La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Sendai, la 11an de Februaro 1914.

Kara B.!

Ni havas hodiaŭ nacian festotagon[28].

Uragano jam forpasis kaj venis trankvila tago. Varma sunradio kvazaŭ profetanta venontan printempon vizitis eĉ la angulojn de l’ fabrikejo dum la tuta tago kaj ŝajnis nepre purigi ĉion. La maljunulo, laŭleĝa posedanto de la fabriko, demetis hodiaŭ leporfelan dorskovrilon, kio ja malofte okazas, kaj diligente laborante li avide rigardis sunradion, kvazaŭ ĝi bone efikus al liaj okuloj. Kaj dum laborado li ĉiam elparoladis gajajn, komikajn aĵojn. Mi ankaŭ estus devinta havi intereson je laboro, sed mi ne povis; ial mi ne povis. Ju pli mi ne povis, des pli nur meĥanike miaj membroj moviĝis. Kaj vespere mi revenis hejmen kun lacegiĝinta korpo kaj kapo plenigita de io angulhava. Kvazaŭ antaŭsignon de malfeliĉo mi aŭdis ĉe enirejo doloran tusadon de mia patrino. De kelkaj tagoj ŝi subite kadukiĝis, kaj krom tio malvarmuminte ŝi kuŝas en la lito. Pri mia fratino N. ŝi ankaŭ estas en tre maltrankvila stato pro la problemo de edziniĝo, kiu subite okazis. Sentante ian maltrankvilon en la tuta domo mi plie fariĝis malgaja. Sed atendante ion mi iris al mia skribtablo kaj trovis sur ĝi leteron en verdeta koverto. Tiu koloro estis antaŭe la signo de via letero; sed, ĉar mia J. ankaŭ uzas la saman nuntempe kaj skribas samstile kiel vi, mi povas distingi nur per la koverto, kiu de vi skribis. Tio instigis mian koleremon. Senpacience mi esploris la nomon de la adresinto. Mia J. ĝin ne skribis. Por diri la veron, kaj eble je via malplaĉo, mi senesperiĝis; mi tute senesperiĝis kaj tie eksidis kvazaŭ falante.

Por vespermanĝo ni ambaŭ manĝis batatan kaĉon apud la malsanlito de nia patrino. Dum kiam mi ree sentis maltrankvilecon pri la edziniĝo de mia fratino, ŝi min demandis pri diversaj aĵoj. La viro, kiu proponis ŝin edzinigi, laboras kiel asistanto ĉe la fako de aplikita ĥemio de la scienca fakultato en tiu ĉi urbo. Mi iam lin vizitis por demandi pri la metodo de muelado. Tiam li estis leganta libron en la unuaetaĝa ĉambro de iu malpura pensiono. Kiam mi sidiĝis, li min eĉ ne rigardis kaj dirante, ke mi atendu iomete, li senĝene legadis turnante sian dorson al mi, ĝis li atingis la finon de l’ paragrafo. Kaj kiam li fine sin turnis al mi, min rigardante fikse kun malgrandaj, amindaj okuloj, li tuj ekrakontis pri atomismo, pri kiu li ĝis nun legis. Tio al mi tre plaĉis, kaj deposte ni ekinterkomunikiĝis. Li ne havas monon, nek parencon, kaj humorema kaj amika li apartenas al tia tipo, kia estas malofta inter japanoj. Li ne estus kunvivanto ne konvenanta por mia fratino. Eble ŝi ankoraŭ ne havas iun definitivan decidon pri edziniĝo kun li, sed ŝajnas suferadi diversmaniere pro la problemo de edziniĝo mem. Miaflanke, mi ne volas, ke mia fratino edziniĝu en la stato tia, kia ĝi nun estas. Ĉar al mi ne plaĉis, ke mia patrino ripete paroladis diversajn aĵojn pri ĉi tiu problemo, mi fine eldiris – por mi tre malofte – ion nenecesan, kio instigis mian patrinon al larmoj. Post manĝo mi sidiĝis antaŭ la skribtablo kaj senatente aŭdante, ke mia fratino lavas la manĝilaron, mi sidadis nenion pripensante. Sed kelkafoje, kvazaŭ ekmemorante pri ĝi, mi rigardis jen unu flankon, jen la alian flankon de via peza letero sur la tablo. Kaj noktiĝis. Krom tio, ke en la apuda ĉambro tuso de mia patrino aŭdiĝis en ne mallonga intervalo, silento ĉirkaŭe regis, kaj mia fratino eble jam endormiĝis. En tia okazo la malriĉeco minacas la homon en stranga forto, kvazaŭ ĝi atendis, ke la homa koro trankviliĝas. Mi nevole kuntiris la ŝultrojn, kvazaŭ mi portis pezan ŝarĝon, kaj fermadis la okulojn. Intertempe al mi revenis mia kutima, kara forto. La trankvila hejmo al mi ekŝajnis plena je paca amo. Kaj la interna forto egaliĝis kun la ekstera kaj poste ĝin venkis. Tiam mi unue kuraĝis malsigeli kaj legi vian leteron.

