La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Sendai, la 5an de Januaro 1914.
Kara B.!
Dum mi faris neniun meritplenan laboron, vi revenis al la ĉefurbo kiel la generalo triumfanta. Sed min agrabligas nekompareble, ke via ora koro ree al mi revenis, pli ol granda merito de ses traktatoj.
Antaŭ ĉio mi vin gratulas kore pri via resaniĝo.
Mi nenion elfaris; sed mia ĉirkaŭaĵo ne malmulte ŝanĝis mian internon kaj eksteran konturon.
Ĉar vi subite malaperis, mi travivis neatenditajn malfacilaĵojn por progresigi mian amaferon, kaj mi sola kiel malspertulo devis fari vojon tra ili. Mi eĉ konfuziĝis fari duan paŝon. Eble vi ne povos imagi, al kiaj mizeraj ŝanceliĝo kaj suferado mi humiliĝis; mi, kiun oni ĉiam konsideradis vigla kaj insistema. Tagoj pasis kaj pasis kvazaŭ kurante, sed ili nenion postlasis en mia koro krom bruliĝantan amflamon kaj pli kaj pli mallumiĝantan esperon. Preskaŭ ĉiun vesperon mi staris antaŭ la enirejo de l’ domo de fraŭlino J. Sed, kiam mi vidis iun figuron similan al ŝi, mi tuj forkuris kiel ŝtelisto. Por mi estis nur unu sola konsolo, ke mi vizitis la preĝejon ĉiudimanĉe kaj ŝin vidis ne rimarkate de aliaj. Lastan Aprilon fraŭlino J. forlasis la lernejon kun bonega rezultato kaj de tiam ŝi ofte ne ĉeestis la preĝejon. Mi plie flamiĝis kaj suferis, kaj instigite de la nesubpremebla pasio, mi fine kuraĝis al ŝi skribi unuan leteron je la 12a de Majo, tago por mi neforgesebla.
La sekvantan dimanĉon mi vizitis la preĝejon kun la humoro de l’ kondamnoto je morto. Mi nur atentis, ĉu fraŭlino J. venas, dum kiam ĉiuj okuloj de la ĉeestantoj al mi ŝajnis penetri en la fundon de mia koro. Sed fraŭlino J. fine ne venis.
Tiujn tagojn mi estis tiel kaduka, ke mi sentis, ke mi tagon post tago malgrasiĝas; kontraŭe, miaj nervoj estis ekstreme streĉitaj, kaj mi min sentis pli streĉita hieraŭ ol antaŭhieraŭ, hodiaŭ ol hieraŭ. Mi suferis tiel, ke mi pensis, ke nenio restas por mi krom morti, se mi estos pli streĉata ol hieraŭ; sed la sekvantan tagon mi min trovis ankoraŭ vivanta, sed pli suferanta, kaj mi miregis pri tio. Okazis kelkfoje, ke mi min mem kompatis pri la infaneca pasio, kiu min tiel forte interesigis je unu virino kaj frotante al mi la brakojn, mi sentis larmojn en la okuloj. Mia deziro, kiu antaŭ la revido konsistis nur el tio, ke mi ŝin vidu nur ankoraŭ unu fojon, terure pligrandiĝis. Se ŝi jam estus promesinta kun la alia... En la momento, kiam mi tiel pensis, mi senkonsidere eksaltis eĉ antaŭ aliaj homoj aŭ en la nokto.
