La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De B. al A.

Tokio, la 14an de Februaro 1914.

Kara A.!

Vi nun staras en la krizo.

Sur la krutaĵo estas tero, kie oni povas sin teni. Kaj vi devas ĝin ŝati.

Sub la krutaĵo ne estas tero; tie nur morto kaj malpleno. Kaj vi devas ilin malŝati.

Nu, en ĉi tiu momento, kaptu fraŭlinon J. firme! Perdi ĉi tiun momenton signifas, ke vi perdos fraŭlinon J. Via tielnomata humoro, via tielnomata malfido ne estas kompensaĵo, kiu valoras por vendi fraŭlinon J. Tio estas klara fakto, pri kiu vi devas scii plej bone. Kie estas la sinjorino, kiu kiel kompensaĵon por la perlo serĉas porkon? Kie estas la ĝardenisto, kiu elradikigante la rozon donas ĝin por la semoj de la kardo?

Via pasio min mirigas. Sed via plendo ne konvena por via pasio plie min mirigas.

Amo estas kiel du kanabaj ŝnuroj. Nur tiu, kiu tordas senlace, fariĝas la posedanto de pli forta ŝnuro. Metu unu kanabon tien, kaj la alian ĉi tien! Unu malĝojos kaj la alia bedaŭros, kaj ambaŭ pereos.

Vi devas veni Tokio-n; se ne, fraŭlino J. devas iri al Sendai. Jen estas neniu rimedo krom tio. La krizo minacas. Alproksimiĝinte al la torento akvo subite ekrapidas. Ĉe la krizo la sorto estas ĉiam tirano, kiu levas dikfingron.

Neniu estas tiel senpartia kiel vi. Sed ankaŭ neniu estas tiel tro fidele pripensema kiel vi. Vi estas tro fidele pripensema pri senpartieco. Vi estas tro fidele pripensema pri tio, ke vi estas viro. Vi estas tro fidele pripensema pri la infaneco kiel sola filo de l’ riĉulo. Vi estas tro fidele pripensema pri subita malriĉiĝo. Vi estas tro fidele pripensema pri la patrino de fraŭlino J. Je plia malbono vi estas ĉiam tro fidele pripensema kun senpartia koro. Tial vi komprenas viajn malfortajn flankojn eĉ kiel virton. Nur kapti fraŭlinon J. estas nun necese al vi. Estas nur problemo, ĉu kapti aŭ ne. Krom tio, kia problemo ekzistas, pri kiu vi devas esti tro fidele pripensema?

Viaj nervoj devas vidi pli akre la delikatecon de la aferoj. Ke vi konas la koron de nur unu virino, ne pretekstu por tio, ke vi tion ne faras. Vi devis veni pli ofte Tokio-n kaj malproporcie al fraŭlino J. vi devis skribi al ŝi pli ofte. Kiom da fojoj mi vin instigis al tio! Sed vi min ne aŭskultis. Eble via sincera karaktero al vi ne permesis min aŭskulti. Vi amas fraŭlinon J. Via amo al ŝi estas eterna. Same fraŭlino J. diris, ke ŝi vin amas. Ŝia amo devas esti eterna. Tio estas evidenta dedukto. Sed, vi estas juna ulmo, kiu jam disetendis siajn branĉojn, dum fraŭlino J. estas pli juna betulo, kiu nun pripensas, kiel disetendi la branĉojn. Via senpartieco fine alportos al vi venkon brilan. Sed mi timas, ke vi devos antaŭ tio fali kelkajn fojojn, por ĉirkaŭpreni tiun trezoron. Do mi intence tion diras al vi.

Mia korpo suferas pro malsana febro; mia animo plie suferas pro interna febro. Mia pasio flamas, flamas kiel flamo. Sed mi ne scias, per kio kaj por kio ĝi flamas. Mi deziras tion plene scii, sed samtempe mi rifuzas sciiĝi pri tio. Ne, kiam mi forte konscios pri la pasio, la flamo fariĝos kiel la lumo de karbeto kaŝita en la jam forbruliĝinta cindro. Kiam mi estas en la stato de senkonscio, la flamo ekflamas por elbruligi miajn animon kaj korpon samtempe. Mi rapide ion entreprenas. Kaj vidu, mi nenion elfaras. Mi jam ne konas min mem. Mi ne povas min rigardi kun respondeco. Mia koro estas la kapo de Jano. La vizaĝo kontraŭanta la okcidenton ne vidas la vizaĝon kontraŭantan la orienton. La vizaĝo kontraŭanta la orienton ne konas la vizaĝon kontraŭantan la okcidenton. Kiel la estinteco kaj la estonteco ne konas unu la alian, mia koro ne konas mian koron.

Malbeninda estas duobla vivo!

Naturo ĉie vivas duoblan vivon. Mi tion malbenas.

Via B.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.