La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De B. al A.

Tokio, nokte la 9an de Februaro 1914.

Kara A.!

Leginte vian leteron mi skribis al vi senkonscie la lastan poŝtkarton kaj, elirinte tra uragano, mi ĝin enpoŝtigis. Post reveno mi suferadis pro terura tusado ĉirkaŭ duonhoro. Pro troa terureco de l’ tusado fine fraŭlino J. ellitiĝis kaj min flegis. Eble mi estas malvarmuminta de kelkaj tagoj. Febro plenigas mian kapon kaj min malagrabligas treege.

Mi ĵus parolis kun fraŭlino J. iomete. Mi ŝin demandis senĝene, ĉu ŝi ne havas sekreton antaŭ vi ne malkovreblan? Fraŭlino J. klare ĝin neis kun sincera mieno ... en tia okazo ŝia beleco estas kvazaŭ dieca.

Sentante ian strangan maltrankvilecon mi ne povas legi ĉi tiun nokton. Do, oferonte longan tempon, mi al vi prezentos la plejlastan staton de fraŭlino J.

Oni pensas pri mi, ke mi estas tute indiferenta krom je legado. Estas ja prave, se homoj, kiuj vidis nur mian vestaron kaj malordon en mia ĉambro, tiel pensas. Sed mi pensas, ke al tiuj, kiuj ne estas indiferentaj, mi montriĝos kiel neindiferenta homo, kiel ili pensas. Iam nova servistino venis ĉe iu scienculo kaj por montri sian diligentecon ŝi ordigis ĝis ĉiuj anguloj de lia skriboĉambro. La scienculo konfuzite ŝin rigardis kaj diris al ŝi: „Kion mi kun peno malordigis regule, tion vi ordigis malregule.“ Vi povas fidi al mia raporto kun ne malgranda fideleco.

Se mi rememoras fraŭlinon J. en la epoko de l’ dimanĉa lernejo, mi povas vidi antaŭ mi ordinaran, sed por la aĝo iom malgajan, knabinon. Se mi devas nomi ŝian karakteraĵon, mi povas alkalkuli terure malgrasan korpon kun maldikaj membroj, nigregan, riĉan hararon kaj grandajn okulojn kvazaŭ ion serĉantajn. Mi rememoras, ke tiuj okuloj min impresis neforgeseble. Estis antaŭ ses jaroj kaj ŝi estis dekkvarjara. La pastro proponis al mi, ke mi anstataŭu iun instruiston, ĉar li ne ĉeestis pro malsano. Mi lin anstataŭis – ho – estis la klaso, al kiu fraŭlino J. apartenis. El sep aŭ ok knabinoj ŝi estis eble la plej juna.

Estis komenco de la aŭtuno. Mi, kiu treege malamas ian odoron – mi nomu ĝin malbonodoro – kiu flariĝas, kie virinoj kunvenas, memoras, ke mi unue plene malfermis apudan fenestron. Inter mi kaj miaj lernantoj fluis rivero de flava, varma lumo kaj mia rigardo, kiun mi volis doni al lernantoj, estis de ĝi interrompita. Ĉar la benkoj por lernantoj estis metataj en la angulo de la ĉambro, por miaj okuloj saturitaj je lumo tiu loko montriĝis tute malluma. Palpebrumante mi penadis distingi la lernantojn en la malluma loko kaj unue mi sentis, ke rekte antaŭ mi du grandaj okuloj min rigardadis fikse iom sin levante. La okuloj de la aliaj lernantoj certe ankaŭ estis min rigardantaj, sed ŝiaj grandaj okuloj plej frue incitis mian rigardon. Mi pensas, ke nenio estas pli senharmonia kaj timiga ol la sklero dubeblua en malhela lumo. Ĝi min rememorigas je disŝeligita ostro, je malluma grizo aperanta en la rando de l’ frunto de la mortinto; sed eble pro la pli nigra pupilo mi ne sentis tiel, sed iun profundan molecon, kvankam ne varman. Mi konsciiĝis, ke mi estis trankvile akceptanta la senton, kian oni sentas, kiam oni rigardas kurban linion, kiu komence similas al rektlinio kaj estas dika, sed iom post iom maldikiĝas en direkto de l’ fino kaj malaperas supren; kian oni sentas ekzemple, kiam oni rigardas la kurban linion videblan en la nova luno duone kovrita. Tiuj ĉi okuloj min rememorigis ankaŭ je la sezono, kiu apartenas nek al la fino de l’ somero, nek al la komenco de l’ aŭtuno; kiu estante trankvila kaŝas fortan skuiĝon en la plej profunda fundo; kiu havas ion moviĝantan diversmaniere, sed samtempe ian solenan trankvilecon. Per ĉi tiu rememorigo mi ankoraŭ memoras, ke estis tiam komenco de la aŭtuno. Ankaŭ mi fikse rigardadis tiujn okulojn. La okuloj de plimulto de la virinoj, precipe de l’ knabinoj, ŝanceliĝas fikse rigardate de la viro, precipe de akraj okuloj kiel la miaj; sed tiuj okuloj ne ektimis. Ili ne ektimis, ĉar la vizaĝo ja havis nenion prihontindan. Kontraŭe miaj okuloj sentis iun maljustecon kaj mi unue turnis la rigardon de ŝi. Mi eĉ nun sentas honton, se mi rememoras la tiaman malvenkon. Kaj ili estis la okuloj de fraŭlino J.