Laŭ mia karaktero mi ne povis krom ĝisiri ĝis la fino, eĉ se mi sukcesus aŭ ne, ĉar mi unu fojon jam ekinteresiĝis. Kaj mi riskis skribadi al ŝi tuj. Tiujn tagojn fraŭlino J. vizitis la preĝejon malofte, sed ne rigardante la sidejon por viroj eĉ momenton; ŝi ĉiam nur venis kaj nur revenis. Ŝi ankaŭ ne respondis al mi eĉ unu linion. Tial, fakte mi estus devinta senesperiĝi; sed mi ne perdis la esperon, ĉar en ŝia sintenado observata de malproksime miaj pliakrigitaj nervoj sentis iun certan reakcion. La vizaĝo de fraŭlino J. videble ekpaliĝis kaj perdis esprimojn kvazaŭ masko, tiel ke mi timis, ke ŝi koleras, kiam ŝi levis la kapon, kaj ke ŝi ploras, kiam ŝi ĝin mallevis. Mi eĉ penis legi signifon en ĉiu faldo de ŝia vesto kaj en ĉiu malligita haro. Ke ŝi ne estas indiferenta, estas certe; ke ŝi iom pripensas pri mi, estas ankaŭ certe. Do, kial ŝi tiel ŝanceliĝas? Ĉu ŝi ne estas en la stato, en kiu ŝi povas rekompenci mian amon? Tiel pensinte, mi sentis kapturniĝon kaj plenan mallumon antaŭ la okuloj.
Tiel turmentite de ĉiaj maltrankviloj kaj afekcioj, mi apenaŭ sukcesis fari studjarfinan ekzamenon, kaj decidinte laŭ la letero sendita jam antaŭe el Sendai mi estis revenonta tien, kiam la pastro min venigis iutage. La pastro rakontis, ke fraŭlino J. lin vizitis antaŭ kelkaj tagoj kaj pro doloro, malkaŝante antaŭ li ĉiujn miajn leterojn, ŝi petis lian juĝon. Kompreneble mi ruĝiĝis. La pastro min admonis fervore, ke mi elektis malĝustan rimedon, kaj diris al mi kompateme kaj solene, kiel la koro de l’ virgulino konfuziĝas per tia neatendita ektuŝo. Mi tiam sentis plian amon al ŝi. Li diris al mi interalie, ke mi komisiu al li solvon de tiu ĉi problemo, ke li ŝin demandos detale kaj ke mi atendu lian leteron reveninte al miaj gepatroj, ĉar li kompatas min koncerne la aferon kaj ne agos malbone al mi.
Mi lin ne obeis, sed lin petegis, ke li permesu al mi intervidon kun ŝi antaŭ li, se ne estas permesate, ke ni solaj intervidos. Ŝajnis al mi, ke la pastro iom ŝanceliĝis; sed fine li diris al mi, ke mi venu la sekvantan tagon.
La nomita tago estis la 28a de Junio. Fraŭlino J. jam tie estis, kiam mi venis, kaj tie mi trovis ankaŭ sinjoron prof. D. ne atenditan. La pastro intencis nin intervidigi ankaŭ antaŭ li; sed laŭ ties opinio estis decidite, ke ni solaj intervidu en la aparta ĉambro.
Estis bela junitago, sed la ĉambro kun senornamaj, blankaj muroj en la preĝejo donis al mi iun strangan, dezertan impreson. Mi iris apud la fenestron kaj, apogante la manojn sur la fenestran kadron, mi staris rigida kaj ŝin atendis. Kvazaŭ ridanta moviĝeto de l’ poplaj folioj ekster la fenestro ĵaluzigante altiris mian rigardon kiel la danco de al mi fremda junulo plena je feliĉo. Tiam fraŭlino J. eniris sola en la ĉambron. Ŝia tuta korpo estis tiel rigida pro streĉo, ke ŝi eĉ ne povis tremi. Nur ŝiaj lipoj tremetadis je malgranda ritmo kiel ĉe agonianto. Ŝia dolorplena mieno estis tiel kompatinda, ke mi ne povis ŝin rigardi rekte. Mi nur denove povis senti forte, ke mi nun staras en pli grava krizo ol mi atendis. La streĉo trapenetranta mian tutan korpon min treege malvarmigis, kaj ĉirkaŭite de tiu malvarmo mia pasio flamis tiel turmentite kiel fajro kovrita per io.
Mi ne sciis, kion diri. Se ĉiu de ni jam konis tion, kion la alia volis diri.
