La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Joamar Zanolini Nazareth
La Libro de la Spiritoj estas la fundamenta verko de Spiritismo, kaj ĝia lanĉo en aprilo de 1857 signas al la homaro la daton, kiam estiĝis la Spiritisma Doktrino. La kvar partoj – aŭ la kvar libroj – en kiujn ĝi sin dividas:
Unua Parto – Primaraj Kaŭzoj (Dio, kreado, ĝeneralaj elementoj de la Universo, ktp.);
Dua Parto – La mondo de la Spiritoj (Spiritoj, enkarniĝo, plureco de la ekzistadoj, spirita vivo, ktp.);
Tria Parto – Moralaj leĝoj (Dia leĝo, leĝo de progreso, leĝo de justeco, amo kaj karitato, ktp.);
Kvara Parto – Esperoj kaj Konsoloj (Surteraj kaj estontaj punoj kaj ĝuoj). disetendiĝis en la aliajn kvar mirindajn verkojn, kiuj formas kaj kompletigas la tiel nomatan “Kardekan Pentateŭkon” aŭ la konatajn “Kvin Bazajn Verkojn de la Kodigado”. Estas ankaŭ aliaj verkoj enkondukaj al la studado de la Doktrino, kiuj baziĝas sur La Libro de la Spiritoj, malgraŭ ke ili ne prenis parton en la Pentateŭko, bazo de la kodigado.
La maturiĝo de la jaroj, la sperto rezultanta el la rapida kaj kuraĝa antaŭeniĝo de la spiritismaj ideoj pliprofundigis la analizojn, klarigojn kaj komprenon de la instruoj de la Spiritoj.
Unue venis al la lumo LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ en la 15ª de januaro 1861, disvolviĝo de la Dua Parto – surbaze de la ĉapitro VI –; poste, naskiĝis LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO en aprilo de 1864, rezultinta el la Tria Parto. La 1an de aŭgusto 1865, estis lanĉata LA ĈIELO KAJ LA INFERO – La Dia Justeco laŭ Spiritismo – , rilatigata al la Kvara Parto, kaj en la 6ª de januaro 1868 estis eldonata de Allan Kardec LA GENEZO – La Mirakloj kaj la Antaŭdiroj laŭ Spiritismo –, la lasta libro de la kodigado, iom post unu jaro antaŭ lia elkarniĝo.
La unua interesa fakto estas la scio, ke LA GENEZO estas elvolviĝo de la Unua Parto, de kelkaj ĉapitroj – IX, X kaj XI – de la Dua Parto kaj de diselektitaj tekstoj de la Tria Parto.
La dua fakto estas la konstato, ke tiu verko, deveninta de la unua parto de La Libro de la Spiritoj, estis ĝuste la laste skribita de la eminenta kodiganto. Kaj el la kvin verkoj konsistigantaj la bazon de la kodigado, LA GENEZO estas tiu, kiu disvolvas pli ampleksan sencon, tuŝante demandojn rilatajn al Dio, al la formado de la Tero, al la organa kaj spirita genezo kaj enkondukante demandojn pri la Evangelio de Kristo, pri fluidaĵoj, mirakloj kaj antaŭdiroj, ktp.
Oni trovas en la enkonduko al la unua eldono kelkajn rimarkojn de Kardec, kiuj klarigas la fakton, ke tiu estis la lasta el inter la bazaj verkoj de Spiritismo, verkita post preskaŭ dek unu jaroj de la lanĉo de la unua. Ni povas sekve citi la vortojn de la liona majstro, kiu klarigas sian elekton ellasi kiel lastan la verkon kiu prilaboras la homan penson pri tiel esencaj kaj fundamentaj demandoj:
La materialoj jam estis pretaj, aŭ almenaŭ de longe ellaboritaj, sed ankoraŭ ne estis veninta la tempo por publikigo. Necesis unue, ke la ideoj, konsistigontaj ilian bazon, atingu la maturecon, kaj, krome, preni en kalkulon la oportunecon de la cirkonstancoj. Spiritismo enhavas nek misterojn nek sekretajn teoriojn; ĉio en ĝi devas esti malkaŝa, por ke ĉiu povu ĝin plenscie juĝi; sed ĉiu afero devas aperi ĝustatempe, por ke ĝia alveno estu sekura (in La Genezo, Allan Kardec, 25. ed., Rio de Ĵaneiro: FEB, 1982, paĝo 11).
La kodiginto memorigas, ke la Libro de la Spiritoj jam kompletigis sian unuan dekjaran periodon kaj ke ĝiaj fundamentaj principoj senescepte restis pravaj kaj pli vivaj ol iam antaŭe, malgraŭ sennombraj provoj ilin kontraŭdiri. Kaj alprenante bazan rolon, ili permesas sin esti serene kompletigataj kaj disvolvataj pro la progresiveco de la instruo de la Spiritoj. Tion oni ŝuldas al la tielnomata universala kontrolo laŭ la intruo de la Spiritoj, kies kolektiva saĝo plifirmigas la instruojn kaj klarigojn alprenitajn de Spiritismo. Kiel Kardec diras, ĝuste tiu kolektiva akordo en la opinio de la Spiritoj, krome pasigata tra la kriterio de la logiko, fortigas la spiritisman doktrinon kaj garantias al ĝi ĉiamdaŭrecon, same konfirmanta ĝian specialan kvalitan sekurecon: ... ĉiu principo, kiu ne ricevis la konsenton de la plimulto, ne povas esti rigardata kiel konsista parto de tiu doktrino, sed ja kiel nura unuopa opinio, pri kiu Spiritismo ne povas respondi (same).
Tio al ni montras komunan saĝon, racion kaj logikon, proprajn al la luma laboro de la Kristo konfidita al Prof-ro Rivail. Ĉar temis pri tiom ampleksaj kaj scienckarakteraj demandoj, Allan Kardec atendis pli efektivan maturiĝon kaj de la verko kaj de ĝiaj novaj adeptoj por fortigi tian aspekton – sciencan – kaj prepari la kredantojn, por ke ili “fronte” koniĝu kun la vero, disfaldante la spiritisman flagon laŭ ĝia triopa karaktero – scienca, filozofia kaj religia –. Ĉe la apero de la kvina kaj lasta verko el tiu klasika kvinopo, la ĵus naskiĝinta doktrino havis la necesajn ecojn por firmiĝi kiel Scienco, Filozofio kaj Religio de la Spirito.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.