Deposte fraŭlino J. ne aperis en mia memoro. La antaŭlastan jaron, kiam mi vin prezentis al ŝi ĉe la enirejo de la preĝejo, mi nur ripetis la impreson, kiun mi antaŭe de ŝi ricevis. Ke ŝi deksepjara neniom ŝanĝiĝis kompare kun ŝi dekkvarjara, pri tio mi nur ĝojis en mia egoista vidpunkto, kiu min dezirigis, ke ŝi por ĉiam restu tia, kia ŝi estas.

La temo flankeniros, sed bonvolu legi, supozante aŭdi ĉi tie nur babilaĵon. Mi pensas, kiel bela fariĝus la monda historio, se la virino tiel fiziologie, kiel ankaŭ en seksa deziro ne pliaĝiĝus pli ol 14 aŭ 15jara. Tiun penson mi nomas mia egoista vidpunkto. Ofte larmoj staras en miaj okuloj, se mi vidas aŭ pripensas belan knabinon en tiu aĝo... Vi povas diri, ke tia romantika parolmaniero ne konvenas por mi. Sed, ĝi ne estas romantika, nek sentimentala. Mi firme kredas, ke ĝi estas homa postulo kaj sentimento devenanta de la pli profunda fundo de l’ vivo. Kompreneble mi ne parolas pri tiuj, al kiuj ankaŭ koroj rigidiĝas kaj krudiĝas, tuj kiam la ostoj rigidiĝas. Mi volas ne perdi la delikatecon de l’ koro ĝis la morto. Tradukate en anglan lingvon kiel „gossamer-like“ tiu ĉi granda forto de l’ koro estas treege malkomprenita. Delikateco ne signifas malfortecon de l’ koro; sed tio ankaŭ neeviteble restados nekomprenebla por tiuj, kiuj perdis delikatecon de l’ koro. Ili ne povos kompreni la grandecon de l’ forto, kiun la knabino havas antaŭ pubereco. Ekzemple vi esploru la linion de la kruro de la genuo ĝis la kalkano, kiam la knabino staras. Kia modera, nekritikebla aranĝo de belaj linioj! Ilia tuta konturo prezentas mirindan misteran figuron en hela sunlumo. Sed mi devas diri, ke pli mirinda mistero elfluas el ŝia koro. Metu ekzemple floron antaŭ la knabino! Ŝi ĝin karesos kun ĝentileco konvena por ĝi. Tiom miloj da amindaj mensogoj de l’ knabinoj kaj ankaŭ ilia mirinda ĉarmo, kiu terure incitante viran koron ne permesas perfektan alproksimiĝon, estas la solaj girlandoj ornamantaj surteran paradizon. Mi ofte havas diversajn iluziajn asociaciojn de ideoj. Kiel ekzemple, se mi veturas per nokta vagonaro, mi ĉiam asociacias naturan morton; se mi enspiras matenan aeron, mi asociacias melodion de fajfado; kaj se mi vidas la knabinon, mi ĉiam asociacias la sorton de la homaro tre akre, kvankam per malklara konturo, kaj nevole larmoj ekaperas en miaj okuloj. Kaj mi firme kredas, ke inter tiuj ĉi du objektoj kuŝas tre proksima interrilato. Kaj la sorto de la homaro asociigata per la knabino havas neneeblajn belecon kaj mizerecon. Mi tion treege amas.

Sed fraŭlino J. jam trapasis la epokon de la knabino aŭ de la virgulino, kiu estas la plej ĉarma por la apuda rigardanto de la virino, kiel mi. La pordo de homa vivo estas la sama kiel la pordo de Paradizo. Ĝi ne havas ĉarnirojn malfermeblajn ambaŭflanken, sed nekomfortajn, kiuj malfermiĝas nur por la elirantoj. Kiu ajn jam eliris malferminte la pordon aŭ memvole aŭ okaze aŭ pro subpremo – ĝis kiam li plenumos la miraklon de reviviĝo – al li ne okazos, ke ĝi malfermiĝos por li la duan fojon. Tiuj, kiuj sciante, ke ili ne povas reveni al la estinteco, rigardas la pordon kun malĝojaj okuloj, estas nomataj sentimentalistoj. Mi konas la malsaĝecon de la homoj tiel sintenantaj kaj ilin kompatas, ĉar mi opinias tian sintenadon konsumado de energio. Mi adoras eternan knabinon. Sed, se mi scias la neeblecon de ĝia efektivigo, mi povas esti realisto, kiu tuj turnante la okulangulojn vidas virinon. Nun mi staras sur la vidpunkto rigardi fraŭlinon J. kun klaraj okuloj.

