La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() DEKLARACIOAŭtoro: Takeo Ariŝima |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Tokio, la 3an de Februaro 1914.
Kara A.!
Fraŭlino J. kreskadas ne bezonante kuneston de homo kiel mi. Kaj mia kunestado malutilas por ŝia farto. Timante, ke ŝi infektiĝos de mia malsano, mi ĉiam sentadas maltrankvilecon. Do, de la lasta tempo mi kelkajn fojojn konsiliĝis kun vi pri mia transloĝiĝo. Vi tion rifuzis. Sed hodiaŭ neatendite la pastro min vizitis kaj konsilis min pri transloĝiĝo. Mi ne scias, ĉu tion kaŭzis mia liberiĝo de la eklezio aŭ alia afero? La pastro nur pretekstas la konvenecon. La plej malsincera vorto! Sed estas vi kaj la pastro, kiuj unue min konsilis pri la transloĝiĝo ĉi tien. Tial mi vin demandas ankoraŭfoje, kiel mi devos agi.
En ĉiuj punktoj mi ne povas diri, ke fraŭlino J. pli bone fartas. Iam mi vidis kavetojn en ŝiaj delikataj manoj kaj ankaŭ inter la fingroradikoj, sed lastatempe ili ĉiuj malaperis. Ofte al mi eĉ ŝajnas, ke ŝi, timante rompiĝon de l’ kaduka korpo per la forto interne superfluanta, ne povas elporti malgajecon. Mi vidas, ke vi lastatempe pli malofte al ŝi skribas, kaj tio ŝin malkontentigas. Vi devas skribi al ŝi kun ĉiuj viaj pasioj, kompatoj kaj konsoloj.
Ĉu vi povas imagi, ke al ŝi en la okuloj staras larmoj de soleco? Estas tiel kompatinde, ke eĉ mi tion apenaŭ povas elporti. En la kontraŭa proporcio al ŝia sano, mia farto lastatempe pliboniĝas iom post iom. Mi pasigas tutan tagon en la laboratorio kaj laboradas kiel la leono ... efektive kiel la leono. Mi volas subteni de Vries, kontraŭstarante la kontraŭparolantojn de l’ mutacia teorio. Por mi subita vario, kiun de Vries insistas, estas ebla. Mia interna postulo min igas kredi je tio. – Ĉu vi malestimas mian nesciencan sintenadon elirintan el mia antaŭopinio? Sed estis neniu kredanto de nova teorio, kiu ne havis antaŭopinion kiel mi. Aŭtobiografio de Darwin plej bone rakontas pri tio. Kiam li estis sugestita de la fenomeno de disvolviĝo de vivantaj aĵoj, lia eksperimento ankoraŭ ne atingis la gradon, lin igi supozi pri ĉi tiu riska afero – krom tio, mi kredas, ke mi povis kolekti iom da kredindaj faktoj utilaj por de Vries ankaŭ inter la faŭno. Forgesante sciencistan konsciencon kaj riskante neon de l’ fakto, mi kompreneble ne kuraĝas defendi sugeston. Sed, ke la hipotezo de subita vario estos akceptata, kaŭzas al mi pli grandan kontenton de l’ karaktero ol scienca venko.
Estis decidite, ke mia traktato estos publikigata en Germanujo.
Kun ĝojo kaj danko mi ricevis la monon, kiun vi donacis al mi el la profito de l’ muelejo. – Divenu, amiko, kia mirinda fenomeno okazis tiun vesperon! Mi revenis hejmen tenante pupon en la brakoj kaj ĝi ornamis la nezorgitan malsanliton de fraŭlino J. kiel via donaco.
Via B.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.