„Ĉu mi povas konfidi al vi?“
Mekanike mi diris tiujn vortojn min riproĉante, kiajn mallertajn mi diras. Fraŭlino J., kiu mallevante la kapon staradis kiel statuo, nur respondis kun senesprima, mallaŭta voĉo: „Jes!“ kaj post kiam ŝi min fikse rigardis kun levitaj okuloj riproĉantaj, ŝi ankoraŭfoje turnis la kapon malsupren.
Por mi la vortoj de ni ambaŭ estis tre malkontentigaj. Mi pensis, ke mi ne atendis fari kaj diri tiel prozan aĵon. Sed samtempe tiu ĉi intervido, ŝajnis al mi, estas de la komenco ĝis la fino neplipurigeble sankta kaj bela ceremonio.
Mi simple rakontis al la pastro kaj sinjoro prof. D. pri ĉio, kaj tuj forlasis la preĝejon. Ĉio estis sonĝo. Mi estis kvazaŭ infano naskiĝinta 23jara en la mondon.
La afero min atendinta en Sendai estis tute alia. Pro tio, ke la malsano de mia patro pligraviĝas kontraŭ ĉies atendo kaj aliflanke por ordigi la familian financon, oni estis aranĝanta parencan interkonsiladon. Reveninte al la hejmo mi rakontis al neniu pri fraŭlino J., ĉar la pastro kaj sinjoro prof. D. min tiel konsilis. Kaj dum kiam mi flegadis la patron, aliflanke mi ĉeestis la malagrablegan parencan interkonsiladon. Inter la parencaro sin trovis ankaŭ tiaj, kiuj, klarigante al mi la aferon, antaŭdiris: „Vi, estante scienculo, vi eble ne povos bone kompreni tian aferon?“ Min tute tedis tiu ĉi interkonsilado. Estas tute nenecese, malfaciligi la aferon kiel ili. Estus pli bone, forvendi ĉiujn malfacile konserveblajn posedaĵojn kaj aĉeti iajn obligaciojn. De l’ komenco mi tiel opiniis, sed ili estis tiaj homoj, kiaj sin sentas kontentaj nur kontraŭstarante la alian.
Iun tagon mi iris promeni al la Kadan[16]. La rivero Hirose[17] dividiĝas en kelkajn riveretojn kaj ili trankvile movas kelkajn akvomuelilojn. Kiel la nomo montras, la loko estas riĉa je floroj eble de l’ malnova tempo kaj mi vidis tie kaj ĉi tie diverskolorajn, por varmega suno konvenajn florojn, florantajn inter la freŝaj verdaĵoj, kiuj ĵus etendis foliojn. Kiam mi vagadis tra la stratoj malproksimaj de l’ urba centro en freŝa somero, penssonĝante nur pri fraŭlino J., subite mi estis vokata de iu ĝinrikiisto[18] veturiganta gaston. Li min demandis pri mia domo, dirante, ĉu mi ĝin ne scias? Do, miaflanke ekzameninte la ĝinrikion mi trovis en ĝi virinon ĉirkaŭ kvardekjaran. Ŝia unua impreso min tuj malagrabligis. Ŝi apartenis al tia tipo de Tokianino, kiu parolas kun lerta, kvazaŭ katoflata voĉo, sed de l’ komenco malestimas la kunparolanton. Kiam mi respondis, ke mi estas la demandito, la virino videble miris, sed ŝajnigante trankvilecon ŝi rapide eliris el la ĝinrikio kaj diris, ke ŝi estas la patrino de fraŭlino J. Ŝi ankaŭ babilis pri sia filino kaj pri multaj aliaj aferoj, jen mallevante, jen ree levante la kapon en la maniero, al kiu la virino kutimiĝas. Tio min ekmirigis. Kaj mi nur povis senti malagrablan senton, ke abomena formalismo rilate al la amo jam komenciĝis. Ĉar la virino diris, ke ŝi havas ion por paroli kun mi, mi antaŭ ĉio ŝin alkondukis al mia domo. Sed ŝia afero estis tia, kian oni estus povinta fari sufiĉe per letero. Ŝi ekzamenadis atente min kaj la staton de mia familio kaj post nelonge ŝi diris kun rido esprimanta kontenton, ke mi ŝin pardonu pri tio, ke ŝi sola venis, ĉar ŝia edzo ne povis veni kun ŝi pro iu afero; kaj simple salutante mian patrinon ŝi rapide foriris. Mi sentis netolereblan malagrablecon. Al mi ekŝajnis eĉ neracie, ŝin nomi mia bopatrino pro la geedziĝo kun fraŭlino J.
