La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Tokio, la 6an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Kiel vi kun dolorego bataladas kontraŭ la malsano, kiu senkompate forrabas de vi ĉiujn esperojn, vin ekstreme minacas kaj maltrankviligas, tio estos eble la sekreto, kiun nur vi sola povas kompreni. Al mi ŝajnas, ke en via suferado kuŝas io tre sankta kaj estus tro malhumile por la homo kiel mi, kiu travivis neniun malsanon, eĉ nur ĝin ekrigardi. Povas esti malprave, ke mi konsolas la malsanulon. Sed mi ne povas krom vin kompati laŭ mia maniero kaj deziri al vi la plej baldaŭan resaniĝon.

Per via lasta letero mi ne povis detale sciiĝi pri via farto; ĉu vi nun iom pli bone fartas? Se via humoro al vi permesos, bonvolu sciigi min pli detale pri via febro kaj apetito. Ĉu vi min demandos, por kio tio utilos? Mi senkaŭze deziras tion ekscii.

Ho, kiom ofte mi ŝanceliĝis, ĝis mi decidis skribi al vi la sekvantan konfeson. Mi timis, ke ĝi povas influi malbone sur vian malsanon; sed mi pli multe dubis, ĉu mi povos skribi ĝis la fino nenion kaŝante.

Sed, mi hodiaŭ decidis skribi. Ĝi rilatas al la ama problemo, kiel vi jam divenis. Sed mi refoje vin petas, ke vi legu, kiam via humoro tion permesos.

Al mi ŝajnas necese, ke mi ion skribu pri mia seksa vivo, antaŭ ol komenci la konfeson.

Se mi rigardas mian estintecon, mi povas rememori, ke mia koro estis jam, kiam mi estis infano, supermezure alligita al la ino. Malgraŭ ke tio estas komuna por ĉiuj viroj, nur malmultaj homoj parolas pri tio malkaŝe; se ne, mi estas tute malsama ol la aliaj kaj havas tute malsimilan travivaĵon. Mi memoras, ke mi havis iun, ĉe la viro ne senteblan, amikecon al la juna edzino de mia najbaro. Tiam mi estis tia knabo, kian oni karesas dirante: „Aminda knabo!“ Kaj al mi ŝajnis, ke ŝi speciale min amis. Kiel mi ĝojis pri tio! De memfido kaj kontento – kia diferenco inter mi tiam kaj mi nun, tremanta ĉiam antaŭ maltrankvileco, – kaj kia dezirinda miraklo! – mi kondutis tiel fiere, ke mi eĉ malestimis miajn kunludantojn antaŭ ŝi.

Iam, pro la ŝanĝo de la ofico de sia edzo, ŝi subite malaperis ien de antaŭ miaj okuloj. Mia mondrigardo, laŭ kiu mi difinis la tutan mondon tian, kian mi ĝin aŭdas per la oreloj kaj vidas per la okuloj, tute ŝanĝiĝis, kaj de tiam en mia koro ekkomenciĝis neatendita tute alia mondo, malplena mondo. Mi rememoras, ke ia sopiro je nekompreneblaĵo ankaŭ komenciĝis de tiam. La mirindan mondon, de kiu ŝi estis malaperinta, mi tiam neniel povis klare imagi en la kapo. Mi nur sentis min tre soleca. Okazis, ke kelkajn vesperojn, atakite de stranga nostalgio, mi aŭ ekploris senkaŭze, aŭ ĝenis sencele servistinojn kaj la patrinon, tiel ke mia patro, kiu tre malofte ekkoleris, min severe riproĉis. Oni diris, ke mi suferas je neŭrastenio. Kiaj sarkasmaj vortoj! Efektive, mi tre naive malsaniĝis je neŭrastenio.

Espereble vi ne legos mian leteron, ne konsiderante pri via malsano? Bonvolu vin gardi!

Se mi rememoras la tiaman aferon, mi ankoraŭ nun min mem kompategas. Larmoj, kiaj estas sekreciataj ĉe la rememorado de la naskiĝloko, amasiĝas sur miaj okulharoj.

Poste mia memoro je la bela najbarino malaperis iom post iom. Ŝajnas al mi, ke mi ree fariĝis vigla knabo kiel antaŭe. Sed la vundo de l’ eta koro, kvankam nur degratita, atendadis la forton kuracantan, dum ĝia posedanto tion ne rimarkis. Kiam mi estis dekdujara, iam mia fratineto invitis sian amikinon kun ŝia pli maljuna fratino, por kune ludi. La pli maljuna fratino estis ankaŭ dekdujara kaj nomata Cuja. Depost kiam mi ŝin vidis unuafoje, mi ŝin ekamegis. Pri la pli juna mi ne memoras, kia ŝia nomo estis, ĉar ŝi estis blinda je unu okulo kaj malbela, dum la pli maljuna estis nekompareble bela. Kiam mi aŭdis, ke mia patrino ŝin admiris, dirante „bela kiel pupo“, mia koro kvazaŭ suprensaltis pro konsento al tio. Sed miaflanke, neniel povante diri tiajn vortojn, mi min sentis incitita. Mi penadis alproksimiĝi al fraŭlino Cuja kun trankvila koro, sed pro hontemo mi neniel tion povis; ĉar tiam en mi malbeno de la karno jam eklevis sian malbelan kapon, kvankam nur iomete. Sed mi ĉiel penadis, esti nepre la unua superulo antaŭ ŝi. Mi ekhavis nur malamikojn ĉirkaŭ mi, kaj mi ree fariĝis malbonhumora knabo kun malmola koro.

