La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Temo: La Nova Generacio. (en la tria parto, ĉapitro XVIII, paragrafoj 27 al 35, lasta temo pritraktata en la libro).
Sugestoj por studo:
a. Elekti adekvatan lokon en la domo, sen muziko kaj kun konvena komforto – tablo, skribmaterialo, kajeroj aŭ slipoj, ktp;
b. Flanke lasi vortaron por konsulto de vortoj nekonataj de la studanto aŭ kies signifon li ne klare scias;
c. Fari unuan legadon, por ekkapti la pritraktitan temon kaj por ĝenerala kono pri la intenco de la verkinto;
ĉ. Efektivigi duan legadon, farante rimarkojn – laŭ la preferata formo de la studanto, ĉu per notado en kajero, ĉu per slipoj, aŭ en la propra libro - , kiuj helpas la fiksadon de ideoj. Oni atentu, ke ne necesas urĝeco;
d. Substreki konkludajn frazojn kaj ŝlosilajn vortojn por la kompreno de la teksto. Oni povas substreki per krajono aŭ globkrajono. La uzado de malsamaj koloroj helpas ĉe la elkompreno de la enhavo kaj fiksado de tio plej esenca en la teksto. Oni evitu troan substrekadon, kiu povus nuligi la utilecon de tia praktikado. Se oni tro substrekas, la baza informo fariĝos la nesubstrekita teksto;
e. Per tio oni kaptos la argumentan bazon de la aŭtoro. Laŭ la elektita temo oni rimarkas tion, kion Kardec reliefigis kaj oni povas prepari mallongan gvidplanon por prezento de prelego, utiligante la strukturigajn teknikojn de leciono/prelego:
1. PRI LA TEMO
Titolo de la leciono: LA NOVA GENERACIO.
Rim.: ordinare la titolo de studobjekto aŭ ĉapitro ne estas tiel adekvata kiel studtitolo. Tamen, rilate ĉi tiun punkton, Kardec tre trafe kaj objektive elektis la titolon de la koncernaj studobjektoj trovataj en LA GENEZO.
2. PRI LA CELOJ
Diri al la aŭdantoj, ke la nova generacio de Spiritoj, kiuj ekloĝos la Teron dum ĉi tiuj transiraj momentoj kaj dum ĝia transformiĝo en regeneran mondon, konsistos el venontaj pli klarvidaj Spiritoj. Tamen la plejmulto konsistos el tiuj kiuj jam vivis sur la Tero kaj klopodas por pliboniĝo, akceptante la novan direktilon donitan al la planedo. Ankaŭ informi pri la elmigrado de Spiritoj hardiĝintaj en la malbono kaj pri la fakto, ke la mondŝanĝo ne okazos pere de kataklismoj kaj “kinematografaj” bruloferoj.
3. PRI LA STRATEGIOJ
Reliefigi la jenajn punktojn:
● nur ekzistos pli feliĉa Homaro se estos pli da edukitaj Spiritoj;
● okazos elmigrado de Spiritoj, sed nur de tiuj pli ribelemaj;
● povos okazi grandaj perturboj, sed nenio ŝajnanta la “finon de la tempoj”;
● la Spiritoj kiuj forlasos la Teron ne estos elpelataj, sed ja kondukitaj al pli adekvataj lernejoj;
● tiuj sincere dezirantaj renoviĝi kaj ŝanĝiĝi je la lumo de la Evangelio povos resti, ĉar eĉ kiam tre neperfektaj, ilia idealo estas tio, kio difinos al ili la destinon.
Ŝlosil-vortoj en la teksto: ELMIGRADO, RENOVIĜO, MORALA PROGRESO, KOLEKTIVAJ ELIROJ, REGENERADO kaj REFORMIĜO.
Aŭdvidaj materialoj utiligotaj: nigra tabulo (se por studrondo) aŭ album-elmontro/kartonaj folioj/travideblaĵoj (se por publika kunveno).
3. PRI LA STRUKTURIGO DE LA LECIONO
4.1. ENKONDUKO
● Por la ekzisto de feliĉa homaro estas necese ke sur la Tero loĝu bonaj Spiritoj (enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj);
● Estas necesaj profundaj ŝanĝoj en la socio, kun pli bone edukitaj homoj – enkarniĝintaj Spiritoj;
● Kiel efektivigi tiajn ŝanĝojn? Ĉu per estingiĝo de la nuntempe ekzistanta socio, tiel ke Dio kreos iun alian, novan?