Kiam mi transloĝiĝis en tiun ĉi domon kun malmultaj posedaĵoj, pakitaj per la ruĝa lankovrilo, la metamorfozo de fraŭlino J. montris terure rapidan, fundamentan fazon. Longa tempo devis pasi, ĝis kiam la pupiloj de mia koro sin aranĝis por observado. Mi sentis kvazaŭ malagrable, ke la atmosfero de tiu ĉi hejmo forte maltrankviliĝas pro fraŭlino J. kaj en ĝi flugpendas io stranga kiel enigmo. Mi ne sciis, ĉu ĝoji aŭ malĝoji pri tio. Sur la muro de por mi decidita ĉambro estis pendanta belega kopiaĵo de „Beatrice“ de Rossetti kaj apud ĝi en malbongusta kadro portreto de knabino, kiu eble estas aldonaĵo de iu porknabina gazeto. Grimacante mi demetis la portreton de knabino antaŭ ol malpaki miajn posedaĵojn kaj sur la loko mi pendigis fotografaĵon de de Vries. Sed ĝi montris pli strangan kontraston je „Beatrice“. Tiun nokton mi tiun elportis, sed la sekvantan matenon, neniel trankviliĝante, mi demetis ankaŭ „Beatrice“ de ŝia sankta trono kaj ĝin anstataŭis per la geologia karto de Yorkshire. Havante karakteron ne konsideri opiniojn de aliaj homoj rilate al tia afero, mi tion ne povis elporti silente, kvankam mi sciis, ke tio dependas de bonvolo de fraŭlino J. Do, pro tio fraŭlino J. ekvidis, ke ŝia sintenado kontraŭ mi estos tre malfacila. Tiel komencinte de la ĉambro mi rebonigis ĉion ĉirkaŭ mi laŭ mia volo. Se ordigo de l’ ĉambro, kion fraŭlino J. faris dum mia foresto, ne plaĉis al mi, mi senĝene reordigis antaŭ ŝi laŭ mia maniero. Ŝia maniero de ĉambropurigado havis multon al mi ne plaĉantan. Mi komence pensis, ke ŝia patrino purigas mian ĉambron kaj montrante polverojn terure amasiĝintajn en la anguloj de la ĉambro mi iam diris al ŝi: „Oni devas konstrui la ĉambron elipse por homo kiel via patrino,“ kaj ŝin ruĝigis, ke mi ŝin kompatis. Mi poste aŭdis, ke fraŭlino J. tiam pensis, ke mi estas malvarmsanga, al virinoj ironia viro. Aliflanke fraŭlino J. ofte kaŭzis al mi akrajn plezurojn kaj ofte mi ŝin dankis silente. Ekzemple ŝi ĉiam prezentas al mi dentolignetojn naĝigantajn en varmega akvo; se nin vizitos por almozpeti strata ĵonglisto kun leona masko, pigmeo aŭ orfinoj vestitaj per senkoloriĝintaj superjakoj kaj instigantaj bonfaron per la voĉo simila al bambua balaileto, ŝi forkuras en la internan ĉambron kun la mieno, kvazaŭ ŝi pentas, ke ŝi naskiĝis kiel homo; ŝi ĉiam malestimas sian patrinon kiel private, tiel ankaŭ publike; ŝi ĉiam vizitas la tualetejon tute nerimarkite; kiam ŝi ricevas leterojn de vi, ŝi ekhavas tre belan vizaĝon kompare kun ordinare ktp. Sed, per malmultaj vortoj, la ĉarmo de fraŭlino J. estis en la tagoj de mia transloĝiĝo tia speciala, kian nur neelfarita verko donas atendigante sian perfektiĝon.

Sed, eĉ tiam mi ne estis inklina ŝin rigardi pli malsupera ol mi. Eble mi jam skribis al vi en tiama letero pri tio, ke ŝi rezervas multe da nekonataj valoraĵoj, kvankam ŝi havas tian neperfektecon kaj kontraŭdiraĵon. Mi ne povis alie senti. Per plenumiĝo de amo la virino fariĝas ordinara, sed fraŭlino J. havas multon, kiun la amo ne povis rabi de ŝi – mi memoras, ke mi skribis al vi tiel. Mi kelkafoje sentis, ke ŝi, kiu devas pensi nur pri vi, enpensiĝas tute vin forgesante. Tio ne ŝajnis al mi nur sensenca revo, al kiu estas ema precipe la virino. Eble vi jam vidis fotografaĵojn de fraŭlino J., kaj ĉu vi ne rimarkis, ke mienoj kaj vizaĝoj de ĉiuj fotografaĵoj estas tiel malsamaj laŭokaze, ke oni povas pensi vidi ne la saman homon? Mi ofte sentis tremigan teruron, kvazaŭ vidi fantomon, kiam mia rigardo iel renkontis la ŝian. Kiel pri la impreso de l’ naturo, tiel ankaŭ pri esprimoj de la homo oni ne povas diri, kiu estas lia propra; sed renkontante okaze tro neatenditan esprimon, kiu min tute ne memorigas al fraŭlino J., mi nevole ekmiras. Ĉu prapatroj de fraŭlino J. okaze rigardas la estantan mondon per ŝiaj pupiloj aŭ estonta fraŭlino J. pli frue aperis malklare en sia korpo? Iufoje ŝia vizaĝo esprimas ekstreman enuon kaj malĝojon kaj la alian fojon ekstreman liberecon, kiel Prometeo disrompinta ferajn katenojn. Iufoje ŝiaj pupiloj brulas kiel nigraj flamoj kaj alian fojon ŝiaj lipoj serĉantaj kison malfermiĝas kiel floro. Kaj admirinde estas, ke en ŝiaj esprimoj kuŝas neniom da memtrompo. Mi, kiu ĉiam malkonfidas al mia fideleco, havas rilate grandan eblon senti fidelecon de aliaj homoj kaj samtempe tiel akran eblon malkovrigi sian malfidelecon, ke ĝi min dolorigas. Kaj mi ja povas trovi nenion malfidelan en ŝiaj esprimoj. En iu senco mi eĉ koleris pri tio, sed mi estas tro sciencema por kripligi la fakton. La tradicia definicio, ke la virino estas hipokrita en la fundo, la definicio, kiun mi ĝis nun akceptis aksiomo, ekŝanceliĝis antaŭ ĉi tiu fakto. Mi ne povis krom eksenti ian subpremon. Ĝi min iel maltrankviligis kaj min minacadis. Brilon de la malplenaj, sed streĉitaj okuloj, per kiaj mortonta febromalsanulo senkonscie ion rigardas, mi iufoje atribuis al la perioda febro, kiu fraŭlinon J. atakadis. Efektive al ŝi tiam aŭ aperis, aŭ malaperis febro de ĉirkaŭ 38° C. Iun fojon mi ŝin demandis pri tio senĝentile. Kaj tiam ŝi ĉiam faris tre maltrankvilan mienon, sed regule respondis, ke tio devenas de ŝia malsano. Dum mi pensis, ke tio povas esti, mi en la koro diris: „Ne, vi mensogas!“

Okazas, ke ial terure abomena suspekto min atakas. Dum kiam fraŭlino J. diras, ke ŝi vin amas, la fideleco sin kaŝanta en la profundo ŝajnas al mi tion perfidi. Kun miro mi min riproĉis, sed mi estis ema pensi la samon. Sed, kiam mi vidas ŝin ricevintan de vi leteron, ĉi tiu abomena malklareco de mia koro senspure malaperas.