Mi tion ankaŭ rememoras. En la deziro esti ĉiam en ŝia proksimo, mi volis nepre akiri ŝian fotografaĵon. Al mi ŝajnas, ke mi tiam pensis, ke estas neniu rimedo krom interŝanĝi. Sed, kiel mi kuraĝus doni al ŝi mian solan fotografaĵon. Kaj fine mi elpensis fari fotografaĵon de miaj grupanoj. Kiam la fotografaĵo estis farita, mi trovis, ke mi estis fotografita tre malbela, sed unu el miaj amikoj aminda. Mi tre ŝanceliĝis malgraŭ la juneco, sed refoje fotografigi estis neeble. Iun vesperon, post kiam mi kun la fratinoj kaj aliaj geknaboj multope ludis, mi ĵetis la fotografaĵon antaŭ fraŭlino Cuja kaj ŝia fratino, ŝajnigante indiferentecon. Estis fraŭlino Cuja, kiu rapide ĝin prenis. Ŝia fratino tuj alproksimiĝis al ŝi kaj ili ambaŭ ĝin rigardis. Tiam mi diris kvazaŭ duone kantante: „Kiu volas ĝin ricevi?“ Estis ŝia fratino, kiu dirinte: „Donu al mi!“ bruligis sian solan okulon. La detenema fratino pli maljuna ĝin metis trankvile sur la maton turninte la bildflankon malsupren, kvazaŭ ŝi tuŝis ion malbonan. Mi ekscitiĝis kaj nenion pripensante ĝin disŝiris en pecetojn antaŭ ĉiuj rigardantoj mirigataj.

Vi eble tre enuos legi tiajn aferojn. Sed mi vin petas esti pacienca por iom da tempo kaj legi plue.

Mi volis iel certiĝi, ĉu ŝi min amas. Sed ŝi kondutis naive, ĝentile kaj al ĉiuj egale, kaj pro tio mi suferadis kaj suferadis, ke mi min sentis kvazaŭ sufokata. En mia nuna stato mi ne toleras rememori la puran, fortan suferadon, kiun mi tiam travivis.

Poste alia afero okazis. Sur la vojo al la lernejo de mia fratineto loĝis bubo, kiu turmentis preterirantajn geknabojn. Ŝin atendante je la horo de ŝia lernejvizito kaj hejmenreveno li ŝin minacis, ke li ŝin batos, se ŝi piedpremos eĉ unu eron de ŝtoneto kuŝanta antaŭ lia domo. Pro timo antaŭ tiu bubo la vizito de fraŭlino Cuja al ni ankaŭ komenciĝis maloftiĝi. De forta amo al mia fratino kaj samtempe de dezirego vidi fraŭlinon Cuja pli ofte, mi iun tagon faris interfrapon kun li. Nur pro la pli granda longeco de mia bambua bastono, mi fine forpelis tiun bubon en lian domon. Kun fiera mieno de triumfo mi iris tien kaj tien ĉi antaŭ la pordo de lia domo. Jen subite ŝtono, kiun li celante ĵetis sur min de interne de la barilo, celtrafis mian dekstran brovon kaj de tie sango ŝprucis. Ekkoleriĝinte mi enkuris senkonscie en lian domon kaj estis tie flegata; poste oni min portis al mia domo kaj kuŝigis en la lito post kudrado de la vundo per tri kudriloj. Oni diras, ke mi tiam eldiradis eĉ en la deliro: „Senkuraĝulo! Senkuraĝulo!“

Post ĉirkaŭ dek tagoj la vundo jam preskaŭ resaniĝis, ke mi povis promeni en la ĝardeno. Sed la kolero de mia koro neniel trankviliĝis, kaj ĝenite de mi pro tio, mia patrino rakontis al mi pri diversaj aferoj, por min konsoli, kaj sciigis min, ke unu de fraŭlinoj Kobajaŝi ĉiutage vizitadis Inari-templon[4] por preĝi, ke mia vundo kiel eble plej baldaŭ resaniĝu. Kiam mi aŭdis pri tio, mi pro ĝojo preskaŭ eksaltis. Nun mia vundo estis sufiĉe rekompencita. Estis bone, ke mi vundiĝis. „Sed,“ mi ekpensis en mia eta koro, „kiu estas unu de la fraŭlinoj?“ Mi neniel kuraĝis demandi mian patrinon pri tio.