Du tagojn post tio la pastro min vizitis en Sendai. Nek mia patro, nek mia patrino kontraŭstaris mian edziĝon; sed mia patro proponis, ke mi prokrastu la edziĝan ceremonion ĝis Decembro. Kiel kaŭzon li nomis sian malsanon; sed nun rememorante, ke tiam al li mankis elspezo por mia edziĝo, mi kompategas mian patron suferintan pro tio en la malsanlito. Sed, ĉar la pastro insistadis, ke estus pli bone, ne edziĝi sen solena ceremonio, mi iris al Tokio, petinte prokrasti parencan interkonsiladon por unu semajno. Estis la 14a de Julio.
Poste al mi daŭris ĝojplenaj tagoj. Al mi estis donitaj ĉiaj okazoj; sekve mi ŝin karesis ĉiel, sed mi evitis komenci tiun rilaton, en kiun oni estas ordinare enkondukata per la edziĝa ceremonio. Kiam ni disiĝis ĉirkaŭ post unu semajno, ŝi malĝojiĝis kompatinde, kvazaŭ ŝi antaŭsentis ion malbonan. Min ankaŭ ĉirkaŭis stranga maltrankvileco; kaj tiu ĉi maltrankvileco min malagrabligis, ĉar ŝi rigardis nian estontecon kun ia ajn suspekto, mi laŭkutime ekkoleris kaj ŝin riproĉinte mi forvojaĝis de la stacio Ueno[19].
En la vagonaro mi tre pentis, ke mi ŝin tiel severe riproĉis. Mi pensis, pro kia neceso mi tion faris; sed ĝi havis neniun kaŭzon. Kiom da fojoj mi deziris, tuj reveni al Tokio ankoraŭfoje kaj karese ĉirkaŭpreni ŝian gracian kolon je mia brusto!
Poste, mi devis ree partopreni la bagatelan parencan interkonsiladon. La malsano de mia patro pligraviĝis iom post iom kaj la 31an de Aŭgusto li fine revenis al la koro de Dio de ni disiĝinte.
Kara B.! Mi nur povas beni la memoron al mia patro. Li postlasis al mi diversajn aĵojn. Kvankam li estis naskita kiel la filo de komercisto, lia karaktero havis tre noblan flankon. Mi povas diri, ke li estas unu el la disciploj de sinjoro Hukuzaŭa[20], kiuj komprenis ties superecon. Laŭ la karaktero de mia patro ŝajnas al mi, ke sinjoro Hukuzaŭa apartenis al tiaj homoj, kiuj staras malproksime de la utilismo. Al mi ŝajnas, ke sentinte severan malkonsenton kontraŭ la kavalirismo nomata Buŝidoo[21], seka kaj nenatura moralo, por kiu provincaj kavariloj translokiĝintaj en la centron de la regno ĉe Meiĝi-Monarĥirestarigo[22] propagandis, li fariĝis amiko de nekavalira klaso, sekve amiko de ilia vivo kaj profesio. En la fundo, ĉu li ne estis genia idealisto? Ankaŭ pri mia patro, kiu estis komercisto dum sia tuta vivo, mi bone komprenis, ke laŭ lia agado komerco estis nur lia plej supraĵa vivo. Mi ofte vidis ĉe li Laŭce[23], Spinoza kaj „Kapitalo“ de Karl Marx. Li estis ankaŭ tre stoika; mi ofte pensis, ke li tiel sintenadis, por subpremi troan pasion kaj sentemon. Mi scias, ke li estis amata de kelkaj virinoj ĝis maljuna aĝo; sed li ĉiam preterpasis ilin kun soleca trankvileco eĉ ne flankenrigardante. Se mi nun lin rememoras, lia vivo ŝajnas al mi kvazaŭ aŭtuna vento trablovanta tra la ebena kampo trankvile kaj solece. Kia nobla, pura memoro!