Hodiaŭ estas jam la 30a tago, depost kiam mi ĉi tien transloĝiĝis. Mallonga tempo faris ne malmultajn okazojn. Kiam mi transloĝiĝis, fraŭlino J. sentis timon antaŭ mia mizantropeco, kaj miaflanke mi suferis pro la supre priskribita stranga maltrankvileco; do interkomunikiĝo de niaj koroj progresis netolereble malrapide. Ke mi la 14an de Januaro, kiam ŝia patrino forestis pro vizito al la prapatraj tomboj, unuafoje kun ŝi interparolis iom pli amike, mi jam skribis al vi. Mi kaj ŝia patrino malkaŝe malamis unu la alian de la komenco. Ŝia patrino rigardis kun malestimemaj okuloj eĉ tion, ke fraŭlino J. interparolas kun mi. En tia okazo fraŭlino J. alparolis al mi amike, kvazaŭ intencante instigi ŝian malamon. Sed, ĉar la konscio, esti apud ŝi, estis sufiĉa por instigi mian galveziketon al troa sekreciado, mi neniel povis esprimi veran amikecon antaŭ ŝia patrino. La patrino forestis kaj, ĉar mi ne fartis bone tiun tagon, mi ne vizitis la laboratorion. De matene malvarma pluvo, kiun oni povus nomi glaciiĝinta pluvo, penetris nebule en la ĉambron tra ĉiu fendeto, kaj estis unu el la dolorigaj tagoj, kiujn nur ftizuloj komprenas. Krom tio mi sonĝis tre abomenan sonĝon en la nokto.

Mi sonĝis, ke mi estis, kvazaŭ mizera ŝtono forĵetita, inter stranga homamaso en stranga salonego, kiun oni povas priskribi nur per la vortoj kiel luksa, brila ktp. Mi ne estas homo, kiu tuj malfidas al sia kapablo. Malgraŭ tio mi sentis strangan premon kaj neniel al mi flamis la koro. Mi min instigis perforte kaj kuraĝe stariĝinte mi ĉirkaŭrigardis. Sed neniu el la homamaso min rimarkis, ili ĉiuj staris turninte al mi dorsojn kaj kun granda fervoro interesiĝis je iu afero. Kio la afero estis, mi neniel povis vidi. Aŭ – ĉu mi ne estis ĉiel-dotita je okuloj, kiuj povas vidi la plej gravajn aferojn? Mi tiel pensis en la sonĝo kaj tio estis min enkondukanta en senfinan malesperon. Skuinte la membrojn, mi baraktis antaŭ tiu ĉi malespero kiel antaŭ la malamiko havanta la korpon. Oni ekridegas. Sed ili ne ridegas je mi; ili ĉiuj ridegas turnante dorsojn al mi kaj eĉ ŝajnas ne scii pri mia ĉeesto. Pro ekkolero la vizaĝo estis al mi rompiĝonta. Refoje okazas ridego je mi indiferenta. Mi fikse manpremis kaj ekploris laŭte, sed miaj okuloj rigardantaj fikse la homamason estis sekaj. Mi ploris nur per voĉo, kiel obstina knabaĉo laŭte ploregas, ne povante sola kontraŭstari multajn malamikojn. Trian fojon okazas gaja ridego je mi indiferenta. Kiam mi vekiĝis, tiel la vizaĝo, kiel ankaŭ la manoj estis al mi tute malsekaj pro noktoŝvito, kaj mi eksentis frostotremon, kvazaŭ al mi ĉiuj hartruoj kuntiriĝas. Kaj je mia miro mi perdis pro tiu ĉi sonĝo la kutiman memfidon kaj min sentis tre soleca. Malesperiga sento, ke „mi estas diboĉemulo kaj senkuraĝulo,“ sonis tra la tuta korpo. Kordoj de meditado havas senfinan longecon. Tute kovrite ĝis la kapo per litkovriloj mi pli kaj pli ekeniris en la labirinton pli mallarĝiĝantan, kaj ĝuste tiam fraŭlino J. eniris en la ĉambron, malferminte interĉambran glitpordeton, kaj je mia feliĉo ŝi sin tenis en la pozo, kiu ŝian esencon plej bone montras – la pozo, sidi gracie, vidigi la pli dekstran duonon de sia vizaĝo iom sin fleksanta, etendi manojn sur la genuojn malfikse kvazaŭ fluantajn kaj meti unu manon sur la alian montrante manplatojn. Estis komenco de bonŝanco en tiu tago. Ankoraŭ ne liberiĝinte de malbonhumoro, mi ŝin salutis levante la okulojn kaj subite diris al ŝi kun malĝentila tono: „Kial vi ne malkovras plie vian koron al sinjoro A.?“ kaj tuj post tio mi pentis, pensante, kiel malafabla mi estas. Tiumomente fraŭlino J. ekmontris kutiman, maltrankvilan mienon, kian nur la homo kiel mi povas rimarki, kaj tuj post tio iom klininte la vizaĝon ŝajne pezan pro riĉa hararo, kvazaŭ tutkore malfidante al miaj vortoj kaj bedaŭrante mian malĝustan konduton, kaj iom ruĝiĝinte – se la temo vin koncernas, tiam ŝi ruĝiĝas sub la okuloj – ŝi diris al mi jenon: „Kion ajn mia A. skribis al vi, mi ne povas plie malfermi la koron ol ĝisnun. Kontraŭe mi deziras, ke mia A. malkovru al mi ĉion pli malkaŝe. Ke la viro sin sentas forta, al mi ne plaĉas.“ Mi ne havas arton mimiki la vortojn de la virino kiel la literaturisto, tamen mi povas akre senti la tuŝon de la vortoj. Kiam fraŭlino J. diris, ke al ŝi ne plaĉas, ke la viro sin sentas forta, en ŝiaj vortoj bele vidiĝis iu dolĉeco kaj forta decido, ke ŝi portos por vi pezan ŝarĝon, ĝis al ŝi rompiĝos la skapolo. Aŭdinte tion mi unue sentis klara mian koron.