Kiam mi povis ree vizitadi lernejon, fraŭlino Cuja kaj ŝia fratino transloĝiĝis de sia loĝejo en la vendejon kaj de tiam estis neniam donita al mi la okazo, ŝin vidi eĉ nur unu fojon. Mi pensis, ke estas pli bone, se mi estus mortinta pro interfrapo. Efektive, estas neniu epoko krom infaneco, en kiu oni povas pli facile decidi morti. Kompare kun mi tiama, mi kun miro vidas, ke mi nun estas mirinde malproksimiĝinta de la morto.

Mi ĝis nun ankoraŭ ne scias, kiu de la du fraŭlinoj preĝis por mi. Poste ni translokiĝis en la urbon Sendai[5]; sed mi ofte vizitadis mian antaŭan urbeton kaj jam sciigite, ke la patro de fraŭlino Cuja estas tevendisto, mi ĉiam atentadis sekrete, kiam mi iris preter la tevendejoj. Iam ŝajnis al mi, ke mi vidis fraŭlinon Cuja en la iom granda vendejo. Kvazaŭ frapita de tondro mi konfuziĝis kaj turninte la kapon de tie mi rapide foriris.

Tiam, je mia malĝojo, mi jam fariĝis kvazaŭ duonbesto, kiu, eltirinte fraŭlinon Cuja el fragmentitaj rememoroj kaj sin ferminte en la labirinto de la fantazio, al si permesis onanion.

Ankaŭ post tio mi kelkajn fojojn preteriris la tevendejon, en kiu, ŝajnas al mi, mi vidis fraŭlinon Cuja. Sed post nelonge la tevendejo estis fermita. Kaj fraŭlino Cuja, kiu skuis miajn tutajn animon kaj korpon, postlasinte nur neperfektan imagon en mia koro, malaperis kun tiu juna edzino en la miraklan mondon, kiu min neniom koncernas. Tio estis por mi tiam pli mistera, pli malĝojiga okazo ol morto. Ĝi estas ankoraŭ nun mistera por mi, se mi rememoras; terure mistera. Neniel revidi la homon, kiun oni antaŭe vidis ... ĉu tie ne kuŝas senfunda mistero de la sorto?

Kara B.! Vi nun finaŭdis sensencan, longan uverturon. Kompreneble mia seksa vivo ne finiĝas tie; sed pensante, ke la ceteraj ne rilatas senpere al mia konfeso, mi ilin rezervos por babilado en aliaj tagoj kaj nun skribas al vi malkaŝe pri la lasta okazintaĵo.

Kiel vi scias, ĉi tiun someron mi vizitis la banlokon Noboribecu[6] en Hokkaido[7] kun mia patrino. Pro longjara mastrumado ŝi estiĝis tre kaduka, kaj konsilite de iu kaj samtempe instigite de scivolemo, mi ŝin akompanis tien, kvankam tio ŝin iom ĝenis. Por mi enlandulo, tiel nomata de la insulanoj, ia dezerta naturo en Hokkaido ne estis aminda. Kiam mi veturis sur malebenega monta vojo skuiĝante en la omnibuso, mi eĉ timis, pensinte, kia gastejo nin atendos; sed atinginte la cellokon, mi trovis kelkajn pli grandajn gastejojn ol mi estis atendinta. Sed malpureco nekonvena je la grandeco kaj bangastoj, kiuj konsistis nur el homoj kiel kompanianoj kaj ministoj vivantaj en la plej malalta ĝuo, tuj kaŭzis al mi malagrablan senton. Feliĉe nia ĉambro estis rezervita en la unua etaĝo, kiu havas belan perspektivon. Verda vidaĵo rigardita de tie estis tre bela; sed mi sentis, ke nenio estas pli neĝustloka krom kuŝigi la sanan korpon en la ĉambron de l’ bangastejo.

Sed estas pli netolereble, restadi pro malsano en tiaj lokoj kiel vi. Mi timas, ke ĉi tiuj miaj vortoj vin malagrabligos.

Post vespermanĝo mi ĉirkaŭiris laŭ la verando en la unua etaĝo kaj trovinte en la ĝardeno malantaŭ la konstruaĵo du per jukataoj[8] vestitajn homojn kaŭrantajn sur la vojo sub la parkomaniere artefarita monteto, mi haltis min apogante sur la kolonon.

Unu de ili estis malgrasa, ŝajne altkreska maljunulo kaj kontraŭ li kaŭris knabino kun japanmaniere aranĝita hararo kaj olivkolora zono. Mi atente rigardis, kaj ŝajnis al mi, ke ili senbranĉigas kaj senŝeligas ĵus elfositan bambuon kun kurba radiko. La knabino aspektis ankaŭ malgrasa, sed ŝia riĉa hararo distinge tiris mian atenton eĉ de malproksime. Nekonscie observante tion, mi elelektis senkonscie pasintajn memorojn en la kapo, kaj kiam mi rekonsciiĝis de fantazio, mi rimarkis, ke mi pensis ŝin alligita al fraŭlino Cuja kaj mi mem miris pri mia stranga penso.

