La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Kara A.!
Venis la tempo, kiam mi devas al vi konfesi tion, pri kio eĉ mi mem ne sciis. Mi deziras preferi morton ol diri tion, sed mia malforta korpo ankoraŭ ne mortas. Dum mi ne mortas, mi ne povas vivi min mensogante. Bonvolu kredi mian sincerecon en tiu ĉi skribaĵo. Mi vin petas, ke vi bonvolu kredi nepre tion, ke tion ĉi skribas tiu, kiu al vi fidas.
De infaneco mi ne povis liberiĝi de l’ inklino, min senti kompatinda, kaj kiam mi atingis aĝon 15- aŭ 16jaran, mi ekhavis malgajan koron timantan antaŭ la estonteco. Precipe antaŭ la viroj mi nur timadis sen kaŭzoj. Ankaŭ en Noboribecu, kiam mi eksciis, ke vi min vidis de l’ unua etaĝo, mi kompreneble ektimis, ke mi sentis malvarmon en la koro. Mi jam decidis en la koro, ke iam viro aperos kaj min ĵetos en la pli profundan malfeliĉon. Kelkajn fojojn mi kontraŭparolis sen iaj kaŭzoj eĉ mian avon nur pro tio, ke mi lin timis pro lia vireco. Kiam mi unue aŭdis pri Dio, mi en la koro pensis, ke Li estas viro, kaj nur timis.
Sed, vi eble ne scias, ke mi la trian tagon antaŭ forlaso de Noboribecu min kaŝis en loko rigardebla de neniu kaj longe vin rigardis, kiu ludis en la ĝardenoj kun geknaboj. Estis tiam, kiam mi min sentis plej hontema. Ĉiumomente, kiam vi vin turnis al mi, mia koro batis kvazaŭ tumultosonorilo; sed mi ne kuraĝis foriri de tie. Poste, kiam mi revenis al mia ĉambro kaj vidis mian avon, mi sentis ian neeldireblan riproĉon de l’ koro, sed mi neniel volis forgesi, kiun mi vidis. Mi volis tion rezervi en la profundaĵo de l’ koro kaj vivadi tiel, kiel mi estis tiam. Pri l’ ideo de edziniĝo mi sentis timon, eĉ nur pripensi pri tio. Mi decidis, ke mi dum mia vivo rakontos pri tio al neniu. Sed, kiam mia avo diris, ke ni forlasos la banurbon la sekvantan tagon, mi deziris restadi pli longe. Pretekstinte difektiĝon de la fervojo pro superakviĝo mi eĉ plorante insistis restadi plie.
Kiam mi intervidis kun vi en la preĝejo, por diri la veron, mi ne sciis, kion respondi. Eĉ se mi estus devinta morti pro tio, mi ne povis toleri, ke vi edziĝos kun alia ino; sed al mi estis nepenseble terure, edziĝi kun vi kaj apogi mian estontan sorton sur vin.
Unu semajno post la solena fianĉiniĝo estis por mi neforgesebla, ĉar mi tiam ekpensis, ke mi ne plu povas disiĝi de vi. Mia koro estis kvazaŭ la akvo apud la akvoturniĝo. Dum mi sentis terure, mi estis altirata al vi. Bonvolu min pardoni, se mi uzas esprimon ne konvenan por la virino, ĉar nun mi ne devas diri la malveron. Unue tiam naskiĝis en mia koro seksa deziro, kaj mi ekgustumis solecon, doloron kaj malĝojon, kiujn mi neniel povis forigi, se mi estas sola. Mia koro pli mallumiĝis kvazaŭ translokita de la supra breto sur la malsupran. Mi hontis kaj suferis turmentege antaŭ Dio, kaj iufoje eĉ preĝis kun larmoj, dezirante ree fariĝi antaŭa mi; sed kompreneble mi neniel tion povis kaj deposte mia koro komencis duoblan vivon. Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke mi ĉe disiĝo de vi fariĝis senespera kvazaŭ histeriulino kaj vi min terure riproĉis? Mi ekpensis kvazaŭ perfidita. La instinkto de l’ virino min igis forgesi kutimon de l’ mondo. Kaj krom tio, mi tiam sentis intuitive, ke mi devas disiĝi de vi por eterne. Nun mi trovas tion tre mirinda, sed eble mia koncentrita koro travidis la estontecon, kvankam tre malklare. Kiam mi disiĝis de vi en Ueno kaj forlasis la stacidomon, mia koro ploris dirante: „Jam finiĝis, jam finiĝis!“