Poste mi iom detale rakontis al ŝi pri la insulo Ogasaŭara, pri mia speciala fako de la scienco kaj fine pri sekvo de meditado, je kiu mi min okupis post vekiĝo de la inkubo; do, pri aĵoj, pri kiuj mi rakontus al vi, se vi estus en Tokio. Mi min sentis tro soleca, refoje daŭrigi ĉi tiun meditadon restonte sola, kaj mi volis depreni la ĝermon de tiu meditado per malkovrado al iu ajn, tute egale ĉu tiu ĝin solvus aŭ ne. Suferante doloron mi malelokvente rakontis al ŝi fragmente, sentante, kvazaŭ mi konfesas. Fraŭlino J. klinis la kapon kaj, ludante kun ruĝleda ujo de la klinika termometro tie kuŝanta, ŝi atente min aŭskultis. Sentante alian intereson ol antaŭ vi, mi rakontadis al ŝi pri idea konfuzo, kiun ŝi eble ne komprenis, kaj pri fragmentaj rememoraĵoj el mia infaneco, kaj mia sento ekscitiĝis, kio al mi malofte okazis. Mi antaŭvidis, ke mi refoje ekhavos febron, sed jen nenia helpo. La tono de mia parolo fariĝis pli kaj pli sentimentala kaj kiam mi subite ĉesis paroli kaj ni ambaŭ enfalis por momento en profundan silenton, mi rimarkis je mia miro, ke ŝiaj okuloj estis brilantaj per larmoj. La sango en mia korpo, kiu estis tute varmega ĝis nun, fariĝis malvarmega kiel glacio kaj ĉesis cirkuladi. Vidante, ke la ŝultroj de fraŭlino J. tremetas, mi sentis, ke mia fiereco estis piedpremata. „Estas jam sufiĉe, se via egoismo fariĝis tiel malgranda!“ tiel pensinte mi ĉesis por momente spiradi.

Sur la vizaĝo de fraŭlino J., kies okuloj jam sekiĝis, montriĝis plena sincereco. Ŝi diris: „Mi ne ploris je vi, mi nur ploris pro mia estinteco por vi; pro doloro mi ne povis vin aŭskulti plue.“ Kaj kun iu laŭsistema parolmaniero, aludanta sagacecon kaj ne imitebla por la viro, ŝi rakontis al mi pri sia estinteco. Ju pli ŝia rakonto pluen iris, des pli ofte ŝi interrompis paroli kaj tremigis la ŝultrojn. Mi vidis ŝin ekplorantan, por subpremi doloron. Estis malĝoja rakonto, kiun vi jam konas. La vetero dum tiu tago ŝajnis al mi kvazaŭ fono de l’ rakonto. Rememorinte, ke ŝi, ĝis kiam ŝi fianĉiĝis kun vi, ĉiujn problemojn ŝin turmentantajn – iufoje malfacilan, alian fojon malbelan kaj trian fojon mizeran – mem devis solvi kun naiva, delikata koro de knabino, mi sentis, ke mia koro estis premata per kortuŝo dolora, malĝoja kaj mizera, kaj mi ne povis krom ekopinii tute alie ol ĝisnun pri la kapablo de fraŭlino J.

La parolado inter ni ambaŭ ŝajnis ne havi finon. De la komenco ĝis la fino estis neniu gaja temo, sed ni ambaŭ ridis unu al la alia, kiel malĝojantoj ridas por konsoli unu la alian. Mi ne scias, kion fraŭlino J. volis, sed miaflanke mi volis, ke ŝi restu kun mi kiel eble plej longe. Por mi estis ja netolerebla la atendo, ke mi, post kiam ŝi estos for, daŭrigos la tiumatenan meditadon, kiu mian tutan animon subpremis.

Post kiam ni interparolis ĉirkaŭ du horojn, fraŭlino J. forlasis mian ĉambron vokite de sia avo. Sed la sekvo estis neatendita. Mi sentis en la anguleto de l’ animo iun varmecon, kiun mi ĝis nun neniam travivis, kaj mi tutkore vin gratulis pri via feliĉo edziĝi kun tia homo. Al mi la mondo eĉ ŝajnis pli bela ol antaŭe.

Sed la sekvontan nokton min atakis fortega reakcio, kiun vi povos kompreni, se vi relegos la lastan leteron. Denaskiĝaj difektoj de miaj karaktero, sano kaj sorto min severege turmentis. Kara A.! Mia kapo hodiaŭ perdas kvietecon; anstataŭ skribi pri ŝi mi emas paroli pli multe pri mi mem. Sed, ĉar mi, ne estante literaturisto, ne posedas arton priskribi unu homon tute apartiginte de mi, vi min devas pardoni pri tio kiel pri neeviteblaĵo. Sed mia spegulo, kiu reflektas fraŭlinon J., tute ne estas malebena, nek malklara.

