La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De B. al A.

Ŝiobara, la 20an de Septembro 1912.

Kara A.!

Promeninte, sur la revena vojo mi kaptis unu maloftan tineon ankaŭ hodiaŭ. Ĝi povas esti nova speco. Ŝiobara estas iom pli bona loko por kolektado de materialo.

Vi eksciis amon? Lastatempe miaj nervoj iom pli-akriĝis.

Kiu povas esti favorito de amo krom vi? Vi havas sanan korpon, sinceran karakteron, allogan vizaĝon kaj puran naivecon. Antaŭ vi estas entreprenoj kaj malantaŭ vi riĉeco.

Tio ne estas sarkasmo, sed nur sinsekva aranĝo de faktoj tiel simplaj, ke ili povus ŝajni sarkasmaj.

Amo estas forteodora esenco, kiu povas fermenti nur en la provizejo plena je nutraĵoj.

La kompatinda malsanulo kiel mi eĉ ne flaras ĉi tiun esencon sen pulsobatego. Ne pro envio ... ne, pro envio, pro klara envio.

Sed estas en la mondo homoj, kiuj meritas amon, kaj ankaŭ homoj, kiuj ne meritas amon.

Mi vin kuraĝigas, nepre efektivigi vian amon. Mi eĉ povas diri, ke estas eraro de Dio, ke vi ne havas aman historion.

Tolstoj estas, oni povas diri, optimisto, kiu ebriiĝinte de bona vino deliradas. Kia simpla aminda koro!

Vi, kiu predikas pri Tolstoj kaj Paŭlo samtempe, erare metis infanon apud la diablon.

Kristo estis dufoje krucumita, unue de judoj kaj duafoje de Paŭlo.

Per la unua sufero li ĉieleniris, sed per la dua li estis teren forĵetita.

Mi antaŭ ĉio malamas la konfuzajn vortojn de Paŭlo. Ĉu li predikas la homon per la homo? Do vin gardu antaŭ falsa profeto predikanta la homon per la homo.

Nun, mia malsano estas jam diagnozita kiel efektive kompleta ftizo. D-ro B. estis tre interesa kuracisto. Li ĉion malkovris al mi, dirante, ke estas nenecese kaŝi antaŭ mi. Kiam li deklaris al mi pri tio, mi, kion vi komprenos, tiumomente tiel suferis, ke mi eĉ ne povis moviĝeti, kvazaŭ ĉiuj nervoj en mia korpo frostiĝis kaj kaŭzis la rigidecon de la membroj. Sed mia koro jam reakiris kutiman trankvilecon; tamen estos neeble, reveni al la universitato en la proksima estonteco. Mi ofte sopiras je l’ atmosfero de la laboratorio; sed mi nenion povas krom rezigni.

Dankon por la mono. Mi nun loĝas en la domo apudrivera, kiun vi konas; sed konfuzate de vojirantoj mi intencas iam post nelonge lui ĉambron ĉe iu kamparano.

Nun mi ekhavis febron ree; pardonu, ke la letero fragmentiĝas, mi bone scias, ke tio estas malagrabla por vi.

Mi rememoras, ke mi forgesis, skribi al vi pri mia opinio pri la religio; sed ĝi ne estas inda je skribado.

Ĉar mi apartenas al tiuj, kiuj ne povas vivi ne ebriiĝante, mi nur volas ebriiĝi de Kristo. Se mi estus vivinta antaŭ Baudelaire, mi certe ne estus lin antaŭe skribiginta la poezian poemon „Ebriiĝu“!

Via B.

(De A. al B.) (poŝtkarto).

Tokio, la 22an de Septembro 1912.

Kara B.!

Promeninte en la botanika ĝardeno mi ĵus revenis kaj trovis vian leteron min atendintan. Eksciinte, ke via malsano estas ftizo, ankaŭ mia sango kvazaŭ frostiĝas. Mi elkore vin kompatas.

Vi lerte min divenis. Mi intencas, iam konfesi al vi detale kaj peti vian helpon; bonvolu ĝin legi, kiam vi vin sentos bonfarta. En Ŝiobara oni jam sentos malvarmon? Mi deziras, ke vi kiel eble plej singardeme zorgu pri via malsano.

Via A.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.