Longan tempon mi ne liberiĝis de tiu sento. Deposte mi fariĝis virino, kiu pli timis la estontecon ol antaŭe, kaj ĉiam travivadis sendormajn noktojn kaj dumtagajn kapdolorojn. Dume mi ricevis sciigon, ke via patro mortis, kaj poste teruran sciigon pri la bankroto. Tiam, kiel mi deziris tuj veturi al vi kaj plori kun vi! Sed tiam mia kaduka korpo jam havis teruran malsanon kaj mia patrino insiste malpermesis al mi iri al vi. La pastro ankaŭ diris, ke mia alveno vin nur malhelpos. Suferante en la koro mi min fermadis silenta en la domo kaj pensis nur pri vi. Sed, mi devas diri al vi la veron, ke en la profundo de mia koro estis kaŝita io stranga, kio ne volis iri al Sendai. Mi ial sentis, ke, se mi senpripenseme iros al Sendai, io pli terura devas okazi. Mi ne povas trovi alian rimedon ol nur legi viajn respektindajn leterojn kaj min plibeligi kaj plialtigi. Ĉiam, kiam mi ricevis leteron de vi, por momento mia koro sin sentis klara, kvazaŭ subite tagiĝis, en kia ajn malĝoja stato ĝi estis, kaj mi intencis tuj respondi al vi.
Tiel, dum kiam la aŭtuno sekvis la someron kaj la vintro la aŭtunon, mi iom kaj iom eksciis disvolviĝon de l’ koro, pri kiu vi parolis. Senkonscie mi pli kaj pli perdis timon antaŭ la viro kaj pli kaj pli sentis forton de l’ virino. En la koro mi juĝis pri la ago de mia vera kaj mia adoptinta patrino, kaj mi sentis senfinan malamon al la adoptpatrino, pensante, ke mi devas senti ĉiam honton pro ekzistado de tia patrino, dum mi sentis kompaton al mia vera patrino pro tio, ke ŝi reteneme vivis ne vekiĝinte kaj timante la viron. Sed pri mi mem mi tute ne scias, kion fari. Nur tiam, kiam mia patrino sciiĝinta pri la nova stato de via familio subite ekprojektis min apartigi de vi, mi ne povis resti obeema kiel antaŭe. Mi eksciis, ke mi ne devas resti obeema.
Ĉi tiun jaron sinjoro B. subite revenis el la insulo Ogasaŭara. Skribinte nur la nomon de sinjoro B., mi sentas, kvazaŭ la koro al mi rompiĝas.
Ĉar sinjoro B. rakontis al ni rakontojn du – tri fojojn en la dimanĉa lernejo, mi jam lin konis laŭvizaĝe. Tiam el la viroj mi neniun pli timis kaj malamis ol lin. Kiam mi aŭdis, ke vi estas intima amiko de sinjoro B., mi ektimis eĉ vin. Sed mi trovis en vi ion ĝentilan, dum mi tiam trovis en sinjoro B. nur ion timigan. Antaŭ ol mi fianĉiniĝis kun vi, mi ricevis du anonimajn leterojn. Ial mi tuj eksciis, ke ilin sendis sinjoro B. En ili li skribis al mi pri viaj karaktero kaj inklino sen ia ajn trograndigo. Leginte ilin mi decidis, montri ĉiujn viajn leterojn al la pastro. Se mi ne estus ricevinta leterojn de sinjoro B., mi ĉiufoje, kiam vi al mi skribis, estus nur pensinta, ke la viro estas timinda. Ĉar mi sentis, ke mi devas lin obei en ĉio ajn, mi en la koro sekrete maltrankviliĝis, kiam mi sciiĝis pri lia transloĝiĝo ĉe min. Jes, tiam mi ankoraŭ ne liberiĝis tute de la antaŭa antaŭjuĝo.
Kiam sinjoro B. transloĝiĝis ĉe min, li estis tute malhumila, kaj ne trankviliĝis, ĝis li faris ĉion laŭ sia volo. Dank’ al tio mi iom povis ĉesi lin timi. Tuj kiam li transloĝiĝis ĉe min, mi pensis, ke estus bone, se li edziĝus kun via fratino fraŭlino N. Sed mi mem ĉiam lin evitadis, kaj en la fundo de l’ koro eĉ sentis antipation al li.
