La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De B. al A.

Tokio, la 14an de Januaro 1914.

Kara A.!

Vi diras, ke vi penas vivi plej bone en la estanteco kaj ke mi antaŭeniras celante la estontecon.

Povas ŝajni, ke vi estas grandanima konsumanto de la estanteco kaj mi ŝparema rezervanto de la estonteco. Mi mem esperas, okaze tia esti. La scienculo devas plenumi la devon esti rezervanto por la estonteco.

Sed kion fari kun tio, ke mi estas nesatigebla konsumanto?

Unuvorte, la homo estas aŭ konsumanto aŭ produktanto. Al la konsumantoj apartenas du tipoj: unuj, kiuj konsumas por produkti kaj la aliaj, kiuj konsumas por konsumi. Al la produktantoj ankaŭ du tipoj: unuj, kiuj produktas por konsumi kaj la aliaj, kiuj produktas por produkti. Vi apartenas al la plej racia tipo, kiu produktas por konsumi; sed ŝajnas al mi, ke mi fine ne povas esti krom diboĉulo, kiu konsumas por konsumi. Per aliaj vortoj, mi estas plena egoisto en la fundo kaj se mi havus ion, kio povus utili por la homaro, tio eble nur estus, ke la homaro povas atesti per mia konsumado, kiom ĝi ĝis nun rezervis.

Tipa grupo de konsumantoj por konsumi estas la artistoj. Unuvorte, ili estas potencaj konsumantoj el la homaro kaj en tiu ĉi punkto mia karaktero havas ion, kiu estas komuna kun la artistoj.

Jam tiel naskite, mi deziras fari tian diboĉadon, ke mi elkonsumas la tutajn provizaĵojn, kiujn la homaro dum milionoj da jaroj amasigis.

La entrepreno produktas kaj la arto konsumas. En tiu ĉi senco Dio estas la plej granda entreprenisto kaj la diablo la plej granda artisto.

Mi transiru al alia temo.

Vi havas ne malgrandan estimon antaŭ la moderna scienco. Mi malestimas la memkontraŭdiron de l’ moderna scienco.

La scienco deklaras, ke ĝi klarigas la veron, kaj por diri la veron ĝi nur ordigas la faktojn.

Ĉu la ordigitaj faktoj estas la vero? Se jes, en la kartujo de la biblioteko sin kaŝus la plej alta vero.

Kiam la scienco malsupreniros de la uzurpita trono kaj portos ledan laborveston kaj martelon, nur tiam ĝia aŭtoritato naskiĝos; ĉar, per malmultaj vortoj, la scienco estas nur servanto de praktika vivo, kiu produktas por produkti. Kiel la ordinara laboristo havas fortan korpon kaj obeemon, tiel la scienco havas klaran kapon kaj bonan paciencon. Same kiel la ordinara laboristo, la scienco ne scias, kion fari kun ĉiuj siaj produktaĵoj. La ordinara laboristo laboras en la fabrikejo. La laboristo de l’ scienco laboras en la laboratorio.

Mi estas nuntempa scienculo, certe ne granda. La scienco liveras al mi panon, laŭpartan scivolemon kaj okaze enuan tempon kaj manieron de konsumado. En la nomo de l’ scienco mi povas liberiĝi de la devo pripensi, kio estas la postuloj plej proksimaj al la homa vivo kaj min okupi je la demandoj nur instigantaj mian scivolemon, kaj ju pli malproksimaj tiuj demandoj estas de la plej necesa postulo de l’ homa vivo, des pli laŭte oni emfazas mian scienculecon.

Sed mi ne povas kontentiĝi esti tiagrada konsumanto. Se konsumi, mi volas konsumi malkaŝe. Mi ne ŝatas konsumi trompante. Leginte vian leteron mi eksentis deziron skribi al vi tian leteron. Plue mi skribados en la sekvanta letero.

Via B.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.