La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tokio, la 10an de Januaro 1914.
Kara A.!
La pastro konsilas kaj vi ankaŭ tiel insistas; do mi decidis, laŭ viaj konsiloj loĝi ĉe fraŭlino J. de hodiaŭ. Por mi estas destinita ĉambro kun ok matoj[26] kaj fenestro kontraŭanta nordon; por mi ekzistas neniu skribĉambro, kiu povas sendi pli bonan lumon ol ĉi tiu. La pakaĵoj, kiujn mi enportis, aspektas speciale malpuraj. La unuan fojon en mia vivo mi travivas tiel trankvilan vivon.
En ĉiuj punktoj estis tre bone, ke mi iris al Sendai por vin vidi. Mia karaktero havas ian strangan econ timi alvenon de l’ feliĉo. Mi ĝin ne timas en la senco, en kiu mallaboremuloj sekrete timas tro grandajn rekompencojn; sed ĝi devenas de tio, ke mi scias, ke feliĉo estas la masko, kiu povas eltrompi eĉ pli sinceran karakteron. Kiam mi staras rekte antaŭ la „vero“, mi povas senti tian agrablecon, kian mi sentas, kiam mi eltrinkas glason da malŝatata vino per unu tiro. Sed kiam mi devas taksi „veron“ kaŝitan post la feliĉo, mi sentas timon, kvazaŭ mi taksas la sorton mem. Sed en via modesta domo apud la rivero Hirose „vero“ ridetis ne portinte la maskon de feliĉo. „Vero“ ridetas, – la fakton, ke „vero“ ankaŭ ridetas kiel la homo, mi eltrovis en via hejmo. Kvankam ĝi estis via afero, mi ĝin sentis tre agrabla. Via patrino, kia ĉarma patrino ŝi estas! Kia aminda virgulino via fratino estas! Kaj, kia sincera junulo plena je kreskemo vi estas! Tie, kie vi tri estas, ŝajnas al mi, ke eĉ la naturo refariĝas pratempa naturo.
Kompare kun la via la hejmo de Kobajaŝi montriĝas tute alia mondo. Ŝajnas al mi, ke la patro ĉiam vojaĝanta tute ne rilatas al la formado de l’ familia atmosfero. La maljunulo, kiun vi vidis en Noboribecu, ŝajnas tre obstina, kiel vi diris, kaj estas tielnomata edoano. La karaktero de edoano kondiĉas havi bonecon en sia fundo. Sed ekstrema artifikado de l’ karaktero kaj malantaŭenemo min malagrabligas. Montri eĉ perforte viran fierecon, nepre kontraŭstari la pli fortan kaj ĉiamaniere peni insistadi tion, kion oni jam komencis; la malforteco de lia karaktero ŝati tiajn malkarajn formalismojn kiel vivon mem, min kolerigas. La patrino apartenas al la tipo de l’ plej malnoblaj virinoj. Ŝi estas flato mem, kaj je mia netolero la objekto de ŝia flatado estas ŝi mem. El ĉiuj ŝiaj hartruoj blinda deziro je plezuro vaporiĝas kaj ŝin ĉirkaŭas. Ĉu vi rimarkis eĉ unu el ŝiaj dentoj similaj al la ĉevaldentoj, kiuj aperas de inter ŝiaj nigretaj lipoj? Sed, kun malbeleco ŝi havas samtempe ian purecon kaj iam mi eĉ sentas ŝian karakteran subpremon. Fine, pri fraŭlino J. mi nur povas diri la vorton „miro“. Antaŭ ĉi tiu miro estas tute senkolora la miro, ke la naturo kreskigas rozon el la malbela koto. Ŝi, kiun mi antaŭe vidis, estis infano, nenio; sed nun ŝi estas virino kaj ĉio. Ŝia karaktero iradas la vojon, sur kiu neorganikeco transiras al organikeco, kun tiaj rapideco, lerteco kaj certeco, kiaj per la scienco ne estas kompreneblaj. Kiu povus solvi ĉi tiun enigmon briletantan en ŝiaj grandaj okuloj, kiujn vi je ŝi karakterizas? Mi estis konvinkata, ke la virino estas forĵetata de la trono de l’ mistero per plenumiĝo de amo. Sed al mi ŝajnas, ke en sia malgrasiĝinta korpo fraŭlino J. enhavas senfinan enigmon kaj per ĝi sin turmentas. Tio sugestias pri plena karaktero de nun ekkreskonta.
