La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De A. al B.

Sendai, la 5an de Februaro 1914.

Kara B.!

La nekomprenebla memdecido de l’ pastro min mirigas. Kompreneble mi ricevis de vi simplan leteron; sed en ĝi vi nur skribis, ke, ĉar vi kaj mia J. havas saman malsanon, via kunloĝado ĉe ŝi estos danĝera por ambaŭflanka sano. Tio ne havas kaŭzon esti denove priparolata, ĉar ni sciis pri tio jam antaŭ via transloĝiĝo ĉe ŝi. Eble la pastro havas iun kaŭzon, kiun li ne povas malkovri antaŭ mi. Antaŭ ĉio estas mallaŭdinde, ke li sola vin konsilis min ne demandante. Kompreneble mi ne neas, ke sensencaj priparoloj atingis ankaŭ miajn orelojn. Sed tiuj, kiuj paroladas pri tio, estas aŭ malsaĝuloj aŭ degenerintoj, kaj mi deziras, ke vi loĝadu ĉe Kobajaŝi eĉ nur pro tiaj malsaĝuloj kaj degenerintoj. Mi konas pli grandan, pli belan amikecon.

Vi diras, ke mi pli malofte skribas al mia J.!? Vi eble pensos, ke mi vin reatakas; sed kontraŭe mi volas plendi pri tio. Antaŭe ŝi al mi skribadis preskaŭ ĉiutage, kvankam mallonge, kaj en ŝiaj leteroj estis enteksitaj naiva sentimento kaj brila espero. Kiam mi revenis de la fabrikejo je la krepusko, mi kutime sidiĝis antaŭ la skribotablo, por „studi pri letero“ kiel mia fratino diris, kaj forgesis la zorgon en tiu tago. Kiam mi vizitas la fabrikejon, mi eksentas forton; kiam mi vidas la patrinon, mi eksentas kompaton al ŝi; kiam mi vidas la fratinon, mi eksentas varmon; kaj kiam mi vidas leteron, mi eksentas amon. Kaj mi sciis, ke amo estas ŝtonego taŭga por fundamento de ĉiuj spiritaj funkciadoj. Tamen, la leteroskribado de mia J. fariĝis lastatempe tre senorda. Iun fojon tri poŝtkartoj min atingis samtempe kaj alian fojon al mi alvenis peza letero kun du poŝtmarkoj. Sed inter ili mi devas vane atendi du aŭ tri, kelkfoje eĉ kvar aŭ kvin tagojn kun malagrabla, senpacienca koro. Krom tio, je plua malbeno kaj je mia miro, eĉ via letero ne alvenas por min konsoli, kiam mia J. ne skribas. Eble vi ne povas imagi mian maldolĉan mienon de tiam, kiam mi ne ricevas leterojn el Tokio. En tia okazo mi sidiĝas antaŭ la skribotablo kaj kolektas literojn de la eklegita libro, sed inter la literoj estas intermetataj strangaj vortoj tute senrilataj al la libro kaj komenciĝas mirinda iluzio. Sentante malbenon mi enlitiĝas, sed tie min atendas terura maldormo kun brilantaj okuloj kaj enbatadas angulajn najlojn en mian cerbon.

Estas hodiaŭ jam tria tago, depost ŝi ĉesis skribi. Ŝia lasta letero enhavas jenajn liniojn:

„Ŝajnas al mi, ke en mi ekvekiĝis la memkonscio, pri kiu vi paroladas. Sed ĝi ne estas plezura aĵo kiel vi diras, sed nur terurega. Ĝis nun mi pensadis, ke mi konsistas el amaso de ĝisnunaj kutimoj, sed lastatempe aperadis de tempo al tempo io, kio perfidas mian kutimon. Kie ĝi sin kaŝis ĝis nun? Ĉu ĝi sin kaŝis de komence sendepende de la kutimo, aŭ poste eniris en min, kiel Mario gravediĝis de la Sankta spirito? Lastatempe mi ekkomprenis la koran suferon de Sankta Patrino, kvankam malklare. Kio el mi fariĝos poste? Ŝajnas al mi, ke antaŭ mi iom post iom malheliĝas. Pensante, ke eĉ vi ne komprenas plene mian tutan pensadon, mi min sentas maltrankvila. Vi estas pli bona kaj pli aminda homo ol Jozefo. Mi ... ho, kian teruran memkonscion mi ekkonscios! Ĉu mi devas malfermi larĝe la okulojn? Jes, vi ordonas tion fari. Mi ne malfidas al vi. Sed mi sentas grandan timon.