● Ĉu estos necesa tiom granda plialtigo de la evolunivelo de la homaro? Ĉu la nun surtere loĝantaj Spiritoj estas animoj ne kapablaj pliboniĝi?
4.2. DISVOLVADO
● Por atingi ĉi tiun nivelon devos okazi elmigrado de ribelintaj Spiritoj, ne dezirantaj pliboniĝon; tiuj estos kondukitaj al aliaj mondoj kie ili povu superi la malmoliĝon de siaj koroj;
● Nuntempe aktivas unu tia agado por aliformiĝo de la homaro;
● pli evoluintaj Spiritoj devos anstataŭi tiajn Spiritojn;
● La transformiĝo ne okazos pere de kataklismoj pereigantaj la tutan homaron. Estos perturbegoj, tamen gradskalaj kaj laŭ la ordinara sekvo de la okazaĵoj;
● En ĉiu naskiĝonta infano estos enkarniĝinta Spirito inklina al la bono, senbezone de supernaturaj faritaĵoj; nova generacio de Spiritoj laŭgrade anstataŭantaj la nunan generacion de rezistemaj animoj, kio okazigos kunvivadon inter la du generacioj dum difinita tempo;
● La nova generacio distingiĝas laŭ la inteligento kaj racio, kune kun la natura sento je la bono kaj je spiritualismaj kredoj, dum la neprogresintaj Spiritoj tenas ribeliĝon kontraŭ Dio;
● La forapartigo de tiuj obstinantaj kontraŭ la renoviĝo estas necesa por ke la homoj senobstakle vojiru al pli bona mondo;
● Elmigrado de Spiritoj ne estas forpelo, sed enskribiĝo en pli konvena lernejo en la Universo – aliaj mondoj. Krome, ili daŭre estos ricevantaj asistadon kaj povos reveni al la Tero.
La grandaj kolektivaj foriroj havas kiel celon ne nur akceli la elmigrojn, sed ankaŭ pli rapide transformi la Spiriton de la amaso, ĝin liberigante de la malbonaj influoj, kaj havigi pli da aŭtoritateco al la novaj ideoj (Ĉap. XVIII, 32).
4.3. KONKLUDO
● La novan generacion konsistigos progresemaj alvenantaj Spiritoj. Atenton, tamen, al la fakto, ke la regenerado ne plenumiĝos entute surbaze de la renoviĝo de la Spiritoj. Alvenos pli maturaj Spiritoj, sed la plejmulto el tiuj revenontaj pere de reenkarniĝo estos la jam vivintaj sur la Tero, kiuj tamen alie pensos kaj sentos;
● Per la preparo en la transtomba vivo kaj sentante la sinsekvajn ŝanĝojn de la terglobo, liberaj je la longedaŭra malbona influo de apartaj estuloj – kiuj estos resenditaj –, tiuj Spiritoj eksentos signifan pliboniĝon de siaj vivdispozicioj;
● Por tiuj materialistaj, la detruaj turmentoj estas malfeliĉegoj ne racie klarigeblaj; tamen, por tiuj kiuj interpretas la vivon kiel esprimon de la Dia saĝeco, ne estas perdo ĉe izolita aŭ kolektiva morto de homoj; tio estas la rezulto al kio alvenos la homaro;
● La regenerado de la homaro ne nepre bezonas do la kompletan renoviĝon de la Spiritoj: sufiĉas ia ŝanĝo de iliaj moralaj dispozicioj. Tiu ŝanĝo fariĝas ĉe ĉiuj, kiuj inklinas al ĝi, se nur ili estas fortiritaj el la ruiniga influo de la mondo. Tiel, ne ĉiam la revenantoj estas aliaj Spiritoj: ili ofte estas la samaj Spiritoj, tamen pensantaj kaj sentantaj alimaniere.(Ĉap. XVIII, 33).
● Fini la studon optimisme kaj ĝoje, sciiante ke Dio profunde nin amas kaj volas la plejbonon al Siaj filoj, kaj ke Jesuo estas nia Gvidanto kaj Spirita Majstro, plenumanta la taskon nin gvidi kaj helpi sur la vojo al la feliĉo, al la paco kaj al la amo.
4.4. BIBLIOGRAFIO
Laŭ la supra studkriterio, pro la karaktero de tiu ĉi laboro, ni preferis utiligi nur la libron LA GENEZO, omaĝe al la grandiozeco de la prikomentata verko, same kiel stimuli la leganton serĉi en la fundamentaj verkoj la bazon por liaj studoj kaj prelegoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.