La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De B. al A.

Tokio, la 14an de Februaro 1914.

Kara A.!

Kiam mi revenis enpoŝtiginte mian lastan leteron al vi kaj eniris en mian ĉambron, mi trovis tie fraŭlinon J. min atendantan.

Fraŭlino J. legis vian leteron. Per larmoj ĝis nun verŝitaj ŝiaj grandaj okuloj tremis kiel la luno reflektata de la akvo. Alie mi ne povis esprimi. (La koro, kiu povas postuli larmojn de siaj okuloj, estas enviinda.)

Ni temis pri edziniĝo de via fratino N. Fraŭlino J. insistis, ke mi devas edziĝi kun ŝi.

Mi ne estis instigita al decido de tio, sed en tiu ĉi momento mia decido fariĝis. Do mi volas edziĝi kun fraŭlino N. Kvankam vi tion komprenos kiel mian kapricon aŭ ne, mi deziras edziĝi kun ŝi, se ŝi nur jesos tion. Tio ne estas petego, sed deklaracio. Niaj interparoladoj devas esti ĉiuj deklaracioj. Nuligi deklaracion ne estas hontinde. Kontraŭe ni devas honti pri tio, ke ni ne povas deklari.

La skatolo de Pandoro fine estas renversita. Kiam ni interparolis, ŝia patrino eniris. Ankaŭ al ŝi mi konsilis, ke sendi fraŭlinon J. al Sendai estus pli bone. La patrino tuj ekatakis nin ambaŭ per la glavo de miaj vortoj: Ili ankoraŭ ne geedziĝis efektive. (Ŝi triumfante aldonis, ke ŝi aŭdis de fraŭlino J., ke karna rilato ankoraŭ ne ekzistas inter vi.) Dume fraŭlino J. ekmalsaniĝis. Tio devas esti sufero por vi. (Tiel ŝi memdecidis kvazaŭ kun konvinko.) Viaflanke okazis ruiniĝo de via familio. Vi nuntempe ne devas pensi pri la problemo de edziĝo. (Tiel ŝi refoje konkludis trudeme.) Tial estas prave, ke pro reciproka oportuneco ĉi tiu problemo de geedziĝo prokrastiĝu ĝis ambaŭflankaj malfacilaĵoj solviĝos – tiel ŝi diris. (Kaj ŝi aldonis, ke tio, ke ŝi restis ankoraŭ virgulino, antaŭ ĉio faciligas la aferon. Mi ne povas imiti ŝian dirmanieron, sed ĉi tiuj malbenitaj vortoj eĉ nun bruligas al mi la orelojn kiel abomena brulstampilo.) Ŝi ne forgesis, aldoni al tio ion aldonan: Ŝi diris, ke, se la rilato inter vi kaj fraŭlino J. interrompus portempe, mia restado ĉi tiea perdus kaŭzon. Aŭdinte nian laŭtan disputon ankaŭ la avo venis tien. Al ili mi kondutis kiel batalanto, je kio mi estas tre lerta. Ironio kaj insulto trafadis iliajn vizaĝojn kvazaŭ hajleroj. Eĉ nun diabla rideto aperas ĉirkaŭ mia buŝo, se mi rememoras, kiel plezurige la fervoro en mi silente kaŝita eksplodis kvazaŭ vulkana elsputo. Kion la avo diris, estis vortoj de l’ tielnomata edoano: Ĉu vi fariĝus milionulo aŭ malriĉegulo, promeso estas promeso. Malsaniĝo de lia nepino estas kulpo de ili, kiuj pri ŝi zorgas, ĝis la tempo venos. Tial, se vi nuligas promeson, ili ne povas krom rezigni pri tio; sed, se vi deziras ŝin edzinigi al vi, ŝi staras sub via volo, kion vi farus al ŝi, eĉ se vi ŝin kuirus aŭ rostus. Kion ajn oni dirus, la nepino nun devas aparteni nepre al via familio. Estas superflue, ke mi min intermetis en ĉi tiun problemon. Unue estas eraro, ke ŝia patrino ekparolis pri la afero antaŭ mi – tiel li diris. Ke la maljunulo, kiu fraŭlinon J. ekstreme amegas kaj estas kvazaŭ mortinta sen ŝi, grincigis la dentojn pro perforta insistemo, estis mizera aspekto. Mi antaŭ ĉio eldiradis, kion mi volis. Eĉ kun pacienco mi nun ne volas resti en la domo, kiu miajn nervojn incitas, sen speciala kaŭzo. Mi postulas de vi opinion. Kion ajn Budao predikis, mi estas unu ekzistaĵo en ĉi tiu mondo. Ĉu renaskiĝo okazos aŭ ne, la estanteco estas por mi trezoro. Mi ne povas kovri ĉi tiun trezoron per ĉifono.

Mi ripetas, ke mi deziras edziĝi kun fraŭlino N., via fratino. Mi aldonas, ke fraŭlino J. gustumas plejeble grandan turmenton. Nur vidi tion deflanke, mallumigas al mi la tutan mondon. Decide finu la aferon iel!

Via B.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.