La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tokio, la 3an de Januaro 1914.
Kara A.!
Reveninte al Ŝiobara post disiĝo de vi, mi trovis, ke en la monto estas tre malvarme kaj tiea vivo ne estas bona por mia malsano. Krom tio mi sentis fortan malamon al mia malvigla vivo. La sekvantan frumatenon mi pakis mian malriĉan havaĵon kaj forvojaĝis al la insulo Ogasaŭara[15] ... antaŭ ol elĉerpiĝis la mono, kiun mi de vi ricevis.
Por vere ĝui kaj kompreni la solecon, mi min apartigis decide de ĉiuj miaj rilatoj. Por ke mi fariĝu sola, ĉesi la interkomunikiĝon kun vi estis la unua afero.
La insulo Ogasaŭara al mi plaĉis. Amaso da nuboj, kiuj matene kaj vespere sidas kiel kotona ĉapelo sur la monto kaj malavare sin malaperigas tage kaj nokte, postlasante helbluajn ĉielon kaj maron. Pluvego kaj fulmotondro, kiuj kelkajn fojojn al mi ŝajnis ŝanĝi la insulon en drakon. Ondetoj kiel floroj ludantaj en la golfeto la trankvilajn tagojn. Aero peza, pura kaj iom dolĉa. Kiel nigra makuleto mi vivadis sola inter tiuj aĵoj dum unu jaro.
Iom post iom mia skeptikemo kreskis; sed mi pensas, ke mi nun pli multe kaptis „min“ ol antaŭe. Mi ne permesas al mi la provizoran rimedon supreniri la turon, kiun aliaj homoj konstruis. Kun tia penso, kun ses traktatoj, pri kiuj mi memfidas, ke ili enhavas nemalgrandajn iniciataĵojn, kaj kun iom plibonigita farto mi forlasis tiun rememorplenan insulon.
Ke vi ne estis en Tokio, estis al mi, kvazaŭ mi ne trovis stamenojn en la floro. Mi min sentas treege soleca.
Kiel fartas fraŭlino J.?
Via B.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.