De tiu tago ni ambaŭ eksciis la konturojn de ni ambaŭ. Post kelkaj tagoj mi resaniĝis kaj la animo akiris trankvilecon, kian oni sentas post la uragano, tiel ke mi ree eksentis intereson kaj amon je mi mem kaj mia laboro. Kaj ĉion, kion fraŭlino J. faras, mi ekrigardis kun bonvolo kaj kompato. Mi povis iom ekkompreni ŝiajn maltrankvilajn esprimojn. La komforteco de la loĝejo, al kiu mi kutimiĝis, deprenis plie murojn de mia brusto. Vi ofte okupis la centron de la temo de nia interparolado. Kompreno de fraŭlino J. pri vi estis pli granda ol mi atendis. Vian kvietaniman, fortan kaj amoplenan karakteron ni traktis kiel trezoron. Pasis kvar aŭ kvin tagoj, kaj la supro de la paco inter ni foriĝis.

Iun tagon fraŭlino J. revenis kun pala vizaĝo de la preĝejo. Ĉar estis treege malvarme en tiu tago, mi pensis, ke ŝi estis refoje atakata de malsano, kaj jen ŝi eniris en mian ĉambron, dirante, ke ŝi havas ion por paroli kun mi. El ŝiaj okuloj stranga lumo radiis kaj ŝiaj lipoj tremis. Ŝi rakontis, ke en la preĝejo disvastiĝas onidiro, ke ŝia malofta vizito lastatempa al la preĝejo estas kaŭzata de tentado de mi herezulo; ke, krom tio, mia tentado ŝin kaptis ne nur je kredo, sed ankaŭ progresis al la pli terura flanko; kaj ke ni sekse interalproksimiĝante forĵetas ĉiun moralecon kaj droniĝas en hontinda volupto. Apenaŭ fraŭlino J. eldiris ĉi tiujn vortojn, ŝi silentis. Ŝi bedaŭris, ke ŝi estis kaŭzo por difekti mian honoron. Mi denove malbenis la malnoblecon de l’ homa karaktero. Kvankam ni silentis pri tio, ni ambaŭ tre bone sciis, ke la disvastiginto de tiu ĉi onidiro estas ŝia patrino mem. Apartigi fraŭlinon J. de vi, estis de longe la deziro de ŝia patrino. Krom tio ŝia lastatempa konduto al sia patrino estis sufiĉe por instigi ŝian malamon. Mia malamikeco kontraŭ tiu ĉi malaminda virino atingis supron. Post longa silentado mi subite ekstaris kaj iris al ŝia ĉambro. Fraŭlino J., kiu jam scias, ke estas vane min deteni, lasis min agi laŭ mia volo. Tio estis agrabla al mi. Mi persekutis la patrinon, ĝis kiam mi plene kontentiĝis, sentante akraj miajn intuitivon kaj volon, per kiuj mi povis ŝin venki, dum mi havis neniun konkretan atestaĵon pri ŝia perfido.

Sed, de tiu tago la farto de fraŭlino J. subite ŝanĝiĝis. Ŝi havis hemopteon preskaŭ ĉiutage kaj diferenco inter maksimumo kaj minimumo de ŝia korpa temperaturo pligrandiĝis tagon post tago. Al kio mi povus kompari ŝin turmentata de malsano? Al kio mi povus kompari la belecon de la muskolo, kiu post detruiĝo de bela muskolo nove aperas kiel miraklo? Ju pli ŝi malgrasiĝas, des pli bela ŝi vidiĝas kaj des pli forte oni povas senti la forton de ŝia profunda animo de ekstere. La nobleco, kian sanktulo tute kadukiĝinta pro Dia provo havas, ŝin briligas. Mi eksentas deziron min ĵeti antaŭ ŝi kaj konfesi ĝis kontentiĝo, anstataŭ ŝin flegi kaj kuraĝigi.