Jen la gracieco simila je la cervido, kiun mi trovas en dekdu- aŭ dektrijara knabino kaj la ĉarma hararo kun bela rando, kiu min allogas ĝin ĉirkaŭpreni kaj mordi, kaj per kiu fraŭlino Cuja distingiĝis. Al mi ŝajnis, ke la knabino antaŭ mi posedas tiujn du ecojn. Miaj ĉiuj rememoroj estintaj svarmis unu post la alia kaj mi sentis, ke la sango en mia tuta korpo enkuris en la koron min ekscitante.

Mi ne povas krom pensi, ke ironia rideto aperas sur via vizaĝo, dum vi legas ĉi tiun leteron. Tio povas ŝajni al la homoj kiel vi, kiu vi silentas, kvankam vi bone konas la mondon, sensenca epizodo infanaĵa. Sed mi, intencinte kaŝi nenion antaŭ vi, skribis ĝis ĉi tie kaj ne povas jam returneniri. Min apogante sur la kompaton vidiĝantan malantaŭ la ombro de via rideto, mi skribadu nedeteneme.

Kvazaŭ instigite de mia ne ordinara rigardo, la knabino subite levis sian kapon kaj min rigardis rekte. Mi koncentris energion en mia tuta korpo en la okulojn, kaj penadis ne rompi ĉi tiun sonĝon en la hela tago. Tiam la maljunulo subite ekrimarkis la sintenadon de la knabino kaj turnis siajn okulojn al mi laŭ ŝia rigardo. Konfuzite la knabino turnis sian vizaĝon teren kaj ekstarinte pli frue ol la maljunulo ŝi prezentis al mi la dorson. Kaj ili ambaŭ malaperis malantaŭ la artefaritan monteton.

Antaŭ la vespera perspektivo, mankanta je la sunlumo, miaj okuloj, kiuj rigardadis blankaĵojn, estis kvazaŭ blindaj. Pro tio mia konscio ankaŭ malklariĝis, kaj mi ne sentis la verandon sub miaj piedoj. Sed ĉi tiu iluzio tuj rompiĝis kaj iom post iom rekonsciiĝinte mi klare vidis, ke ĉio okazis ĉi tie antaŭ miaj okuloj. Tio ne estas sonĝo, sed realaĵo. Ĉu ekzistas tia realaĵo? Dank’ al Dio! Mia koro tiel ĝojis, ke ĝi en mi pulsobategis. Ree revenis al mi la perdita mondo. Sola ridetante mi en firma paŝo iris sur la verando tien kaj tien ĉi. Mi ne povis kompreni, ĉu pasis nur unu sekundo aŭ eterno, ĝis mia patrino venis min alvoki por banado. Mi ŝin sekvis distrite kaj nur sensence ridetante.

Mia laca patrino sentis agrablan dormemon eble pro efiko de la medikamenta bano kaj post banado ŝi tuj ekdormis trankvile. Mi penis legi vian traktaton „Studado pri la traĥeo kaj la larvo de la libelo“, kiun mi kunportis, sed mi ĝin neniom komprenis post kelkfoja relegado. Estis kvazaŭ Biblio. Antaŭ miaj okuloj aperadis kaj malaperadis fragmentitaj impresoj de la knabino, kiun mi vespere vidis, kaj mi tute suferis. En tiuj tagoj mi skribadis la taglibron laŭkutime, sed mi nun vidas, ke tie estas skribite nur jene:

„Alvenis hodiaŭ al la gastejo en Noboribecu; malpura, sed tre bona loko. Mi min sentis neniam tiel feliĉa. Estas vespero, kiam mi sentas deziron danci senveste kiel Davido. Dum mia tuta vivo mi neniam forgesos tion, kio hodiaŭ okazis. Kion fari kun la forto de la amo, kiu tiel ŝprucas. Dankas Dion. Kiel aminda estas la vizaĝo de mia dormanta patrino!“

Efektive pro tio, ke mi vivas en tiu ĉi mondo, mi tiun nokton dankis Dion kaj min sentis tro feliĉa, kaj ne povis dormi. Kiam la dua horo sonoris, mi decidis enlitiĝi. La litkovrilaro estis mola kaj agrabla. Tute libera de diversaj fantazioj, kiuj atakas junulojn en la lito – ambicio, revo, pento, volupto, memriproĉo, entrepreno – mi estis kiel infano tuj entirita en la fundon de profunda, ĝoja dormo.

Kiam mi vekiĝis la sekvantan tagon, hela sunlumo jam eniris oblikve sur la verandon, ĉar en Hokkaido oni uzas kutime vitrajn glitpordojn anstataŭ la lignaj. Mi vekiĝis spontanee kiel la burĝono ekfloras, kaj senkonscie ridetis en la lito. Kaj sentinte nun konfidindan forton de mia korpo, mi aŭ prezentis ambaŭ brakojn alterne antaŭ la okulojn, aŭ prenis ilin alterne unu post la alia, aŭ preninte apudkuŝantan spegulon rigardis en ĝin montrante blankajn dentojn. Poste, kiel juna bambuo forĵetanta neĝon de si, mi abrupte leviĝis sur la lito. Jen mi vidis, ke min rigardis mia patrino, kiu jam sin vestis, frotante al si la okulojn.