Via skribstilo, kiu laŭ la al- kaj forfluo de tajdo de sentimento fariĝas aŭ zorgema kaj neta, aŭ kruda kaj libera, estas bona gvidilo por kompreni vian sentadon. Antaŭ ĉio mi vin dankas pro tio, ke vi skribis al mi tiel detale pri la plej lasta stato de mia J. Ŝiaj lastaj leteroj ŝajnas esti skribitaj nur por min turmenti. Laŭ ili mi povas kompreni, ke ŝia koro estas streĉata pro io; sed tute ne estas klarigita, kiel kaj pro kio? Mi ne povis tion toleri, kaj kompare kun ŝiaj, kian diferencon via letero montris! Mi povis imagi iom videble, kiel la spirito de mia J. montriĝas en ŝiaj parolado kaj agado. Mi vin dankas pro tio.

Sed ne ĉiuj miaj malkontentoj estas forigitaj pro tio. Kontraŭe, kion signifas, ke, la malkontento ne nur estas forigita, sed ke ĝi pliprofundiĝis je mia miro, post kiam mi legis vian leteron? Se mi povas alkompari, vi desegnis al mi drakon kaj forgesis pentri gravajn okulojn. Estus tute ridinde, se mi ripetus, ke mia amo al ŝi nur kreskas. Eble vi povas min trovi kompatinda, kiu volas koni nur unu solan virinon. Sed, se vi min tiel trovas, tio estas via aĵo kaj min ne koncernas. Mi ŝin vidis laŭ providenco, kiel Adamo vidis Evon. Lasinte Evon, Adamo ne povis fariĝi kunvivanto de cervino. Por mi estas ankaŭ tiel. Mi scias, ke mi estas kreita nuda. Mi al Dio malkaŝe jesas, ke mi nenion havas denaskiĝe; sed, se mia J. estus deprenata de mi, mi ne povus krom plendi, ĉar tiam mi havus troan malfidon al Dia amo, por toleri eĉ tion. Mia J. penetris en ĉiun mian fibron, en ĉiun mian ĉelon, kiel la luno sin reflektas sur ĉiu rosguto. Troe saturiĝante je mia J., mi okaze eĉ pensas, ke mi ne bezonas ŝin vivantan. Sed tio ne estas vero, ne estas vero. Mi ne kontentiĝos, se mi ne ekposedos la koron, karnon, ĉiujn harerojn kaj ĉiujn haŭtomakuletojn de mia J.; ne, mi ne kontentiĝos ĝis tiam. Kara B., vi estas spertulo pri diversaj aĵoj, sed vi eble ankoraŭ ne estos travivinta tian kruelan turmentiĝon. Se jes, via kompato povus karesi mian vundon pli lerte. Ĝis nun mi klopodis kiel eble plej trankviligi la sentimenton kaj kvietigi la malkontenton, kiu okaze de interne sin ŝovas. Mi pensas, ke mi estis tiom humila, kiom mi povis. Mi volis labori, ĝis al mi la tempio sangos. Tage mi laboradis diligente kaj nokte legadis, ĝis mi falis sur la tablon kaj dormis. La noktojn, kiam mi ne povis endormiĝi, mi nur preĝadis. Kaj iel venkante la neatenditan sorton, mi ne perdis viglecon. Sed iam kaj iam tia klopodo facile rompiĝas. Atendante okazon, terura, abomena forto sin ĵetas sur min. La grandaj okuloj kvazaŭ rigardantaj profundan, nesolveblan enigmon; la ĉarma hararo min instiganta ĝin mordi; ŝiaj du lipoj kaj dek fingroj, kiuj kvazaŭ brulstampite restas sur miaj lipoj kaj manoj – mi sentas, ke al mi respirado ĉesas – ili estas ĉiuj strangaj kuraĝigiloj por mi. Sia malluma, mizera estinteco, plimalboniĝanta sano, animo kreskanta en malkomprenemo kaj malico – ili ekstreme instigas kompaton kaj kunsenton de mi, de viro. Mi tion ne povas elporti, kaj kelkajn fojojn, jes kelkdekojn da fojoj kriante en la koro mi ĵuris: „Mi nepre ŝin feliĉigos. Mi ne kontentiĝos, ĝis ni ambaŭ fariĝos la plej feliĉaj. Helpu ŝin! Savu ŝin! Gvidu ŝin sur la plej bona vojo, por ke ŝi ne eraru!“ Ne mi sentis amon, sed amo sentis min kaj ŝin. Mi estas nur trenata potence kaj forte kvazaŭ de la ventego. Tion, kion mi faras, mia J. faras. Mi jam ne scias, kion skribi. Neniuj vortoj ekzistas, kiuj esprimas mian koron. Tion vi eble komprenos. Sed mi skribas. La ĉielo kaj la tero pereas; nia amo ne devas perei, ne pereas. Dio faru ĝin nepereebla! Se ĝi pereos, min mortigu antaŭ tio. Sed mi ne volas morti. Mi ne volas morti, ĉar mi estas juna, forta kaj nepre faros tion, kio meritas vivon. Mi ne deziras morti, ĝis kiam mi estos alvokinta mian J. al mia brusto kaj ŝi estos gustuminta veran feliĉon per mi. Morti mi ne deziras ĝis tiam.

