La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Sendai, nokte la 8an de Februaro 1914.

Kara B.!

Leginte viajn leterojn skribitajn la 6an kaj la 7an, mi ne scias, kiel mi devas kompreni la nunan staton de via koro. Mi nur povas supozi, ke antaŭ ĉio en via koro okazis terura batalo.

Sed estus pli preferinde, malkaŝe diri al vi tion, kion mi deziras, ol supozi pri vi laŭ mia fantazio. Kiam vi skribis al mi pri N., mia koro ekbategis, kvazaŭ mi mem estas virgulino demandita je edziniĝo; sed tuj poste mi eksentis malesperon. Por mi ŝi estas tiel aminda, ke mi povas ŝin pardoni pri kio ajn. Aŭdinte pri vi, ŝi jam vin amis, antaŭ ol vin vidi. Depost kiam ŝi vin vidis, ŝi vin eĉ adoras, kiel mi jam skribis al vi pri tio. Ŝi estas tre simpla kaj pro tio ŝia simpla, diafana koro povas nur amegi la intiman amikon de sia frato pli forte ol sian fraton. Ŝi kompreneble bone scias, ke ŝi ne estas homo konvena por vi. Tial ŝi eĉ ne unufoje malkovris al mi sian koron vin amantan. Ŝi kvazaŭ enfermas vian rememoraĵon en la plej profunda kaj sankta anguleto de sia koro kaj sufiĉe kontenta je favoro tiomgrada, ŝi ĉiam laboradas vigle. Se oni ne rigardus ŝin per la okulvitroj de amo, eble eĉ por Dio estus malfacile, malkovri sekreton de ŝia koro. Mi ne estas Dio; sed ŝin amante pli forte ol ĉiuj aliaj mi povas travidi ĝis la fundo de ŝia koro kaj des pli ŝin kompatas. Por mi estas tre kompatinde, ke ŝi sen memfido kredas je tio, ke ŝi kiel via edzino ne estas sufiĉe saĝa kaj klera, nek prudenta, nek bela ktp. Kaj pli kompatinda estas ŝia koro, ĉar ŝi pensas sin oferi al vi tiel animon kiel ankaŭ korpon pli kore ol ĉiuj aliaj virinoj. Kiam mi okaze priparolas pri vi al mia patrino, ŝi, kiu apud ŝi ion kudras, senkonscie ĉesigas kudri kaj aŭskultas ravite mian parolon; mi pensas, ke tiam ŝian vizaĝon eĉ vi trovus bela.

En mia lasta letero skribinte nur iom pri mia fratino N. mi ĉesis, ĉar mi pentis, ke mi tro fiere skribis; ĉar mi ekmemoris, ke vi havas sufiĉan forton kaj indon edziĝi kun virino pli supera ol mia fratino N., se ne estas konsiderata la forteco de ŝia amo al vi. Mi firme kredas eĉ hodiaŭ, ke ŝi ĝin rifuzos, se vi petus ŝian manon. Kaj tio estas prava. Sed, ke tio estas prava, neniom malgrandigas mian kompaton al ŝi, ĉar neniu virino komprenas pli bone ol ŝi, kiel ami sian amaton.

Por kio mi skribis tiel? Jes, ĉar mi deziris, ke vi komprenu ŝin kaj montru iom da simpatio al ŝi. Bonvolu skribi al ŝi, kiam vi havos liberan tempon. Mi kredas, ke tio donus al ŝi grandan konsolon kaŭzante neniun danĝeron al ŝia animo. Mi deziras, ke vi sciiĝu pri tio.