Kun ĝojo en la koro mi komencis min vesti, sed subite abomena maltrankvileco, kiun mi ne estis rimarkinta, min ekkaptis. Ligante al mi zonon mi penis rememori la scenon en la lasta vespero, sentante, kvazaŭ mi ion postlasis. Kaj vidu, la sceno estis fiksita en mia kapo kun pli klara konturo ol tiam, kiam mi vidis per la okuloj. Kial do povas komenciĝi abomena maltrankvileco? Kio min maltrankviligas? Mi sentis, ke per tio, ke mi vidis la knabinon, mia vivo estis fikse destinita por la vojo al malĝojo kaj al malfeliĉo. Tie estis iu foso, kiun mi ne povas transpasi. Stranga soleco min ĉirkaŭis. „Jes, sen konsiderado li volas efektivigi la iluzion.“ En tiama humoro mi permesis al mi tian malprofundan monologon. Sed, mi rememoras, ke maltrankvileco kaj pasio, pro kiuj mi nun suferas, estas kaŭzitaj ĉiuj de la diableto, kiu tiam ekaperis en mia koro.

Mi deziregis, ke mi vidu la knabinon ankoraŭ unu fojon. Ŝi loĝas en la sama gastejo kiel mi; sed kie estas ŝia ĉambro? La tago pasis postlasinte al mi malgrandan maltrankvilecon. Vespere antaŭ enlitiĝo mi volis min bani ankoraŭ unu fojon. Timeme portante plene malsekajn lignoŝuojn kun malstreĉitaj rimenoj kaj celante la malhelan lamplumon, mi malsupreniris danĝeran, ŝtonan ŝtuparon kaj atingis sub la krutaĵo konstruitan banĉambron, tra kiu torenta rivereto fluas. Tie mi trovis neniun bangaston, sed nur komizojn kaj servistinojn de kelkaj gastejoj, kiuj kune sin banante malĝentile eldiradis kiel eble plej obscenajn vortojn unuj al la aliaj kaj bruludis. Pro malesperiĝo mi volis reveni ne banite, sed trovinte tiumomente, ke la maljunulo sin senvestiganta en la vestejo estas la hieraŭa homo, mi senŝanceliĝe eniris en la vestejon kaj min senvestiginte pli frue ol la maljunulo mi ensaltis en la bankuvon. La fortikaj Panoj kaj malbelaj nimfoj, kies ĝuado estis interrompita per la vizito de l’ bangastoj, baldaŭ foriris unu post la alia, tiel, ke du grandaj bankuvoj apartigitaj per ligna tabulo estis okupitaj nur de ni du: mi kaj la maljunulo.

Do, en tia okazo estus laŭkutime, ke mi alparolas al la maljunulo kun mondeca maniero kaj konatiĝas kun li. Sed tian agon mi tute ne ŝatis. Krom tio, la maljunulo ŝajnis al mi obstina kaj de malnovaj kutimoj. Ĉiam murmurante ion en la buŝo, li ne volis eĉ turni la okulojn al mi. En la banĉambro regis silento, nur bruis akvo superfluanta el la aparta kuvo por lavado kaj sonis glate, kvazaŭ oni tuŝas oleon, kiam ni lavis al ni la vizaĝojn kaj manojn per la viŝtukoj.

Tiam subite aŭdiĝis piedsonoj de altaj lignoŝuoj. Mi ekmiris kaj maltrankviliĝis. Ankaŭ la maljunulo sin turnis al la sono. Kaj poste silento ree regis momenton.

Baldaŭ la pordo de la enirejo iomete malfermiĝis. Miaj tutaj korpo kaj animo estis nur sola „atento“. Levinte nur la kapon el varma akvo mi kiel ĉasisto sekrete observadis la eniranton, ĉirkaŭitan de vaporo de malantaŭ la malhela lumo de l’ petrollampo. „Ĉu vi estas sola, mia avo?“ kiel tondro frapis miajn orelojn soleca, sed juna voĉo. „Kia bela voĉo, pli bela ol mi atendis!“ tiel pensante, mi englutis ŝian voĉon tra la oreloj ĝis la fundo de la koro.