Skribinte ĝis tie ĉi, mi subite rimarkis sonon en la apuda ĉambro kaj kun ekmiro mi aŭskultis. Estas kaŝita plorĝemo de mia fratino, kiu laŭ mia opinio jam endormiĝis. Kiam mi vidis sur la tablon, mia naztuko ankaŭ estis tute malseka de larmoj. Mia fratino aŭdis, ke mi ploris, dum kiam mi tion ne rimarkis. Abomenulino! Mi sentis malvarmon kaj ekkonfuziĝis kiel la infano riproĉita neatendite.

Mi ne kuraĝas relegi tion, kion mi skribis ĝis ĉi tie. Sed, kiajn ajn sensencaĵojn mi estas skribinta, vi eble eltiros el ili mian veran koron. Do, mi ĉesas ĉi tie kaj iom trankviliĝos.

Kun mallaŭta voĉo mi riproĉis mian fratinon. Ŝi ĝentile konsentis kaj eble kunpremis dentojn pro malĝojo. Mi rimarkis ankaŭ, ke la patrino ŝajnas maldormi. Kiam mi sciiĝis pri tio, larmoj komencis al mi denove elflui. Kvazaŭ tion eksentante mia fratino ankaŭ ekploris refoje. Fine mia patrino ankaŭ ekploris. Ni tri ploris silente ne volante ĝeni unu la aliajn. Mi ne povis toleri tion kaj fine, ĵus nun, mi ilin laŭte riproĉis. Fine ili ambaŭ ĉesis plori kaj mi skribados de nun.