Iam – en pluva tago – sinjoro B. rakontis al mi pri diversaj aĵoj tute amike. Tiam mi lin ekamis, dum sinjoro B. kompreneble tion ne eksciis – bonvolu min pardoni, mi petas. Bonvolu min pardoni, ke mi konfesas al vi tiel malkaŝe. Tio, kion mi devas diri, estas tute sama, kia ajn estus la dirmaniero. – Tiam, kvazaŭ mi estis sorĉita de la diablo, mi diris al sinjoro B. ĉion, kion mi rezervis en la koro. Sed mi ne deklaris al li mian amon. Li ankoraŭ neniom aŭdis de mi pri tio, ke mi lin ekamis de tiam. Mi mem eksciis tion rememorinte. Tiam – mi ĵuras al Dio – mi decidis kaj pensis, ke mi estos via edzino.
Ju pli mi komprenis la parolojn de sinjoro B., des pli klare mi sentis mian vekiĝon. De kiam mi konis sinjoron B., mi trovis mian seksan deziron vekiĝantan en la koro ial natura, kaj mi ne sentis jam penton. Ankaŭ mia religia kredo tute ŝanĝiĝis, kvazaŭ renversite. Al mi ekprosperis vidi klare, kio en la mondo estas vera kaj kio malvera; sed tion mi nun diras nur rememorante tiamaĵojn. Tiam, kiel via edzino ĝisfine, mi klopodis forĵeti la strangan forton de sinjoro B. eĉ riskante la vivon. Deposte al mi komenciĝis doloraj tagoj. Ĉiun fojon, kiam mi ricevis leteron de vi, mi sentis alvenon de fortaj helpantoj, sed iel mia koro alkutimiĝis al la sento de doloriga kateno; tamen, ĉu mi ĉesis eĉ momente vin estimi? Mi nun pensas, ke estus pli bone, se mi estus farinta tion! De tiam ankaŭ sinjoro B. estiĝis meditema. Ni aparte suferis apartajn suferojn. Kiam mi iel povis malproksimiĝi de li, tiam lia farto ĉiam malboniĝis; kaj kiam la meditemo de sinjoro B. iom malpli profundiĝis, tiam mia koro suferis pro netolerebla soleco kaj mi ekhavis aŭ hemopteon, aŭ febron. Sed pri tio mi tiam ne konsciis klare. Ĉu vi kredas al mi? Mi bataladis, kiom mia korpo permesis, kiom mia koro permesis. Mi insiste pensis, ke mi pri tio ne rakontos al sinjoro B., eĉ se mi mortus; ke mi apartenas al vi. Pro doloro mi kelkfoje proponis al sinjoro B., ke li edziĝu kun via fratino fraŭlino N. Tio estis mia egoismo, mi ne pensis pri la estonteco de fraŭlino N. Mi nur klopodis, kiamaniere ajn min liberigi de sinjoro B. Kaj sinjoro B. decidis edziĝi kun via fratino; sed, kiam mi terure febriĝis post tio, li tuj tion nuligis. Aliflanke vi de mi postulis en ĉiu letero, malkovri al vi mian koron. Kiel vi vidas, mi neniel povis respondi. Kiam mi prezentis al mi dolorojn, kiujn vi devas senti, dum vi flegante vian maljunan patrinon kuraĝe laboradas por vivo de mateno ĝis vespero kaj min rigardas kiel solan lumon, kiom da fojoj mi ja deziris eĉ preferi morton. Efektive morto estis pli facila por mi; sed mi jam estis la homo, kiu, kiel mi antaŭe skribis, ne povas trakti la aferon malserioze. Mi jam havis forton, ke mi pensis, vivi en kia ajn suferado, dum mi vivos. Ju pli forte ni, mi kaj sinjoro B. suferis, des pli profunde ni amis unu la alian; ne, ne ni, sed mi. Do kontraŭ lia volo mi refoje al sinjoro B. proponis, ke li edziĝu kun via fratino fraŭlino N. Li skribis al vi tiun ĉi fojon kun pli granda decido ol antaŭe.
Mi unuan fojon spiradis kiel la homo elsavita el vakuo, sed samtempe mi vidis alian profundan veron. Kun kia koro mi povos edziĝiniĝi kun vi? Kaj kun kia koro sinjoro B. edziĝos kun fraŭlino N.? Kiam mi tion eksciis, mi trovis en mia koro malnoblan, malbelan penson malsuperantan eĉ mian adoptpatrinon. Depost tio mi ne konas dormon, nek malsanon. Mi nur pensadis pri tio ne ĉesante eĉ momenton, kaj fine mi ankoraŭfoje petis sinjoron B. telegrafe nei edziĝon kun fraŭlino N. Kaj mi decidis, konfesi al vi ĉion persone.