Malgraŭ ke la maljunulo kompreneble sciis mian ĉeeston, lia buŝo eligis: „Jes“, kvazaŭ lin tedis, diri, ke mi ĉeestas. Kaj aŭdinte tion la homo ekstera malsupreniris ŝtonan ŝtuparon kun ĝojo. Kia aminda estis ŝia pozo, kiam ŝi iris paŝo post paŝo horizontale streĉante la dekstran brakon, por ke ŝi ne glitu pro malsekeco de la pavimo! Baldaŭ ŝi sidiĝis kun levitaj genuoj apud la bankuvon, el kiu varma akvo superfluadis, kaj malsekiĝinte al si la bruston per la viŝtuko, ŝi serĉis per la okuloj la avon tra vaporo, kaj eksciis, ke tie alia juna homo estas. Kia kompatinda ŝi estis, kiam ŝi pro honto, kiu kaptis ŝian tutan korpon, senkonscie kuntiris la membrojn kaj mallevis la kapon! Mi nur silente rigardis la scenon kvazaŭ en sonĝo. Tiam, instigite de la maljunulo, ŝi kuraĝis sin trempi en la bankuvon. Mi akre konsciis, ke apartigite de la akvo ŝia korpo estas en la proksimeco de kelkaj futoj. Kaj mi sentis, ke pikanta incito atakadis mian haŭton, kvazaŭ mi staris en la akvo saturita je elektro. Mirinte mem pri mia troa senkuraĝeco mi penadis trankviliĝi kaj tie resti, sed vane. Ne tolerinte mi fine transiris rapide en la alian bankuvon.

Tiam, mi banante en la akvo apartigita per ligna tabulo, mi avidege kiel la kato aŭskultis, por kapti ĉiujn bruojn en la apuda kuvo. Nenia parolo aŭdiĝis, kvazaŭ la silentado, kia nur okazas inter la homoj sataj je amo, estas agrable interŝanĝata inter la maljunulo kaj la knabino. Trankvila kaj sola, kun pacega rideto mi ebriiĝis de tiu elokventa silentado. Estis trankvila, paca nokto; nur la bruo de l’ torento, kiu el la senhoma monto rapidas al la homplena loko, vizitis miajn orelojn kiel pura akompananto konvena je ĉi tiu silentado.

Tiam ŝi eklavis al si la hararon apud la aparta kuvo preta por lavado. Malhelpite de l’ ligna tabulo mi ne povis vidi ŝian korpon; sed maldika antaŭbrako konvena je la virgulino kaj unu parto de riĉa, nigra hararo incitadis mian senton kaj ebriegigis mian cerbon kune kun ensorĉanta odoro de l’ pudro. Kiam ili ambaŭ forlasis la banĉambron kaj iliaj piedsonoj malproksimiĝis, mi alproksimiĝis al la aparta kuvo kaj volis serĉi tie ŝian postsignon. Mi ĝojsaltis kiel pasero, kiam mi el kelkaj akvoĉerpiloj trovis unu makulitan per pudro. Kvazaŭ el glaso por triumfanto mi enverŝis per tiu ĉerpilo malvarmegan montan akvon en mian sekan gorĝon kaj revenante mi kunportis tiun akvoĉerpilon kun zorgo.

Tiun nokton, kiam mi enlitiĝis, antaŭ miaj okuloj klare aperis la bildo de „la naskiĝo de Venuso“ de Botticelli. Unue mi memoras je malgrandaj printempaj ondoj, kiuj ludante je ĵus deprenitaj rozoj ĝoje brilas, dancas kaj ridetas. Due mi memoras je l’ malplena, sed plena, granda spaco etendiĝanta sur tiuj ondoj. En la mezo pentrita iu gracia figuro ne pure greka. Ĉu ŝaŭmoj de akvo, aŭ homo, aŭ marfeino? Figuro de gracie ekstarinta virgulino, kiu klinas la kapon, kvazaŭ ŝi ne povas subteni sian riĉan, brunan hararon kaj rigardas rekte antaŭen kun mallarĝe malfermitaj okuloj ne perfekte vekiĝintaj de sonĝo. Figuro de virgulino naskonta senfinajn vivon kaj ĝojon. Tute sanktigita, riĉa sensacio...

Poste mi havis ofte okazojn ŝin vidi. La sekvantan tagon ŝi aranĝis la lavitan hararon nur simple. Mi ial pensis, ke ŝi tion faris min flatante. Ju pli ofte mi ŝin vidis, des pli profundiĝis mia amo al ŝi, kaj ĝi jam fariĝis forto, kiu apartigate de l’ asociacio je fraŭlino Cuja povis ekzisti tute memstare kaj min altiradis. Mi tion timis, sed kion mi povis fari? La nigrega hararo, kiu ornamas la belan vizaĝon kiel la ebona turo bele skulptita. La nigreta, sed brila vizaĝo gracia, kiun riĉeco de l’ hararo pli delikata ŝajnigas. Grandaj okuloj enigmaj. Inspiranta brusto kun mamoj ne ŝvelantaj. Graciaj gamboj kun plenaj femuroj. Pripensante tiujn en la koro unu post la alia, mi ne povis krom bedaŭri, ke mi ŝin vidis tro malfrue. Eble okuloj de kelkaj junuloj plenaj je pasio ŝin jam rigardis. Kaj ĉu ŝi el ili neniun trovis, kiu tuŝis ŝian koron? Jes, ŝi devas esti jam trovinta tiun. Estus vere miraklo, se ŝi lin ankoraŭ ne estus trovinta. En la fundo de ŝia brusto, kiu, ŝajnas al mi, nenion scias kaj neniun tuŝas... Sed, ho ve, tro malfrue mi ŝin vidis! Dum mi tion ne konsciis, ekkreskis en mia koro ĵaluzo kaj envio. Kaj strange malgajigite pro tio, mi forlasis mian patrinon kaj sola vizitis la banejon en Karunisu, kiu estas malproksima ĉirkaŭ 8 kilometrojn.

