinte la horloĝon de hieraŭ, mi ne vivis en la mondo de l’ horo. Tuj kiam mi tion rimarkis, mi, kiu jam perdis mian J., refoje alkuris al la stacidomo, por ke mi ne perdu almenaŭ okazon vidi ŝian korpon. De la elirejo pasaĝeroj eliris svarme. Kiam mi trovis la figuron de mia J. malgrasa pro malsano, laca pro vojaĝo kaj malhela, ne memorigante la virgulinon en la plej malantaŭa parto de l’ lasta amaso, mi sentis, kvazaŭ mi estis subite retirata malantaŭen kaj pro ekstremaj amo kaj malamo al ŝi mia kapo estis kvazaŭ frakasita en pecetojn, kaj antaŭ mi fariĝis tute mallume.

Sed la okazo min altrenis al ŝi. La okuloj de mia J., kiuj ŝajnis duone perdintaj konsciencon, min fikse rigardis, kvazaŭ ili aŭ miris pri mia vidiĝo simila al almozulo, aŭ estis tute trankvilaj. La vortoj, kiujn la okuloj parolis, estis tute aliaj ol la antaŭaj, sed je malĝojo la okuloj mem rezervis antaŭajn figurojn neniom ŝanĝitajn.

Post malvarmaj salutoj ni duope ekiris. Kiam ni silente iris ĉirkaŭ 100 metrojn, mi ŝin demandis abrupte: „Ĉu sinjoro B. fartas bone?“ Kaj mia J. devigite respondis: „Jes!“ Ni ambaŭ aŭ koleris aŭ hontis pri tio, kaj poste ni atingis mian domon en silentado.

La maltrankvila mieno de mia fratino, kiu nin akceptis ĉe la enirejo, akiris plian palecon en tiu momento, kiam ŝi vidis nin ambaŭ. Mi pensas, ke niaj mienoj esprimis pli grandan gravecon ol la de ŝi atenditan. Kiam mia J. vidis mian fratinon, ŝi volis fratine diri al ŝi ridetante: „Vi estas fraŭlino N.?“ Sed apenaŭ ŝi tion eldiris, ŝi ekploris mallevante la kapon kun tremanta hararo. Pro tiu tro neatendita afero mia fratino faris nur grandajn okulojn. Plorante mia J. estis kondukata en la ĉambron, kaj mallevante la vizaĝon ĝis la mato, ŝi mallaŭte ploradis. Mia fratino, kiu alportis al ni teon, ŝanceliĝis ĉe la interĉambra glitpordeto, ne kuraĝante eniri en la ĉambron. Mizera atmosfero jam plenigis mian domon. Dum mi silente observadis mian J., mi eksentis ian kompaton al ŝi. Ŝi ploradis, ke mia kompato iom post iom ŝanĝiĝis en senpaciencon. Mia senpacienco ŝanĝiĝis iom post iom en koleron. Sed ne kuraĝinte ŝin riproĉi, mi subite ekstaris, malĝentile demetis la mantelon, ĝin pendigis al najlo kaj sovaĝe residiĝis. Mia J. ploradis, kvazaŭ ŝi tion ne rimarkis. Mi nur povis silente rigardi ŝian tremantan hararon kaj maldikan nukon. Dume kolero refoje transiĝis en kompaton. Profunda kompato, kiun travivas nur la patrino, al kiu estas lasita neniu rimedo krom nur rigardi ŝian solan infanon mortantan eĉ ne kriante – tiu kompato plenigis mian koron. Mi kelkajn fojojn englutis ion, kio aperadis en la profundaĵo de l’ nazo kaj laringaj kanaloj – preĝante en la koro fervore: „Estu trankvila! Estu trankvila!“

Kiam ŝi ekstaris forte premante la okulojn per naztuko tri fojojn, kvazaŭ ŝi jam rezignis kaj decidis, mi ankaŭ iom trankviliĝis. Metinte fajrujon inter ni, ni sidiĝis unu kontraŭ la alia. La fajrujo, sur kiun neniu de ni etendis la manojn, estis kvazaŭ malhelpaĵo inter ni. Mia J. ŝajnis ordigi por momento la vortojn dirotajn en sia kapo, kaj tuj ŝi komencis kun tremantaj, sed fortaj kaj klaraj vortoj:

„Mi vin nur petas min pardoni. Vian ĝisnunan sentadon mi kunsentis kun granda sufero neelportebla, sed ĝis hodiaŭ mi nenion povis diri al vi. Mi pensadis, kaj pensadis, sed estis vane. Sed kiam mi antaŭhieraŭ petis sinjoron B. kontraŭ lia volo, ke li nuligu la edziĝon kun fraŭlino N., mi fine decidis kaj skribinte ĉi tion de tiam ĝis lasta nokto malfrue, mi forlasis la hejmon hodiaŭ matene ankoraŭ en krepusko. Mi hontas, ke mi tiel malbele skribis, sed mi vin petas, ke vi ĝin legu min kompatante. Mi timas, ke mi ekploros, se mi ekparolos.“

Tiel dirinte, mia J. elprenis el sia poŝo ion skribitan sur la al mi jam konata, verdeta leterpapero en malgrandaj literoj, kaj ĝin metis antaŭ min. Tiu ĉi ceremonia maniero min instigis al ne malgranda antipatio; sed mi ne povis krom ĝin preni kaj legi. Tion mia J. kunportos ĉe reveno kaj montros al vi senpere.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.