Ĉar mia koro estis konfuza pro malkvieteco, mia skribaĵo povas havi malĝustajn kontekstojn kaj esprimojn; sed mi kredas, ke vi ekkomprenos gravajn punktojn per tio.
Mi konfesas, ke mia koro amas sinjoron B.
Mi vin ne malestimas. Kiel antaŭe, tiel nun vi estas por mi viro pura kaj forta. Mi vin estimos por eterne, kaj vin petas, ke vi permesu al mi tion fari. Sed mia sincera karaktero min igas vin estimi kaj ami sinjoron B.
Mi estas via fianĉino. La promeso de gefianĉiĝo estas reciproka; tial, se vi postulas plenumi la promeson, mi devas fari tion. Mi ne povas krom edziniĝi kun vi kun malplena koro.
Mi amas sinjoron B., sed pri tio mi al li ne diris eĉ unu vorton; kompreneble mi estas libera de la ago, kiu estas permesata nur inter la geamantoj.
Mi vin petas, ke vi rakontu al via fratino detale pri la afero, por ke ŝi ne malkomprenu ĉion. Se vi permesos, mi senpere ŝin pardonpetos pri tio.
Via J.
Legante tion, miaj okuloj kelkfoje ĉirkaŭkuris sur la papero ne funkciante. Mi revenis kaj revenis al la komenco, kaj kiam mi finis legi, estis jam krepusko.
Kiam mi ricevis telegramon de mia J., kiam mi ŝin akceptis en mia domo, mi preĝis Dion, ke mi trovu ian rimedon eĉ la plej malfacilan, dum mi sentis aliflanke alvenon de la fino; sed ĉio ĉi tio estis vana. La sorto min batis blinde rekte al la fronto. Viaj lastaj leteroj pike min rememorigas pri ĉio.
Al vi, kiu legos ĉi tiun leteron, nun solviĝos ĉiuj enigmoj; same al mi jam nun solviĝis ĉiuj. Viaj ĝisnunaj leteroj havis ĉiuj gravegan signifon. Mi koleris, kiam mi devis ridi, kaj ridis, kiam mi devis koleri. Mian malfortecon mi nur priploras, kompatas.
Mi povas bone kompreni la koron de mia J. Ŝi estas prava. Kaj mi miras, ke ŝi ne perdinte la vojon marŝis pli antaŭen ol vi. Se ŝia vekiĝo estus pli malforta! Se ŝia agado havus iun ajn riproĉindaĵon! Se mi estus naskita pli malnobla! Tiam, tie ankoraŭ restus la rimedo, ŝin konduki refoje al mia brusto.
Mia fratino ĝentile eniris en la ĉambron kaj foriris almetinte karbon en la fornon. Tiam mi kuraĝis levi la kapon kaj diris al ŝi kun decido, je l’ laŭdo: „Mi vin bone komprenis. Miaflanke mi havas nenion por diri.“ Ŝi ankaŭ levis la kapon kaj min aŭskultis, sed jen varmegaj larmoj ekfluis sur ŝiaj vangoj. Kontraŭe en mia koro regis forta trankvileco, en kiu mia lasta ĵaluzo kaj memrespekto sin kaŝis. Pri tio mi nun hontas.
Krom tio, ke mia patrino de tempo al tempo tusis, la du virinoj estis tute trankvilaj eksentinte timon pro graveco de l’ afero, kvankam ili ne sciis pri ĝia enhavo. Ni ambaŭ nur sidadis unu kontraŭ la alia. Krom tio, ke mia J. de tempo al tempo ŝtelploris tremigante la ŝultrojn de rememoro, la tuta ĉambro estis morte kvieta, kaj dume la nokto pasis kaj tagiĝis. En silento ni vidis lumon de l’ mateno, kiu iom post iom solece kaj malakre pliblankiĝis.
Ĉi tiun nokton mia J. forveturos por reveni al vi. Mi atendas vian deklaracion.
Mi aldone skribas, ke mia J. intervidis kun mia fratino. Estos nenecese, detale raporti al vi pri la malĝoja intervido de la du virinoj. Mia fratino diris, ke antaŭ ĉio ŝi pardonas mian J.
Via A.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.