Du tagojn antaŭ la morto mia patro malkovris ĉiujn siajn malsukcesojn en la financa flanko. Estas prave, ke la parenca interkonsilado konfuziĝis kaj en nenio interkonsentis. Per malmultaj vortoj, mia patro penis sola replibonigi la staton ĝis sia morto kaj pro tio neniu komprenis la veran staton. Lia financa vundo estis tiel granda, kiel neniu ĝin atendis. Estas eble nenecese skribi al vi pri tio, ke de du jaroj li suferis eĉ pro mia monata studelspezo. Tamen, malgraŭ tio li neniam montris maltrankvilecon en sia ĝisnuna vivo. Mi neantaŭzorgeme elspezadis pli multe ol la alia tian karan monon kun trankvila koro. Oni diras, ke mia patro diradis, ke nenio estas pli malbona ol malhelpi la disvolviĝon de junulo.
De la tago, en kiu mia patro mortis, mia mondo tute renversiĝis. Unu post la alia okazadis mizeraĵoj antaŭ miaj okuloj, ke mi deziris, ke mia patrino estu jam mortinta pli frue. Fine la loĝejo, fama pro fortika konstruado en tuta Sendai, devis esti aŭkciata. La pentraĵoj de mia patro tre ŝatitaj kiel „Kannono“ de Bakei[24], „Kverkarbaro“ de Rousseau kaj unu biblioteko da libroj, ĉiuj disiĝis al ĉiuj flankoj. Kiam mi vidis, kiel du profesoroj de Toohoku-Instituto[25] venis kaj en la malluma koridoro antaŭ la biblioteko disputadis kun organizantoj pri la kosto de „Kapitalo“ de Marx, ne tolerante mi subite ĝin forprenis de ili. Kiam mi rememoras la kruelan scenon okazintan en somermeza tago, al mi staras eĉ hodiaŭ larmoj pro malĝojo en la okuloj.
Poste estis decidate, ke ni, mi, miaj patrino kaj fratino, luu iun malgrandan duetaĝan domon konstruitan en la korto de iu parenco kaj transloĝiĝu en ĝin. Oktobro jam venis, sed mi ankoraŭ ne povis iri al Tokio por studi. Mia zorgema patro ja postlasis muelejon al mia patrino en la nomo de iu maljuna servanto, kiu lin longajn jarojn servadis; sed por gajni monon por vivado per la muelejo oni bezonis, ke mi nepre restu hejme. Kompreneble mi ĉion skribadis al mia J. malkaŝe kaj ŝi tuj respondis el la fundo de ŝia koro. Mia amo al ŝi pligrandiĝis iom post iom, ke mi min sentis dolorplena, kaj ŝi ankaŭ skribis, ke nia plua malkunesto ŝin povos malsanigi. Kiam mi eksciis, ke mia patro, kiu ne povis akiri monon por mia edziĝo, proponis prokraston de l’ edziĝa ceremonio ĝis Decembro je l’ preteksto de sia malsano, mi lin tutkore kompatis pri lia sufero kiel la patron, kaj ĉiam al mi staras larmoj en okuloj, kiam mi rememoras tion. Sed por mi la ceremonio havis neniun signifon, mi nur deziris kunvivadon. Okazis ofte, ke mi estis freneziĝonta sen mia J. Do, mi skribis al ŝi, ke ŝi venu antaŭ ĉio al Sendai. Tamen ne ŝi, sed la pastro al mi respondis. Estis eble en la mezo de Oktobro kaj jam estis iom malvarme. Laŭ tiu respondo mi eksciis, ke mia J. fine akiris pleŭriton kaj pneŭmonion samtempe kaj enlitiĝis de du semajnoj. La pastro unue skribis, ke li skribas anstataŭ ŝia patrino, ĉar por ŝi malklera tio estis iom malfacila. Mia J. nenion skribis al mi pri sia malsano eble timante, ke mi maltrankviliĝos. Mi min sentis, kvazaŭ mi estas la arbo, de kiu eĉ la lasta folio estas deprenita. Kio ajn