La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ŝiobara, la 18an de Oktobro 1912.
Kara A.!
Viaj leteroj depost la 20a de Septembro estis sufiĉaj inciti miajn nervojn, kiuj longe restadis trankvilaj kiel morta cindro. Mi eĉ sentis sencelan ĵaluzon al vi.
Ke vi vizitos Ŝiobara-n, neniom utilos por evoluigi la aferon. Se jam estas konite, ke ŝia familia nomo estas Kobajaŝi kaj ke ŝi loĝas en Koiŝikaŭa, mi kredas, ke mi vizitonte Tokion nepre povos ludi la rolon de la „kavaliro de l’ rozo“. Tial mi telegrafis al vi hodiaŭ matene. Tuj kiam la cirkonstanco permesos al mi, mi forveturos al Tokio. La vorto „cirkonstanco“ signifas ankaŭ akiron de l’ vojaĝelspezo. Al mi mono jam minusiĝis.
Ankaŭ mi intencas vin prezenti al sinjoro pastro; li estas almenaŭ unu el tiaj homoj, kiuj posedas sincerecon prediki kaj amike konduti al siaj posteuloj.
Estas erare, se vi min demandas pri la kredo. Vi staras nun sur la pinto de l’ vivdeziro, sed antaŭ mi estas nenio krom la demando de l’ morto. Mi ne toleras vin minaci kun miaj teruraj, paliĝintaj iluzioj – eĉ se mi havus forton renversi vian mondrigardon kaj vin fari pala pesimisto.
Elirante el samaj Alpoj, vi estas Rhejno, kiu dissemas sur siaj ambaŭ bordoj vinberojn kaj rozojn, dum mi estas Danubo nigra per taksusoj kaj cedroj. La homo havas solecon nur en sia fino. Tio estas kruco por la homo kaj samtempe fiero.
Antaŭ ĉio Dio estas ekzakta; sur lia vojo sin ne trovas eraro, ke li al ni ŝajnas tro senerara. Ke vi eksciis amon, estas decido de l’ sorto, kiel mi jam al vi diris; tute egale, ĉu vi ĝojas aŭ malĝojas pri tio. Se mi estus diablo, mi eble ridus ironie, ke mi refoje estas superruzita, kaj se mi estus anĝelo mi krius halelujon plej laŭte.
Via troe plenigita vivo ĝisnuna ne allasis mian amikecon; sed vi nun havas malplenon ne plenigatan. Via bonŝanco atestas, ke tiu ĉi malpleno estos tuj plenigata; sed, ke mi povos iel vin helpi eĉ nur momenton, estas granda plezuro por mi.
Kara A., al vi mi predikos pri moralo de l’ amo: Ne estu prudenta, ne ŝanceliĝu, sed nur flamu; flamu kaj amu! Jen la tuto!
Via B.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.