Sed la letero de mia J. ne donas al mi eĉ dekonon da kontento de mi atendita. Ŝia letero ne rakontas al mi pozitive veran staton de iu ajn afero. Se mi ŝin demandas pri tio, ŝi respondas, ke ŝi ne povas skribi alie, ĉar ŝi mem ne povas ĝin klare kompreni. Mi povas vidi, ke ŝi forte rekompencas mian amon, eĉ se ne tiom, kiom mi ŝin amas. Sed samtempe ŝi ripete skribas, ke ŝi timas, ke ŝi ne havas rajton esti amata de homo kiel mi. Iam mi pensis, ke ŝi tion skribas pro troa humileco, ĉar ŝi malsaniĝis post fianĉiniĝo; sed mi ne povas pensi, ke ŝi komprenas mian koron tiel supraĵe. Aŭ, ĉu ŝi eksentis malkontenton pri mia kapablo? Se jes, kaŭzo povas ekzisti. Se la fundamento de ŝia amo al mi staras sur mia kapablo, estas prave, ke ŝi ekperdas sian amon al mi, kiu de fianĉiĝo ĝis nun prizorgas malgrandan fabrikejon kaj eĉ en praktika vivo ŝajnas neniom progresi. Se la afero staras tiel, pri tio mi estas kulpa. Mi, kiu erare kredis, ke ŝia koro estas pli profunda, almenaŭ estas ebla pliprofundiĝi, ne povas krom min riproĉi pri mia malsaĝeco. Via lasta letero estas tiel sentimentala, ke ĝi ne konvenas por vi; sekve mi povis pli klare imagi malfacilan staton kaj suferadon de mia J. per ĝi ol per la letero de ŝi mem. Sed mi povas diri, ke ĝi similas al la ŝia en tio, ke ĝi ne priskribas gravajn punktojn. Mi pensas, ke per racia kapo kiel la via vi nepre komprenas malklarajn punktojn de ŝia karaktero. Mi deziras, ke vi sciu, ke sciiĝi pri ili estas por mi pli agrable ol ne scii, kiel ajn malagrablaj ili estas. Por viaj simpatio kaj amikeco mi ne maldankas vin, kiu vi malgraŭ febro pro malvarmumo al mi skribis ne dormante tra la nokto. Mi sentas ne nur profundan emocion pro tio, sed ankaŭ mi volas konsili al vi, nepre ne fari tian penadon refoje. Mi neniam pensas instigi vin ripeti la samon. Bonvolu nepre lasi tian perfortaĵon de nun. Mi vin nur petas, ke vi priskribu klare pri la koro de mia J., eĉ se mallonge. Mi deziras, ke vi koncentru diverĝantan lumon en unu fokuson. Komprenu la doloron de mia koro!

Mi amas lumon. Igu min suferi en la lumo! Flirti en la krepusko kiel la vesperto estas por mi doloro, turmento kaj puno, kiujn mia karaktero neas.

Ial mi ne intencas skribi al mia J. Je mia malfeliĉo via afabla letero donis al mi pli ĝeneralan komprenon pri ŝi, sed samtempe metis antaŭ mi pli profundan dubon. Kiam oni ekdubas pri la alia, la koro fariĝas kvazaŭ fosa ŝlimo.

Verdire, laŭ la instinkto de la amanto mi kelkajn fojojn eksentis neatenditan dubon en mia koro. Sed mi ankoraŭ ne perdas virecon, ĝin forigi tute senreste el la koro kaj tial ne estas necese, detale rakonti al vi pri tio.

Kia estas via sano lastatempe? Timinda estas la vento, kiu eniras la ĉambron tra fendetoj. Bonvolu vin gardi kontraŭ ĝi! Ĉe la lasta uragano nia dometo, ne kun zorgo konstruita, allasis venton de ĉiuj fendetoj kaj ni suferegis, tiel ke post trankviliĝo de la uragano mi eniris sub la plankon kaj inter la araneaĵoj algluis fortan paperon sur la fendaĵojn, helpate de mia fratino. Malgraŭ tio ŝajnas al mi, ke mia patrino malvarmumis pro ŝtelirinta vento. Sciiĝinte, ke mia J. estas resaniĝanta, mi preĝas, ke oni ne aldonu al ŝi karnan ŝarĝon sur la animon. Kia malnobla virino ja estas ŝia patrino!

Malvarmo en la norda provinco sub la hela ĉielo penetras tra la medolo. Ankaŭ morgaŭ ni havos belan veteron. Kia nekonvena vetero por mia koro! Konvenaj por la du virinoj, ili jam ŝajnas endormiĝintaj, forgesinte malĝojon. Estas nokto, kiu min igas terure pripensi la misteron de la sorto, kiu venis kaj venas sur ilin kaj min.

Se vi tion trovos necesa, bonvolu doni la leteron al mia J., ĉar dum tagoj mi ne inklinos skribi al ŝi.

Estas nokto, en kiu mi deziras elkore preĝi! Doloriga nokto!

Via A.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.