Mi refoje enlitiĝis. Sinjoro B. tiel diligente studas, ke li ne revenas, antaŭ ol lampo eklumas. Supozinte lian laciĝon mi kelkajn noktojn elleviĝis kun peno kaj faris al li nigran teon, sed li estas tiel diligenta, ke li nek diris dankon, nek levis eĉ la kapon. Kaj ofte okazis, ke trovinte la sekvantan matenon ne prenitan teon kun naĝanta polvo sur lia skribotablo, mi ekkoleriĝis. Sed estas strange, ke li bonfartas, kiam mi malbonfartas kaj mi sentas bonfarton, kiam li malbonfartas.“

Kompreneble mi povas imagi, ke ŝi sentas doloron de transira tempo, en kiu ŝi estas nek knabino, nek virino, sed fariĝos homo. Sed, kial ŝi diras, ke mi ŝian pensadon ne komprenas? Kial mia J. ne gustumigas siajn ĉiutagajn dolorojn ankaŭ al mi? Tio min treege malkontentigas. Mi scias, ke vi estas okupita; sed en tiu ĉi okazo mi vin petas ŝpari iom da tempo por helpi ŝian reviviĝon. Mi instigis mian J. al memkonsciiĝo. Mi nun ekscias, ke mi ŝin instigis al io, kiu estas super ŝia forto. Sed, nun mi jam ne povas reveni al ekira punkto. Mi min vipos pli forte kaj efektivigos mian celon, al kiu mi ŝin instigis. Mia koro ne trankviliĝos, antaŭ ol mi atingos la fundon de la koro, kie la animoj de ni ambaŭ ĉirkaŭprenos unu la alian. Rubikono estas jam transpaŝita. Mi ne postenrigardos. Mia J. ankaŭ ne povas ankoraŭ rigardi malantaŭen. Ni staras en la krizo kaj mi deziras, ke vi komprenu tion.

Sed, kian solecon mi sentas ĉi tiun nokton! Ekster la fenestro brilas hela lunlumo. Malgraŭ malvarmeco mi plene malfermas la fenestrojn kaj aŭdas la bruon de l’ rivero Hirose ludanta en granda kriptomerio en unu angulo de la korto. Solena bruo de l’ akvo penetras tra la ŝeloj de kelkcentjara granda kriptomerio. Mia patrino enlitiĝis ĉi tiun nokton jam frue. N. eble kudras ion en la apuda ĉambro, de tempo al tempo sonas ŝia tondilo malvarme. Depost kiam ŝi min demandis antaŭ nelonge trans la interĉambra pordeto: „Kara fraĉjo! Ĉu la karbo estas ankoraŭ arda?“ ŝi nenion diris. Eble ŝia juna koro ankaŭ pensadas pri io.

Ho, kion do fari?

Vi laboradas? Vi laboradas venkante la malsanon kiel la leono? Mi ankaŭ laboras. Mi ankaŭ laboros venkante maltrankvilecon, kiu mian koron atakadas. Jes, mi laborados. Mi ne estas Roberto de Schiller, sed laborados, ĝis mia tempio sangiĝos.

Antaŭ miaj okuloj aperadas via figuro laboranta: Vi rigardas libron tra ferkadraj okulvitroj, envolvite laŭkutime per ruĝa lankovrilo. Vi povas ridi, sed en miaj okuloj nun staras larmoj.

Kia luma lunbrilo!

Via A.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.