La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DEKLARACIO

Aŭtoro: Takeo Ariŝima

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

(De A. al B.)

Tokio, la 15an de Septembro 1912

Kara B.!

Laŭ via lasta letero mi nur atendis, ke vi povos reveni; sed vane.

La antaŭlegado komenciĝis hieraŭ, sed ĝi estas neinteresa laŭkutime. Je la komenco de l’ nova studjaro mi ĉiam havas ian novan atendon, sed mi ĝin trovas ĉiam precize perfidita. Antaŭlegado de sinjoro prof. A. sufiĉas, por min tute enuigi post 30minuta aŭskultado. Je nia miro sinjoro C. jam ĉeestas ĉi tiun jaron kaj kiel kutime li ĉiujn ĉirkaŭrigardas kun ironiaj okuloj de sur la altkreska korpo.

Kia do estas via farto? En Tokio estas ankoraŭ iom varmege, sed havante daŭre belan veteron kaj iom pli sekan aeron, ni kelkajn fojojn trovas la vesperon tre bela. Ĉu vi ne kuraĝas reveni ĉi tien? Mi nepre prezentos al vi D-ron B., kiu laŭ onidiro havas konfidindan sperton je la malsano de l’ spiradorgano kaj efektive bonan famon; ankaŭ mia onklo estas kuracita iam de li. Havante de la infaneco nenian rilaton al la malsano, mi ne povas plene imagi vian sentadon; sed ŝajnas al mi, ke vi pensas iom hipoĥondre pri via malsano. Antaŭ ĉio mi nun opinias, ke estas malbone por vi, pensi pri tro diversaj aferoj. Ĉu la loko Ŝiobara[1] estas bona por via malsano? Onidire la ŝanĝo de la klimato estas granda en via loko kaj mi opinias, ke tie malvarmiĝos pli frue ol en Tokio.

Ankaŭ por mi mem mi deziras, ke vi nun restu en Tokio; ĉar mi sentas, ke mi ankaŭ ekkomprenis la religion. Entute la familio de miaj gepatroj tute ne atentis religian vivon, kaj tio ne devenis de memkonscio. Eble mia patro pensis iom pri tio, sed al la aliaj familianoj tio okazis nur pro malvigla, senmemkonscia vivado. Implikite en tiun atmosferon, mi ankaŭ havis ĝis nun neniun rilaton al religia vivo. Akceptinte supraĵan antaŭopinion, kiu devenis de iu scienca antaŭjuĝo, tiel, kia ĝi estas, mi pensis, ke por mi estas nenecese rigardi la religion rekte; kaj efektive mi estis tiam tiel senpripensema, ke ĝi estis nenecesa por mi. Sed ŝajnas al mi, ke ankaŭ mia vivo ektravivis strangan turnotempon. La mondo ekŝajnis al mi tiel vivoplena, al la celo progresanta kaj organika, ke mi ĝin nur sub abstrakta, dubsenca vorto kiel „sorto“ ne povas kompreni. Dum tia penso ekkreskis en mi, mi unue ekinteresiĝis je la kristanismo, kiun vi konfesas. Mi denove rigardis mian ĉirkaŭon kaj vidis kun miro, ke mistera mondo, de mi ĝis nun tute neatentita, antaŭ mi disvolviĝas. Eksciiĝinte, ke homa vivo povas tiel ŝanĝiĝi laŭ la maniero de rigardo, mi nur miregas pri ĝia riĉa amplekso. De antaŭ nelonge mi regule legadis la leteron „al la Romanoj“ ĉiuvespere antaŭ enlitiĝo kaj, sentinte en mia koro ĉiun tiaman sekreton, mi timis antaŭ la profunda kaj akra sagaceco de Kristo. Mi pensas, ke povis observi tiel akre kiel ambaŭklinga glavo nur Paŭlo revivigita de Kristo. Jen min kaptas timo, ke, se mi antaŭenpaŝos unu paŝon, tiom da peko disvastiĝos ĉirkaŭ mi, kaj se mi malantaŭenpaŝos du paŝojn, tiom da pento estos tie postlasata.

Ĝis nun mi min rigardis viro energia, pli vigla kaj iom kuraĝa; sed mi min sentas soleca, kiam mi pensas, ke, se mi akceptus religian vivon, mia ĝisnuna memkonscio tute senspure malaperus; mi min sentas tro soleca.

En tia okazo mi nenion povas krom deziri, ke vi estu ĉe mi.

Nun mi transiru al tute alia temo kaj vin demandas, kiel vi opinias pri la amo? Feliĉe – mi volas tiel diri, sed povas esti malfeliĉe – mi ankoraŭ ĝis nun havis neniun okazon havi aman aferon kun iu ajn virino kaj enprofundiĝi en ĝin. Se fremdaj amrakontoj, kiujn miaj samklasanoj ofte babilis ĉirkaŭ la forno k. c., min atingis, mi ĉiam forlasis la lokon tirite de iu pura forto en la koro, dum mi sentis iun hontindan allogon kaj scivolemon. En tia okazo mi ĉiam rememoris viajn akrajn, helajn okulojn rigardantajn de post la ferkadraj okulvitroj. Do vi min demandas, ĉu la amo malhelpas studadon; ĉu pura, malegoista kaj solece-brila kortuŝo, kiun, al mi ŝajnas, nur homoj enamiĝintaj travivas, ne estas ambrozio, kiun la junuloj devas almenaŭ unu fojon gustumi? En la vortoj de Paŭlo kaj Tolstoj parolitaj pri la rilato inter viro kaj virino kuŝas kompreneble forta kaŭzo nerifuzebla. Mi ankaŭ ĝin jesas; sed, ĉu ĝi estas la plej profunda fundo de la vivo?

Skribinte longan sensencaĵon mi timas, ke mi vin ĝenas. Sed mi tre ĝojos, se vi skribos al mi pri via opinio, kiam vi vin sentos pli bonfarta.

Hieraŭ estis antaŭdecidite iri post la antaŭlegado al Haneda[2] por kolekti materialon; sed ne interesite mi tion rifuzis kaj iris sola promeni ĝis la ĉirkaŭo de botanika ĝardeno en Koiŝikaŭa[3]. Lastatempe mi mem min sentas iom neordinara. Al mi la muskoloj kvazaŭ malstreĉiĝis, kaj kiam mi rekonsciiĝis, mi pripensadis pri absurdaj aferoj. Tio povas esti kaŭzita ankaŭ de tio, ke vi ne estas ĉi tie en Tokio.

La monon petitan mi al vi sendos. Vi devos elspezi pli multe ol en la universitato. Mi vin ne kontraŭopinias pri memkuirado, sed vin gardu antaŭ malpermesitaj aferoj. Monon vi povas elspezi senzorge, ĉar mi havas iom pli multe ol bezone.

Ĉi tiun nokton mi ial sentas deziron, plie skribadi al vi; tamen, ĉar la nokto estas jam malfrua kaj mi timas malbone influi sur vian malsanon, mi ĉi tie ĉesas.

Estas ja nokto, en kiu mi eksentas amon al ĉiuj ajn.

Do (de tie ĉi la letero estas forstrekita).

Via A.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.