La 7an mi ricevis leteron ankaŭ de mia J. Lastatempe ŝia skribado eksimilis iom post iom al la via tiel, ke hodiaŭ mi preskaŭ ne povis ĝin diferencigi de la via. Pensinte, ke mi ricevis du leterojn de vi, mi malfermis la ŝian, kaj, trovinte, ke ĝi ne estas via, mi denove ekzamenis la koverton. Krom tio, dum kiam ŝi uzadis ĝis nun blankajn kovertojn, hodiaŭ ŝi subite sendis dubeverdan same kiel vi. Kaj kiel kutime mi miris pri via mirinda influemo sur la alian. Oni diras, ke en la laboratorio via emo aŭskulti levante la okulojn nun estas moda. Nu, kio fariĝis el ŝi lastatempe? Lastatempe neniu letero min atingas, en kiu ŝi ne skribas pri morto. Nome ŝi diras, ke inter Dia volo kaj homa vivo certe kuŝas kontraŭdiro ne enterigebla. Kiam iu formo de vivo estas necesa, sed kontraŭstaras Dian volon, ĉu morto ne estas la sola solvaĵo de kontraŭdiro? Ankaŭ ŝi skribis: „Mi neniom povas simpatii senrespondecan morton, tamen, ĉu la vivo, kiu ne povas efektivigi Dian volon, ne meritas esti transdonata al la morto?“ – Ŝi skribis ankaŭ tiel: „Ŝajnas al mi, ke mi malsana estos kaptata post nelonge de la morto. Se tiel, ĉu ne estus pli bele sinmortigi servigante al si la morton? Morto estas timinda, ĉar mi pensas, ke mi fariĝos nenio. Mi kaptis iun koron kaj pensas, ke tiu koro neniam min forgesos. Mi povas daŭrigi mian puran, altan vivon en tiu koro.“ – Mi povas kompreni ŝian koron ĝis iu grado. Ankaŭ mi ne pensas, ke la memmortigo estas peko, kiel iuj asertas. Mi pensas, ke neniu kaŭzo estas por riproĉi tian homon, kiu ne per sia volo naskiĝis en tiu ĉi mondo kaj nun rompas tiun okazon. Sed mi ne ŝatas, pensi ke mia J. sin kunligas kun memmortigo. Kompreneble, se ŝi sin mortigus, ŝi alta, profunda kaj pura vivos por ĉiam en mia koro. Sed ĉu ŝi ne pensos pri tio, ke tiam mi, min kaŝante en ŝia koro, devas vane morti kun ŝi? Ŝi diras pri la kontraŭdiro inter Dia volo kaj homa vivo, sed, kie estas kontraŭdiro? Kial ŝi ne volas malkaŝe malkovri al mi pri detalaj punktoj? Mi pensas, ke mi ne estas tiel senkuraĝa, ke mi ne povas rekonstrui nian vivon laŭ Dia volo. Se mi tion pripensas, mi povas nur senti iun nekompreneblan malkontenton pro ŝia sintenado. Ofte maltrankvileco kaj malfido, kiaj ekkreskas ekzemple inter homoj havantaj sekreton unu antaŭ la alia, minacas konfuzi mian kapon.

Ni estas junaj kiel la ĉielo printempa, ĉu ne? Enspiregante aeron, ni interkomuniku korojn kiel lumon. Ni ĝoju aŭ malĝoju el la fundo de l’ koro, se ni havos okazon ĝoji aŭ malĝoji. Kial ne estas permesate, agi kiel la nuda naturo mem? Vidu la naturon ekster la fenestroj!

Ekbloveginte de antaŭ horoj, la vetero pliteruriĝas iom post iom. Kiam subita ekventego sen neĝo eniras en la ĉambron plate kaj akrege kiel la segilo, mia dometo ektremas, kvazaŭ ĝi estos forblovata. Kia terura bruego! Sed, kia solena orkestro! Mi nun devas iri al la fabrikejo por vidi, ĉu io okazas? Mi timas, ke la kamentubo konstruita per tertuboj amasigitaj unu super la alia falos; se ĝi falos, la sorto de l’ maŝinaro estos endanĝerigata.

Kia terura bruego! Sed, kia solena orkestro! Dia beno estu sur vi! Kaj sur mia J.! Post nelonge mi vizitos vian urbon Tokio-n.

Via A.

(De B. al A.) (poŝtkarto).

Tokio, nokte la 9an de Februaro 1914.

Kara A.!

Uragano estas atakanta ankaŭ la ĉefurbon.

Kun rapideco, kiu ŝajnas atingi 10an gradon laŭ Beauforta skalo, ventego krias tra ĉielo kaj tero. Kia terura, freneza bruo! Kaj, kia solena akordo!

Timinda estas la naturo kaj vere kompatinda la homo!

Kiam la naturo, kiel ajn terure ĝi uraganas, kaŝas en si solenan, nerompeblan akordon, kial la homo, kiu naskiĝis kiel unu parto de la naturo, estas tiel lerta, malakordigi ĉiujn aĵojn?

Vere kompatinda estas la homo kaj naŭziga mi estas!

Via B.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.