La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Tokio, la 22an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Vi eble estas nun ankoraŭ en la vagonaro, kaj vin sekvante mi sendas nun al vi ĉi tiun leteron.

Kara B., por mi estis tiel malfacile kiel neeble, diri, ke mi kredas je Dio. Sed, mi nun kredas je Dio, preĝas al Dio kaj vivas per Dio; ĉar mi havas amon kaj Dio ĝin plenigas. Kiu, kiam kaj kiel, povus supozi, ke mi ŝin vidos unue ĉe l’ enirejo de la preĝejo, kien vi min kondukis? Mian tiaman profundan emocion vi ne povos eĉ imagi. Kiam vi ekrigardis min en tia kortuŝo, vi momenton ridetis; mi vin pardonas pri via rideto, sed vi eble ne scias, ke mi estis preskaŭ vin fraponta, kiam vi ŝin prezentis al mi, trankvile dirante: „Ĉu ĝi ŝi estas? Tiun ĉi fraŭlinon Kobajaŝi mi delonge konis.“ Tiam mi ne povis toleri, ke vi nian revidon, kiu por mi valoras super ĉio, tiel malĝentile traktis. Dum mi unuflanke travivis tian malagrablaĵon, mi aliflanke esploris, ĉu ŝiaj okuloj min memoras, almenaŭ min rememoras? Speciale elektite sola el kelkaj junulinoj kaj prezentite al mi junulo, ŝi ekmiris, hontiĝis kaj ruĝiĝis ĝis la oreloj, kaj kiam ŝiaj okuloj renkontis momente la miajn, mi ektremis, sentante strangan tremon, kvazaŭ mi estas superverŝata per malvarma kaj varmega akvoj samtempe. Ŝi min memoris.

Al mi estas, kvazaŭ mi iras en sonĝo, kiam mi rememoras, kio poste okazis. Mi tute forgesis, kion mi diris, kiam vi min prezentis al la pastro; mi nur memoras, ke mi lin trovis konfidinda. Kiam la kredantaro kantis himnojn, mi ploris pro ĝojo, sentante, ke la voĉoj de la homoj tuŝas unu la alian. Pensante, ke ŝi ankaŭ devas esti kantanta, mi ankaŭ volis tuŝi ŝian voĉon. Sed mia kanto estis subpremita en la gorĝo pro emocio. La prediko de l’ pastro estis por mi enuiga. De tempo al tempo mi vin ŝtelvidis kaj miris pri via malvarmeco. Kian esprimon mia vizaĝo havis, kiam ni eliris el la preĝejo kaj vi silente donis al mi manpremon?

Mi vin dankas. Mi dankas ĉiujn estaĵojn. „Morto, kie estas via pikilo?“ Kiam mia mano estus metita sur la frunton de l’ mortinto, ĉu li ne revenos reviviĝinte en la mondon de l’ amo? Mi kompatas tiujn, kiuj dubas je mirakloj. La universo estas nur bela turo konstruita el mirakloj, ĉu ne?

Sed atendu! Mi havas ankoraŭ multajn aferojn, kiujn mi devas fari. Vi elserĉis por mi ŝian (ne, de nun mi ŝin nomos per ŝia propra, bela nomo J.) adreson. Mi akiris unuan ŝlosilon, sed kiel mi povos akiri la duan, trian ... kaj la sepan? Vi al mi rekomendas, skribi la leteron al fraŭlino J. Mi ne dubas ŝian bonvolon al mi, sed aliflanke malluma dubo estas algluita daŭre al mia kapo. Do, mi kompatinde ŝanceliĝas, komenci la unuan paŝon kuraĝan. Kien do sin kaŝis mia vigleco?

Malfermu, la plej bona vojo! Por tio mi petos kunlaboradon al ĉiuj, kiuj min helpos.

Kion mi devas fari por vi? Antaŭ ĉio mi al vi oferos ĉiun mian feliĉon superfluan.

Via A.

(De B. al A.) (poŝtkarto).

En la stacio Niŝinasuno[12], la 22an de Oktobro 1912.

Kara A.!

Mi nun refoje revenas al la monto. Jen vidiĝas malproksime la monto de l’ aceroj ruĝiĝinta kiel flamo; kia hela, freŝa koloro, kiel la lampo antaŭ estingiĝo!

Por diri la veron, mi iom miris, ke ĝi estis tiu fraŭlino Kobajaŝi. Si estas ankoraŭ knabino. Sed viaj okuloj eble vin ne trompas, ĉar la knabino estas la feto de l’ naturo kaj laŭ mia opinio ŝi estas feto enhavanta ne malmulte da valoraĵoj.

Do adiaŭ! Mi nun veturigas ĝinrikion[13] malrapide al mia loĝejo.

Via B.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.