estas skribita post tio, mi eble ĝin ne estus kompreninta, eĉ se mi estus leginta; do, ĝin ne leginte mi kiel eble plej rapide forveturis al Tokio. Mia J. tiel malgrasiĝis, ke ŝi ŝajnis al mi kvazaŭ alia homo. Niaj koroj alproksimiĝis unu al la alia, kvazaŭ ekzistus neniu en la mondo krom ni ambaŭ. Mi pasigis du tagojn ĉe ŝia malsanlito; sed, ĉar nek la reveno al Sendai kun ŝi, nek mia plua restado en Tokio estis permesataj, mi devige disiĝis de ŝi. Post kiam mi revenis hejmen, min atingis ŝia kuraĝiga letero. Ŝi skribis, ke ŝi ĉiel penos por resaniĝi kiel eble plej baldaŭ kaj iri al Sendai, kaj ke mi miaflanke penu elhaki la vojon por la estonteco; kaj poste ŝi aldonis: „Mi timas pri l’ opinio de mia patrino, ĉar mi ofte vidas ion malbonvolan al ni en ŝia parolo. Kompreneble ŝi ne proponas, ke ni rompu la fianĉecon, sed al mi ŝajnas, ke ŝi penas ĉiel nin apartigi. Sed kompreneble tio neniom konfuzas mian koron.“ Mi klare komprenis ŝian patrinon. Atendu! Atendu! Mi nepre elhakos mian propran vojon. Estu malbenata tiu, kiu deziras iel ajn malhelpi mian amon! Vidu, kiel terure tiu estos punata pro sia erara kalkulo! Mi decidis, neniam vidi ŝian patrinon ĝis tiam. Kaj deposte ĉiuj miaj penadoj estis oferataj por plibonigo de l’ financa stato, por ke mi rabu mian J. triumfante de ŝia diabla patrino, trankviligu iom ajn la lastajn jarojn de mia patrino kaj plie eduku kaj klerigu mian solan fratinon.
La jaro pasis, dum mi ĉiutage vizitadis la muelejon kaj tie laboradis tute kovrita per farunoj. Kun kia soleca koro mi rigardis la vintrajn perspektivojn en la norda provinco, kiuj etendiĝas de l’ polusa zono kvazaŭ manetendante! Sed por senkuraĝiĝi pro tio mi havis troan energion kaj fierecon, ankaŭ brilan esperon. Se mia fratino mastrumis iom pli ŝpareme, por malpezigi mian ŝarĝon, mi ne povis krom ekkoleriĝi kaj kriis. Sed en la fabrikejo mi laboris kiel eble plej forte kaj sentis la vivon de laborado agrabla. Por mi estis tre ĝustaloke, laboradi ŝvitplene, stari apud la enirejo sentante, ke varmegigita sango cirkulas tra la tuta korpo kiel varmega akvo tra la akvotubo, kaj esti blovata de l’ vento miksita kun neĝo. Al mi eĉ ŝajnis, ke studado estas senutila. Kiam vespero venis, mi min ŝajnigis vigla, ke ofte okazis, ke eĉ mia patrino, kiu pasigis la tutan tagon malĝoja, laŭte ekridis. La amo inter patrino kaj filo, frato kaj fratino, kiu ĝis nun estis malhelpata de geservistoj, nun tute unuiĝis per nenio malhelpate, kaj ni tri subtenis la amon unu kontraŭ la aliaj kiel la tripieda kaldrono. Sed, eble ankaŭ tie estis iom da kaŝemo; kiam neĝa vento trablovis skuante la domon kaj tie regis nokta malvarmo tiel severe, ke oni ne povis ĝin toleri per la forneto, ofte okazis, ke ĉiuj tri malgajiĝis kvazaŭ agorde. Ĉiu el ni tri havis apartajn pensojn kaj sentis solecon, kaj en tia okazo mia fratino ĉiam min demandis: „Kiel do fartas sinjoro B.?“ Ŝi sopiris je vi, kiun mi povis nomi mia sola amiko. Mi senpacience ekkoleris: „Kia senhumanulo! Kiel ajn li fartus, tio min tute ne koncernas.“ Kaj en tiaj noktoj mi sentis ekscitiĝon eĉ dum preĝado.