Kion do vi amas en ŝi? Vi nur konas ŝian supraĵan vizaĝon. Kio ja estas la nigra hararo? Kio ja estas la grandaj okuloj enigmaj? Kio ja estas la maldika brusto, kiu povas enfermi en si malsanon? Kion vi faros, se ŝia belforma kapo estas plena nur je senprudentaj ideoj? Kion vi faros, se la okuloj konvenaj je la vizaĝo de l’ anĝelo estas facile allogataj de volupto? Kion vi faros, se en ŝia ŝajne naiva brusto jam estas loĝinta iu homo? Vi do ankoraŭ neniom tuŝis ŝian koron. Kia revulo kaj fantaziulo vi estas! Kien kaj kiam vi forĵetis vian animan vivon por kiu vi klopodis? Kion vi faros kun via entrepreno? Ĉu vi kredas antaŭ ĉio, ke vi havas ion, kiu meritas postuli amon de l’ virino? En via 22jara vivado, ĉu vi elfaris ion memfidan? Observu atente vian vizaĝon per la spegulo! Ĉu tie ne estas reflektataj ordinare pasigitaj 22 jaroj malklare, sen forto kaj inspiro kiel la portreto pentrita de mallerta artisto? Observu atente vian malelegantan sintenadon kaj vestaĵon! Kion vi erare pensas? Malspritulo! Vi devas silente rompi la barelon kaj iom post iom vin elkonstrui kiel Teufelsdröckh. Se vi serĉos la virinon, serĉu ŝin inter la loĝantaro de l’ regno, kiun vi plene okupis. Ĉiuj virinoj estas nun al vi fremduloj perfektaj. Nenio estas pli erara ol via penso! Tiaj vortoj sonis unu post la alia kvazaŭ frapante al mi la kapon.

Silente mi grincigas la dentojn. Mi havas neniun forton, kiu povas kontraŭstari la kulpigon de mi mem. Sed mi scias, ke mi havas fortan intuitivon kaj ke la sorto ne estas retenebla. Ĉiu ŝia haro min kredigas, ke ŝi estas la mia kaj la tempo nun maturas. Kompreneble mi estas nur nematura junulo. Mia vizaĝo havas nenion, kio allogas virinon. Sed ĝis nun mi konservadis miajn korpon kaj animon puraj per la plej granda penado, por ke mi ilin donu al la ino, kiu kun mi kune ĝojos kaj malĝojos dum mia tuta vivo. Mi estas juna kaj ĝis nun ankoraŭ nenion indan mi elfaris; sed dum kiam mia vivo daŭros, mi ne perdos kuraĝon kaj deziron efektivigi ion fortan, belan kaj valoran kaŝitan en mia koro. Ĉu ŝi jam konas amon? Bone, mi ŝin sciigos pri la pli forta amo; mi ŝin sciigos, kia estas vera amo. Mi intuitive sentas, ke mi havas sorton fari tion al ŝi.

Kun firmaj paŝoj mi iris sur la vojeto en la senhoma arbaro, piedpremante la forte odorantajn filikojn, kaj tiel aŭ min riproĉis, aŭ min konsolis. Mia koro sin sentis aŭ soleca kiel en vintra sezono, aŭ esperoplena kiel en printempa kampo. Vizitite de tia konfuza, mirinda ŝanĝo kelkfoje en unu tago, mi pasigis kelkajn tagojn sonĝe, kvazaŭ mi vagis en tute fremda labirinto.

La 26an de Aŭgusto, la uraganego terure atakis ankaŭ Hokkaido-n. En la tagĵurnalo de l’ sekvanta tago mi legis en la marĝeno, ke pro la difektiĝo de l’ fervojo inter Aomori[9] kaj Tokio la vagonaro ne veturas. La sekvantan matenon, la servistino, kiu nin servis ĉe la matenmanĝo, rakontis al mi, ke forveturontaj gastoj konfuziĝis pro tio kaj ŝi aldonis, ke la knabino plorplendis tre kompatinde, dezirante restadi ankoraŭ kelkajn tagojn, dum kiam la maljunulo obstine insistis, nepre forveturi malgraŭ ĉia malhelpaĵo. Manĝante mi sentis en la brusto ion malvarmegan kiel glacio. Ne demandite, la servistino rakontis al mia patrino, ke la maljunulo loĝas en la kvartalo Koiŝikaŭa; ke li volas reveni tiel rapide pro tio, ke la lernejo de lia nepino komenciĝos la unuan de Septembro; ke li ĉiujare vizitas ĉi tiun gastejon kaj longe restadas kaj ke li estas pura edoano[10] kaj tre obstina ktp.