Do, la hejmo de Kobajaŝi estas kvazaŭ konfuzita skatolo de Pandoro. Kia stranga bruo eksonus, se mi ĝin prenus en la manojn kaj skuus? Malkovri ĝian kovrilon ne povas eĉ pensi senkuraĝuloj.
Post tagmanĝo mi rakontis al la familianoj detale pri via familio. La patrino ŝajnis, kvazaŭ ŝi sentas doloron je la oreloj. Kompreneble fraŭlino J. min aŭskultis kun grandaj fervoro kaj intereso ŝajne de scivolemo. Kiam mi rakontis pri via fratino, ŝia fervoro atingis la supron kaj kiel la komandanto aŭskultas la raporton de l’ spiono, ŝi avide min demandis pri la vizaĝo kaj karaktero, ke mi eĉ sentis iom da malagrableco.
Laŭ mia propra travivo la malsano de fraŭlino J. ne estas tute trankvila. Estas nun treege malvarme en Tokio, kaj mi timas precipe la sezonon, kiam la nuna malvarmeco transiros en varmecon. Mi ŝin konsilis, esti ekzamenata antaŭ ĉio de D-ro B. Mi enmetante sendas al vi la tabelon de ŝia korpa temperaturo.
Mi decidis, okaze de l’ vizito al Tokio liberiĝi de la eklezio. Unue: mi ne estas la homo, kiu povas prediki pri la kredo al aliaj homoj; la eklezio min ne bezonas. Due: mi volas liberiĝi de ĉiuj katenoj, kiuj la agojn de miaj animo kaj korpo malliberigas laŭ reguloj de la ekstera mondo. Mi ne bezonas la eklezion. Trie: por diri malkaŝe, mia kredo estis ebrio. Timinte tuŝi la fundon de mia karaktero, mi penis forgesi mian malplenecon per ebrio. Unuvorte, mia kredo estis tia, kian oni devas redoni. Kvare: ĉu Kristo ne kaŝis sin 40 tagojn en la dezerto? Kun kia senhontemo mi, kiu ne havas talenton kiel Kristo, nek travivon kaj aĝon kiel li, povos kunesti kun la homoj trankvila? Kvine: mi eksentis sensencaj la faktojn, kiuj estas skribitaj en la Biblio kaj klarigataj de la eklezio. Por ke vi min ne malkomprenu, mi ĉi tie klarigas, ke mi neniel neas la misteron kuŝantan sur la fundo de ekzistado; sed mi nur volas jesi, ke neniu klarigo ĝis nun provita povis iel ajn klarigi ĉi tiun misteron. Mi volas diri, ke mi ne povas krom akre senti, ke mi vivas en ĉi tiu mistero. Sese: mi ne ŝatas esti taksata pli valora aŭ malpli ol mi estas. Ke mi estas ekleziano ofte kaŭzas, perforti alian al erara taksado de mia karaktero.
Mi trovis vian sintenadon en malriĉeco tre konvena je vi. Vi antaŭeniradas ne timante la donitan cirkonstancon kaj kaptas nemoveblan veron per aŭ longa, aŭ mallonga travivo. Malakreco plena je vigleco, indiferenteco enhavanta puran konsciencon – tiajn mi en vi vidas; sed miaflanke – mi fariĝis iom nepacienca ... teda. Hodiaŭ mi ne plu skribos.
Per la pago de mia helpanteco en la instituto kaj per redaktado de „Oficiala gazeto de biologia asocio“ mia mono sufiĉas por studelspezo; bonvolu trankviliĝi.
Mi nun konsiliĝas kun sinjoro prof. F., por eldonigi en Germanujo unu el la traktatoj verkitaj en la insulo Ogasaŭara. Sed mi ofte havas febron, kaj mi malĝojas, ke febro min ne forlasas tiel frue, kiel mi esperas.
Via B.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.