Mia J. skribadis al mi de tempo al tempo mallongajn leterojn, kiujn ŝi eble skribis malgraŭ sia malbonfarto. Ŝiaj vortoj ŝajnigantaj trankvilecon min instigis aŭ al kompatemo, aŭ al ia malameto al ŝi, kaj iam mi eĉ pensis, alkuri al ŝi kaj ŝin ĉirkaŭvolvi per mia flamanta pasio ĝis ŝi sufokos; sed, kiam mi rememoris ŝian patrinon, mi tuj ekgrincigis la dentojn kaj returnis min irontan al la stacidomo.
Tia vivo ripetiĝis kaj pasis la jaron. Min ankaŭ vizitis la novjaro – malvarmega novjaro – en la norda provinco. Intencinte komenci la laboradon de la tria, mi manĝis zoonion tiumatene, kiam via telegramo min atingis.
Kara B.! Por mi via reveno ne estas tro malfrua. Vi ja revenis.
La nova vivo de malriĉeco min tute ne turmentas. Kun abrupta ŝanĝo de mia cirkonstanco multaj nekonataj mondoj disvolviĝis antaŭ mi. Mi nun plene komprenis pri la fakto, ke ĉiuj aldonaĵoj de l’ vivo kiel scio, kutimo, vestaĵo kaj manĝaĵo havas emon malhelpi reciprokan alproksimiĝon de l’ koroj, eĉ tute rifuzas tion je l’ okazo kaj el ili nenio sentigas la homon soleca krom la aldonaĵo nomata riĉeco.
De kiam mi perdis ĉion, mi sentas en la koro kuraĝigon, ke mi mem estas ekira punkto. Mi neniel volas rezigni la deziron fariĝi scienculo. Sed mi sentas senfinan ĝojon pro tio, ke al mi estas aldonita la vivo, por nutri patrinon, eduki fratinon kaj konstrui kun mia edzino regnon, kvankam plej malgrandan. Tio estas la vivo, kies foreston mi ĝis nun sentis senkonscie. Se mi estus ŝarĝita pli peze, tiam mia ŝultro eble trovus pli trankvilan pozon.
Sed mi tre bedaŭras, ke mi nuntempe ne povas vin helpi ekonomie. Kiel mia patro mi volas sendi al vi iom da studelspezo, por ke vi studu ankaŭ por mi; sed pro malkapablo mi ankoraŭ ne atingis tiun staton. Ĉar ekzistas multaj, kiuj bedaŭras mian patron pri la bankroto, mi povus ion fari, se mi ilin petus; sed mi ne ŝatas esti kompatata de ili iel ajn. Mi ne volas kreski sub la kompato al mia patro.
En mia lasta letero mi al vi skribis, ke mi ne povos viziti Tokio-n; sed mi nun ne povas alie: mi devas veni tien. Se eble, mi deziras vidi nur vin kaj mian J., ne vidonte ŝian patrinon.
Pri ceteraj aferoj mi rakontos al vi dum nia revido. Jam estas tagmezo kaj de nun mi iros al la fabrikejo por ekkomenci laboradon de l’ nova jaro.
Via A.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.