Sed mi devis pensi pri mi mem pli prudente. Unue, ne estas bone, ke mi, kiu havas saman malsanon kiel ŝi, restas ĉe ŝi. Se mi pripensas nur pri tiu punkto, jen estas plena kaŭzo forlasi ĉi tiun domon. Due, fraŭlino J. havas en si forton, kiu, ne bezonante ekziston de la homo kiel mi, iom kaj iom disvolviĝas. Ŝia lastatempa progreso min mirigas. Kiel ekzemple la kredo je Ĉiopovulo estas miro tiel por mi agnostikulo, kiel ankaŭ por la tielnomata moderna kredanto. Sed ŝia kredo estas libera kaj malligata je ĉiuj dogmoj, kaj forĵeto de la dogmoj okazis al ŝi kiel sekvo de plua alproksimiĝo al Ĉiopovulo, ne pro malamo al kateniĝo. Tial ŝiaj pensoj kaj agoj apartenas al tiaj, kiaj povas esti malakceptataj laŭ la dogmoj, sed akceptataj kaj pardonataj de Ĉiopovulo. Kiel ŝi atingis tian komprenon, kvankam ŝi estas edukita en la dimanĉa lernejo plena je dogmoj kaj kreskis en familio tute indiferenta je la religio? Eble vi forte influis sur ŝin. Sed, se ŝia animo ne havus esencon brilan kiel juvelo, kie ŝi povus kulturi tian sanktan kampon en la fundo de l’ vivo? Rilate al bagatelaj aĵoj mi ankaŭ povus iom influi sur ŝin, sed, per malmultaj vortoj; tio ne valoras pli ol ekscesa zorgemo por la homo, kiu jam plenumis grandan aferon. Tio estas neutila, se ne malutila. Mi decidis forlasi ĉi tiun domon. Ordinare, se mi povas trovi tian fiksan kaŭzon, mi neniun demandas pri la opinio kaj tuj plenumas mian decidon. Sed mi vin demandis letere pri via opinio kaj kompreneble vi tion kontraŭstaris. Mi vin demandis, ĉar mi havis iomete da riproĉeblaj kaŭzoj: unue, malgraŭ ke mi konfidas al la kapablo de fraŭlino J., mi kompatbedaŭris lasi ŝin sola ĉe ŝia patrino; due, mi sentis dolore disiĝi de ŝi. La stato de mia koro pli multe bezonis fraŭlinon J. ol ŝi min bezonis. Sed vi kredas, ke mi ne uzis artifikon skribi intence al vi, atendante de vi tian respondon. Nur la fendoj de mia koro min instigis agi tiel. La farto de fraŭlino J. malboniĝis pli kaj pli, kaj ŝiaj nervoj tiel akriĝis, ke ili ŝajnas reakcii eĉ je la sesa sento, kiam la pastro nin vizitas. La pastro postulis de mi unue intervidon kaj konsilis al mi, ke mi forlasu ĉi tiun domon. Mi nur respondis al li simple, ke mi vin demandos pri via opinio, kaj ni ambaŭ kune iris al fraŭlino J. en ŝian litĉambron.

Kuŝante surdorse kaj plektante ambaŭ manojn ĉe la supra rando de l’ litkovrilo, fraŭlino J. trankvile dormadis. La dormado estis tiel pura kaj trankvila, ke ni ne povis distingi, ĉu ŝi vivas aŭ mortis. Ŝia avo, rigide sidanta ĉe ŝia lito kaj iom klinanta ambaŭ brakojn sur la genuoj, kompateme karesis per la fingroj la finon de la nigra hararo, kiu kun melodio muzika elfluis el super la blanka kuseno. Mi deziris, ke tiu ĉi vidiĝo restu por ĉiam tia, kia ĝi nun estas, por ke mi ĝuu ĝian rigardon. Kiam ni eniris en la ĉambron, la avo lasis la hararon kun konfuzego kaj vekis fraŭlinon J. skuante ŝin. Ŝi larĝe malfermis la grandajn, klarajn okulojn kaj kiam ŝi ĉirkaŭrigardinte trovis la pastron min akompanantan, ŝiaj okuloj ekparolis malsimplajn vortojn, kiujn mi nur komprenis; sed, baldaŭ ekstaris en ili varmegaj larmoj. Neniu volis ekparoli. Regis silento momenton. Kun miro la pastro eble eksciis, kian mortigan doloron la afero, kiun la tria povas trakti sen zorgo, donas al fraŭlino J. Starante en la mezo de l’ afero kaj sentante konfuzon pri sia ago, li fine ne povis ekparoli eĉ unu vorton pri mia transloĝiĝo kaj rapideme foriris. Ankaŭ en tio ĉi mi konstatis kaŝitan forton de ŝia karaktero. Mi, kiu ne povas ĝui triumfon ne batalante kun eltirita glavo, min sentis eĉ iom supraĵa.

Per la vizito de la pastro mia decido fariĝis definitiva pri la problemo; mi decidis, se vi nur permesas, restadi ĉi tie por la mondo, por vi kaj ankaŭ por mi mem. Kaj forta kuraĝo al mi revenis, ankaŭ mia sano pliboniĝis proporcie je ĝi, intereso je la laboro ekkreskis min instigante.

Kontraŭe al fraŭlino J. okazis terura malespero. Ŝi ekdubis pri via amo. „Mi ne estas amata ĝuste; alie, mi ne scias ĝuste ami. Ĝis nun mi kredis, ke mi povas senti fortan kontentiĝon de l’ koro per humila, sincera akcepto de vira amo, kaj do penadis por tio per ĉiuj fortoj. Imagu malesperon kaj doloron kaŭzitajn de tio, ke ili ne estas kompensitaj. Ankaŭ ŝajnas al mi, ke senfina mallumo disvastiĝas antaŭ mi. La letero de mia A. estas por mi la plej kara. Ĝi fortigas la lumon de mia vivo; sed rekte malantaŭ ĝi terura krepusko minacas min ĉirkaŭvolvi. Ĉu mia amo ankoraŭ ne estas sufiĉa? Ne, ne, mi hontas eĉ dubi pri tio. Ju pli fikse mi povas kapti memkonsciencon, al kiu mia A. min instigis, des pli proksimen alproksimiĝas al mi ĉi tiu terura mallumo sekvanta la krepuskon. Sed mi mem ankoraŭ ne scias, kiel konfesi pri tio al mia A. Unuvorte, konfeso ne utilos. Se tio devenas de mia tro malsufiĉa aŭ tro sufiĉa pripensado, tio nur ĝenos mian A. Neniu estas pli soleca ol mi en la mondo. Estas nur mia avo kaj mia A., al kiuj mia amo alfluas. Sed pli vere mi nomu kompato la amon al la avo. Do estas nur mia A., kiu povas esti la objekto de mia amo. Sed...“ Fraŭlino J. konfesis al mi tiel.

