La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tokio, la 10an de Oktobro 1912.
Kara B.!
Vane mi atendis hodiaŭ de vi almenaŭ unu respondon al la letero skribita la 6an. Sed nun mi pensas, kia egoisto mi estas, atendi de vi respondon. Eble mi ne devis skribi al vi tian leteron; sed kion mi devas fari, kiam amanta koro serĉas plenan malkovron, dum ĝi aliflanke deziras profundan sekreton?
Al mi nun ŝajnas, ke ĉiuj homaj kulturoj ŝanĝiĝis. Tiel scienco, kiel ankaŭ literaturo kaj moralo ŝajnas al mia arda koro nur kvazaŭ maskobalo. Mi ne povas pensi alie, ol, ke malfeliĉaj homoj, kiuj tute ne sciis pri la kortuŝo, kian mia koro travivis, ilin supraĵe eltrovis kiel devigan rimedon, por ke ili forgesu neforigeblan solecon.
La ekstera mondo nun montras al mi specialan aperon, kian krom mi neniu scias. Neniu scienco ankoraŭ esploris pri tia apero, neniu arto ankoraŭ pritraktis tian aperon, kaj neniu moralo ankoraŭ eliris el tia apero; nur mi sola estas, kiu ĝin estras. Ĉiuj homaj kulturoj moviĝas sur la periferio de tia apero kaj mi sola vivas en ĝi. Mi sentas ekscitiĝon kaj liberecon, kiajn sentas nur Dio komencanta kreadon.
Estas klare antaŭdirite, ke mia amo havos la sorton nepre plenumiĝi. Por danki por ĉi tiu grandega privilegio mi volas ami ĉiujn homojn. Ne! – estus pli bone diri, ke la ama deziro, kiu senĉese elspruĉadas eĉ el mia doloro, atestas baldaŭan plenumon de mia amo. Kiam mi al ŝi donos miajn tutajn koron kaj animon, kiujn mi ĝis hodiaŭ rezervis sanktaj kun penado, kiam mi ricevos same la ŝiajn, saturitajn de mia amo, tiam la feliĉo, je kiu la homaro sopiradis, okazos perfekte sur ni ambaŭ. Kaj kiel nova forto ni per tuta forto penos por konstrui la novan homan kulturon.
Ŝiaj okuloj min pelas. Mi jam ne povas skribi filozofajn aĵojn sidante antaŭ la papero. Por mi estas lasata pli grava, pli viva afero.
Do, kara B.! mi vin salutas. Mian penson vi povas kompreni. Kaj mi pensas, ke via malsano devas esti pliboniĝinta hodiaŭ.
Via A.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.