La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Tokio, la 15an de Oktobro 1912.

Kara B.!

Antaŭ horoj (ĉirkaŭ la 4a posttagmeze) ĉe l’ ponto Oĉanomizu[11] mi pensis, ke mi ŝin vidis. Mi rekonis ŝian simple aranĝitan hararon; ŝi portis purpuran superjupon kaj estis terure maldika. Ŝia nobla, gracia irado min konvinkigis antaŭ ĉio, ke ŝi estas tiu knabino. Mia kapo, kiu senkonscie ekscitiĝis la momenton, en kiu mi tion eksciis, baldaŭ terure trankviliĝis. Kaj vidinte, ke la okazo, kiun mi ne povos kapti refoje, venis, mi enpensiĝis kun strange terura trankvileco kvazaŭ antaŭ la duelo per veraj glavoj ... ĉu sekvi ŝin kaj ekscii ŝian adreson, aŭ alproksimiĝi kaj alporoli al ŝi... Mi haltis senkonscie kaj pensadis, kaj dum mia racio al mi diris, ke la unua rimedo estas pli prudenta kaj sendanĝera, mi kun trankvila koro rekte al ŝi alpaŝis. Perforte firme premante la teron per piedoj, kiuj volas flugi tra la aero, mi baldaŭ al ŝi alproksimiĝis kaj alparolis. En la momento, kiam mi sentis, ke eĉ por mi mem malbela, malakra voĉo eliĝis el mia gorĝo, la knabino returnen rigardis kun miro. Estis tute alia persono. Ŝi eble estis sentinta, ke ŝin sekvas malnobla knabaĉo, kaj mi legis sur ŝia vizaĝo akrajn teruron kaj malamon. Kaj kiam mi rekonsciiĝis, jen mi estis kuranta senkonscie tra nekonata strato, malproksima de l’ centro de la urbo.

Kia malpura degeneriĝo de l’ koro!

Malestimu min, Dio kaj homo! Min ĵetu en la fundon de l’ infero!

Kia, kia afero!

Via A.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.