La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Sendai, la 12an de Januaro 1914.

Kara B.!

Ke vi vizitis nian urbon Sendai, estis bone ankaŭ por mia familio. En vi, kiu ŝajnas obstina kaj nealproksimiĝebla, mia patrino tuj trovis ion akordiĝantan kun mi; mia fratino vin nur adoras elkore.

Kaj mi vin dankas pro tio, ke vi akceptis mian peton, loĝi ĉe la familio de Kobajaŝi. Kiam mi proponis tion, mi sentis grandan doloron pensante, ke vi devas vivi kun la abomena patrino de mia J. Sed mi pensas, ke mia J. vin rekompencos por tio. Tion, kion vi observis pri ŝi, mi ankaŭ estis dironta. Ŝi ja havas karakteron plene ekkreskontan. Sed pensinte, ke estas delikata demando, kiel tiu karaktero ekkreskos, mi ne povis ŝin lasi sola en tia familio. Mi tutkore esperas, ke ŝi sub via zorgado disvolviĝu laŭ la volo de l’ naturo. Samtempe kun la via mi ricevis leteron ankaŭ de mia J. Ŝi tre ĝojas pri via kunloĝado, sed ŝi ŝajnas senti ian timon pro tio. Antaŭ vi, kiu ne povus timi instinkte malkovri malfortajn flankojn de sia karaktero? Mia J. skribis ankaŭ pri mia fratino N., pri kiu vi al ŝi parolis, kaj aldonis, ke ŝi, de vi aŭdinte pri mia fratino N., sentas specialan amon al ŝi. Ŝi ankaŭ skribis, ĉu ne estus bone, se ni penadus edzigi vin kun mia fratino N. Mi nun komprenis, kial mia J. vin demandis detale pri N.

Mi bezonas vian pluan klarigon pri mia karaktero, kiun vi nomis nepacienciga. Ĉu ne ekzistas diferenco inter ni en tio, ke vi ĉiam vivas celante la estontecon, dum mi penas vivi plej bone en la estanteco? Mi pensas, ke plifortigi la fundamenton de l’ muelejo kaj certigi la vivon de miaj patrino kaj fratino plej facile promesas al mi viglan laboradon en la estonteco. Mi certe estas malsaĝulo, kiu estante en la stato, en kiu mi povas uzi helpon de l’ aliaj, tion ne faras. Sed mia tro obstina sincereco ne permesas al mi tion fari; nome, tio estas disvolvaĵo de mia karaktero ne fleksebla.

Anoncite de vi pri la kaŭzoj, kial vi forlasas la eklezion, mi sentas diferencon inter niaj karakteroj kaj ridetas. Eble mi ankoraŭ ne havas rajton diri grandaĵojn, ĉar ne pasis longa tempo de tiam, kiam mi apartenas al la eklezio; tamen mi kredas, ke, se vi liberiĝas de l’ eklezio, vi devas ankaŭ ĉesi esti unu familiano, unu naciano de l’ samaj kaŭzoj. Se mi havus forton, mi ne liberiĝus de la eklezio, sed penus tiom por ĝin rekonstrui, kiom mi povus; kaj se mi ne havus forton, mi amasigus forton iom post iom de ĝi ĉirkaŭite. Mi min ne retiros de la donita pozicio, ĝis kiam mi facile subigos la ĉirkaŭon. Estos eble bone por vi, liberiĝi de la katenoj de la eklezio. Sed por mi eksiĝo el la eklezio sen batalo nur signifas la malantaŭeniron de mi mem. Antaŭ ĉio mi pensas, ke vin perdante la eklezio sentis grandan baton. Mi pri tio bedaŭras la eklezion.

La afero de l’ muelejo iel eksukcesis. Post nelonge mi ĝin povos memstarigi. Nokte mi legadas librojn kaj precipe pri mendelismo; sed tiaj eksperimentaj libroj min ne kontentigas, ĝis mi atingos la staton, en kiu mi povas fari eksperimenton. Mi aŭdis, ke en la venonta Aprilo jara kunveno de l’ zoologia instituto okazos post tiel longa interrompo. Mi esperas, ke tiam mi ankaŭ povos ĝin partopreni.

Mi vin petegas zorgi pri mia J. Estas netolereble, aŭdi ke ŝia malsano estas pli grava ol mi atendis. Mi okaze imagas ŝian morton, kaj tiam en tiu momento mia kuraĝo tute kuntiriĝas. Se mia J. mortus, por kio estis mia naskiĝo kaj mia ĝisnuna vivo? Mi ĉiel penos por ŝi, por ke ŝi resaniĝu. Kaj, se estus necese por tio ... ho, sed, kion fari?

Eble mia J. havas sekretojn, kiujn ŝi ankoraŭ al mi ne malkovris. Ofte al mi ŝajnas, ke ŝi sin kaŝas okaze en la sekretojn eĉ tiam, kiam ni solaj persone interkompreniĝas unu la alian, ne parolante pri tiam, kiam ni interkorespondadis. Malkaŝdire, tio min ne kontentigas. La konscio, ke mi ĉirkaŭiradas nur ĉirkaŭ la periferio de ŝia koro, estas netolerebla. Aŭ, ĉu ĝi estas ordinara afero por amanto? Antaŭ ĉio, mi devas eniri pli kaj pli en la fundon de ŝia koro. Mi eĉ pentas kelkafoje, kial mi ne kuraĝis tuŝi ŝian karnon? Ĉar mi eĉ dubas, ĉu niaj koroj interkomunikiĝas malhelpate de la apartigo de l’ karno.

Estas nun plej malvarme; mi deziras, ke vi ankaŭ zorgu plene pri via sano. Ĉu vi ne laciĝas pro troa laboro? Ĉu la diferenco inter maksimuma kaj minimuma temperaturo de via korpo estas pli malgranda ol tiu de mia J.? Se ne, mi opinias, ke estus pli bone, decidi ĉesigi la laboradon iom da tempo.

Hodiaŭ neĝas de mateno. Vespere ĉe reveno el la fabrikejo mi alparolis al iu maljuna laboristo. Li rakontis, ke antaŭ jaroj oni povis vivi facile, se nur la rizo kostis malmulte; sed nuntempe, ĉu ĝi estas kara aŭ malkara, riĉuloj vivas facile kaj malriĉuloj malfacile; kion tio signifas? Kaj tiel dirinte li enpensiĝis. Oni diras, ke li havas malsaneman edzinon, diboĉeman filon, fidelan bofilinon kaj multajn genepojn. La statoj de l’ laboristaj familioj estas ĉie similaj, sed mirinde mi estas devigata pensi pri la sorto de nur tiu ĉi unu el ili.

Via A.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.