Estis bela, posturagana mateno; la ĉielo estis hela, kvazaŭ ĝi jam forgesis, kio hieraŭ okazis, kaj blua de iel aŭtuna nuanco. Soleca malpleneco simila al ĉi tiu sennuba ĉielo regis ankaŭ en mia brusto.

Kiam mi revenante de l’ tualetejo supreniris la ŝtuparon kaj okaze rigardis la verandon, mi trovis, ke la knabino staras apud la balustrado antaŭ mia ĉambro kaj vokas kun mallaŭta voĉo: „Korvo! Korvo!“ Ŝajne ŝi portis en la mano restaĵon de manĝaĵo. Ĝin ĵetante sur la tegmenton ŝi alvokis la avarajn, malbelajn birdojn. Al mi ŝajnis, ke en ŝia profilo montriĝis pli profunda soleco ol kutime. La korvoj alproksimiĝis laŭlarĝe irante al manĝaĵo, bruigante mallogajn piedsonojn sur la ligna tegmento. En tiu momento ŝi ekrimarkis, ke mi aperis de l’ malluma ŝtuparo, kaj min rigardis. La rigardo de ŝiaj grandaj, impresoplenaj okuloj min trafis fikse la unuan fojon. Mirigite de l’ abrupteco mi instinkte ŝanceliĝis; sed sentante tro bedaŭrinde perdi tiun lastan okazon, mi koncentris mian de ŝi turnitan rigardon ankoraŭfoje en ŝiajn okulojn. Iu dolĉa malĝojo, subite ekkreskinta, tremigis miajn lipojn, kaj miaj okuloj jam ne povis sin disigi de ŝi. Ni estis kvazaŭ kunligitaj per forta, fatala forto nerezistebla. Mi ne komprenis, kion tio signifis, sed ŝi tuj malantaŭeniris du aŭ tri paŝojn. Mi sciis, ke mi devas antaŭeniri al ŝi senceremonie. Mi sciis, ke tie estis lasita al mi la sola okazo alparoli al ŝi. Sed, kia malspritulo mi estis! Kiel timemulo, ne toleranta plian saton, mi min turnis al mia ĉambro laŭ la verando. Oni bezonas multajn vortojn skribi pri tio, sed tio estis nur momenta okazaĵo daŭrinta pli mallonge ol kvaronon da minuto. Sed, depost tiu ĉi momento jam kaptis mian vivon la forta impreso dum la tuta vivo neforgesebla.

Mi tuj decidis, reveni jam en tiu tago al Sendai, kaj rapidigis mian patrinon mirigitan. Konfuzite ŝi nur observadis mian frenezan agadon.

Dum mi pakadis, radoj de omnibuso sonis. Kun miro mi rigardis malsupren min apogante sur la verandan balustradon kaj trovis, ke la plej bela veturilo en la loko estis preta duone kaŝate sub la tegmento de l’ antaŭĉambro. La geservistoj de la gastejo komencis kune enporti la pakaĵojn en ĝin. Distrite mi fikse tion rigardis, kvazaŭ mi jam forgesis la ĝisnunan okupon. Baldaŭ aperis la maljunulo adiaŭe salutate de la gastejestro. Mi senkonscie manpremis firme la balustradon kaj mordis al mi la lipon. Tiam la knabino aperis. Portante purpuran mantelon sur la purpura superjupo, sed ornaminte la riĉan, nigran hararon per nenio, ŝi vidiĝis tro soleca kaj malĝoja, sed por mi dieca. Mi klare vidis eĉ tion, ke la basko de ŝia superjupo estis faldita ie je la rando. Mi preĝis Dion en la koro, por ke ŝi suprenrigardu al mi ankoraŭ unu fojon. Pasis iom longa tempo, ĝis ili ambaŭ eniris en la veturilon kaj sidiĝis, kaj kvankam ŝi ŝajne sentis mian rigardon, ŝi min ne rigardis. Mi sentis, kvazaŭ mi kriis per raŭka voĉo; sed, nek kriante, nek moviĝante eĉ centimetron, mi nur postrigardadis la veturilon. Mi ĝin postrigardadis, dum ĝi estis videbla. Sed la kapo de l’ malvarma knabino fine malaperis ekster la vidkampo eĉ ne movetiĝante.

Malplena mondo etendiĝis soleca, malvarma kaj senfina.

Kiam mi rekonsciiĝis, mi iun trovis tremanta manpremante la balustradon. La unuan fojon en mia vivo mi tiam sentis manion de amo, kiu povas igi min kuri de tie mortpremante aŭ mian patrinon, aŭ alian, kiu ajn ili estus. Kruela koro, kiu povas oferi ĉion ajn, bruege sonis tra la tuta korpo.

Via A.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.