La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

De B. al A.

Tokio, la 15an de Januaro 1914.

Kara A.!

Atakite de pli alta febro ol kutime, eble pro malvarmumo, mi hieraŭ ne vizitis la laboratorion kaj estis zorgata de fraŭlino J. diversmaniere. Kaj, ĉar ŝia patrino forestis – pro vizito al prapatraj tomboj (kia memtrompo!) – ni ambaŭ interparolis iom pli intime ol ordinare.

Unue mi konsilis al ŝi iom tro severe, malfermi ŝian tutan koron kaj ĝin montri al vi. Fraŭlino J. min rigardis kvazaŭ dubante kaj plendis, ke kontraŭe vi estas, kiu ne malfermas sian koron. Trovante en mi malsaĝulon metitan inter geamantoj, mi ne povis krom maldolĉe ridi.

Kiam mi estis en la insulo Ogasaŭara, mi dufoje al ŝi sendis anonimajn leterojn, pri kio mi ankoraŭ al vi ne rakontis. Tio okazis, kiam la rilato inter vi ambaŭ ankoraŭ ne estis difinita. Do, antaŭ ol ŝi ricevis vian unuan leteron, fraŭlino J. jam sciis pri via konturo kaj intenco. En la hieraŭa interparolado ŝi diris, ke ŝi tuj sentis intuitive, ke mi skribis tiujn anonimajn leterojn. Je mia demando, de kio ŝi tion eksciis, ŝi respondis, ke tian aferon povas ekkompreni eĉ homo senscia kiel ŝi kaj min rigardis fikse kaj malafable per siaj sentemaj okuloj.

Kompreneble vi jam scias pri la fakto, ke fraŭlino J. ne estas filino de tiu abomena patrino, nek de tiu patro; sed tion aŭdinte hieraŭ unuafoje, mi ne malmulte miris. Laŭ ŝia elkora rakonto mi povas klare imagi ŝian estintecon. Unue mi vidas malgrandan vaporŝipon forveturintan de Osako[27] al Tokio. Mi vidas en unu angulo de ĝia triaklasa ĉambro junan, de sia edzo forlasitan virinon, kiu kuŝas surventre sur la planko tute senkonscie, kiel la animo vaganta tra la transmorta mondo. Mi vidas unu animeton jam stampitan per la malĝojo de vagado en ŝia ventro. Mi imagas la – je laco kaj malĝojo plenan – cirkonstancon de la laboristino, kiu en la plej profunda fundo de maltrankvileco kaj konfuzo de la urbego Tokio ĝemante vendas sian mallertan laboron. Mi vidas grandkapan, malbelan infanon, kiu nur post la noktmezo povas suĉi el mamoj nesufiĉe liverantaj lakton kaj poste ekdormas. Mi aŭdas kortuŝantan kriegon, kiun la infano eligas, kiam ĝi estas transdonata kvazaŭ aĵo de sia patrino al sia onklino. Kaj nun antaŭ miaj okuloj staras la figuro de fraŭlino J., kiu el tiu velkonta ĝermo fine elkreskis virino. Mi unuafoje povis kompreni la kaŭzojn de ŝia kaduka konstitucio, profunda koro kaj malgajeco, kiu ofte ŝin atakas kaj ŝin faras soleca kaj bela kiel aŭtuna nebulo.

Per la malkovrado de ŝia estinteco tia, mi nun kvazaŭ rekonsciiĝis eĉ se malfrue. Dum vi povas doni ĉiujn konsolojn al ŝi, mi devas esti konsolata de tia homo; mi miregis pri la diferenco inter niaj sortoj. Mi tre bedaŭras ankaŭ pri tio, ke la scienco ne povas trakti tian gravan aĵon de l’ homa vivo minimume tiel, kiel mallerta instruisto traktas la korojn de lernantoj, kaj senkonscie mi skribis al vi lastanokte leteron.

Sed estas treege ĝojinde por mi, ke mi per kono de ŝia estinteco povis ekscii, ke fraŭlino J. ne ricevis sangon de sia tielnomata patrino. En la lastaj tagoj nenio min sentigis tian ĝojegon kiel ĉi tio.

Malkaŝdire, mia estinteco havas ankaŭ ion, dank’ al kio mi precipe kompatas la ŝian. Tamen, pri tio mi ne rakontas eĉ al vi. Estas neniu kaŭzo por malkovri malfeliĉon de homa vivo kaj mallumigi tiom la homan vivon.

Ankoraŭ hodiaŭ mi ne povas ellitiĝi. Por mi malsanulo estas la malvarmo kvazaŭ penetranta. Fraŭlino J. min flegas kun amikeco, kvazaŭ ŝi forgesis pri sia malbonfarto. Mi timas, ke tio estas nebona por ŝia malsano.

Granda vivo forfluas fortege. Kia terura, sed kuraĝa bildo! Ĉu mi devas resti kiel flanka rigardanto ĝis la fino? Aŭ, eĉ se mi enirus en ĝin, ĉu mi baldaŭ malaperos kiel ŝaŭmoj pro malforteco de l’ korpo?

Bone, estus bone!

Mi salutas viajn patrinon kaj fratinon N.

Via B.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.