Krom tio, ŝia senfortiĝo ofte ŝin metis antaŭ la problemon de l’ morto. Eĉ per viaj simpatio kaj diveno vi ne povus klare imagi la koron de l’ homo, kiu devas rekte renkonti tiun ĉi problemon. Timo je morto fariĝas ludo per interesto de distanco – eĉ de la plej malgranda. Malproksimiĝu unu metron de morto, kaj oni povus laŭdkanti kun rido, malestimi kaj malserioze trakti la morton. Sed, kiu kuraĝas levi la manojn de laŭdo, malestimo aŭ malserioza traktado nuligante la distancon de unu metro? Unu rigardo de Gorgono ŝtonigas la homon, unu rigardo de morto frakasas la homon en pecetojn. Mi ne povis krom senti maltrankvilecon, kvazaŭ mi rigardas la floron metitan sur la renverse starigita triangula piramido.

Feliĉe la terura doloro, kiu fraŭlinon J. minacis je morto, ekmalgrandiĝis post tri tagoj, kaj ekaperis ia trankvileco. En tiuj tagoj ni okaze kune legis „Aglavaine kaj Sélysette“ de Maeterlinck. Legi ĉi tiun poemon kun mirinda, mistera forto estis triafoje por mi kaj unuafoje por fraŭlino J. Kiel mi miris triafoje leginte, tiel ankaŭ ŝi miris legante unuafoje. Nuda vereco de l’ sorto estis ĵetita antaŭ nin ambaŭ. Ni tute distriĝis, kvazaŭ ni vidis ion vere belan, sekve teruran. „Kial tia tragedio okazas, dum ili tri ja estas ĉiuj bonaj?“ tiel diris fraŭlino J. kaj mi ankaŭ diris: „La fakto, ke la malbonulo prosperas kaj la bonulo pereas, ne kondiĉas la tragedion. Tio estas nur burlesko, se mi povas diri. Vera tragedio okazas nur tiam, kiam, ju pli forte la homo vekiĝas per la terura forto – ĉu dia, aŭ diabla mi ne scias – perfidanta multoble homan atendon, li des pli profunden enfalas en la maldolĉan sorton. En tiu ĉi senco Edipo estas multe pli granda ol Hamleto.“ Kvazaŭ la personoj en la dramo, ni ambaŭ havis streĉitajn korojn nedifineblajn ĉu belan, aŭ malĝojan.

Dum kiam fraŭlinon J. vizitis iom pli bona stato de sano, min atakis malgajeco. Tro fidante al mia vigleco – verdire al mia ŝajna vigleco – mi iris kolekti materialojn, kiam malvarma vento blovis. Mi daŭrigis studadon de mateno ĝis vespero. Ne donante okazon al la diablo, kiu spionas sin ĵeti sur min, mi okupiĝis je laborado kvazaŭ algluiĝinte al ĝi. Mi ankaŭ pentis, ke mi malice restadis en ĉi tiu domo. Krom tio, mi, kiu ĝis nun sekrete sentis fierecon pri tio, ke mi havas sufiĉe da karaktero speciale supera, eĉ se ne plene elkreskinta, ne ekpovis toleri solecon, kiu sekvas tian karakteron. Paca karaktero, kiu, anstataŭ sin trudi al la aliaj, timeme sin retiras de ili, estas perfekta tiel, kiel ĝi estas, kvankam ĝi estas malgranda. Ju pli speciala la karaktero estas, per des pli speciala plenigaĵo ĝi perfektiĝas. En homa vivo, treege limigita de tempo, spaco kaj tradicio, nenio estas pli stulta kaj malsprita ol atendi ĉi tiun specialan plenigaĵon. Povas ekzisti homoj, kiuj ne konsideras tian postulon. Sed al la homoj, kiuj forte kaj profunde deziras kreskadon de l’ karaktero, nenio instruas ironion de l’ sorto pli forte ol tio. La vera, fundamenta ideo de liberalismo kaj egaleco estas kristalo de la deziro, iom ajn liberigi eternan homan vivon de tiu kondiĉo. Liberalismon oni rigardas kiel plendaĵon de ordinaraj, nenion postulantaj malfortuloj. Kia senpripensemo! Nur per la simpla fakto, ke la fervora insistanto de tia ismo estas ĉiam posedanto de speciala karaktero, oni povas tion kompreni.

Libereco! Libereco! Vera libereco, kiu estas kapabla plenumi avidan postulon de nudaj animoj! Ni serĉu tiun liberecon! Ni rezervu kuraĝon, por ke ni povu senkondiĉe obei tiun liberecon!

Sonadis la vaporfajfilo de l’ arsenalo. Ektagiĝis tra fendoj de la fenestroj. Ree komencas tago de doloro. Ellaciĝinte pro ekscitiĝo kaj malsana febro mi estas devigita ĉesi ĉi tie.

Fraŭlino J. kaj aliaj ŝajnas ankoraŭ dormadi trankvile.

Ĉu mi jam rakontis al vi ĉion? Restas ankoraŭ multaj aferoj inter mi kaj fraŭlino J., pri kiuj mi devas rakonti al vi. La okazo rakonti pri tio ree venos. Unuvorte, vortoj estas nur vortoj.

Mi aldonas ankoraŭ unu vorton, ke la motivo por mia deziro edziĝi kun fraŭlino N. estas laŭ instigo de fraŭlino J. Fraŭlino J. pensas, ke mia vivo maldolĉa kiel galo iom dolĉiĝos, se mi edziĝos kun fraŭlino N., kaj al mi konsilas nepre edziĝi kun ŝi. Iam mi interesiĝis je tio. Sed kiam mi pensis pri eksternormaleco de mia karaktero, mi malesperiĝis je mi mem. Bonvolu min pardoni pri mia senpripensema sintenado!

Jam finiĝis. Mia plumo elservis, mi ĝin rompos kaj forĵetos.

Via B.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.