La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

III. Sugesto de Gvidilo por Studo de La Evangelio Laŭ Spiritismo

LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO devas ĉiam esti ĉe-mana verko, ĉar, krom lernobjekto por metoda studado, ĝi estas valora, helpa kaj konsola rimedo. En la malfacilaj horoj de dubo, doloro aŭ disreviĝo, la Evangelio ajnpaĝe malfermita ĉiam liveras konsolan respondon, redonante al la doloranta koro la atenditan serenecon kaj pacon. Por la studanto de Spiritismo, kiu volas pli bone koni la religian flankon de la Doktrino, la metoda studado de la Evangelio estas postulata kiel neceso. La individua studo de tiu mirinda verko, en la hejmo aŭ en grupoj en iu Spiritisma Domo, devas esti persista kaj zorge farita dum unu horo ĉiusemajne. Por ke oni profite studu, laŭ iu ajn el la supre menciitaj sugestoj, estas necese havi kelkajn zorgojn kiuj helpos por pli bona profito de la verko.

1. KONDIĈOJ POR BONA LEGADO:

● Elekti adekvatan lokon, kun bona aerumado, helan kaj malproksiman al eksteraj vekaj stimuliloj.

● Sidi komforte kaj havi ĉe-mane la necesan materialon: la tekston, bonan vortaron, krajonon, liniilon kaj paperon por notoj.

2. KIEL LEGI:

● Legi malmulte sed je tiom da fojoj kiom necesaj al la plena kompreno de la studobjekto, laŭ la jena maniero:

a. Legi unu fojon por la ĝenerala kompreno kaj esplori la signifon de ĉiuj novaj terminoj;

b. Legi duan fojon, paragrafon post paragrafo, apartigante la ideojn, ĉirkaŭante aŭ substrekante la centran ideon; signi kaj noti ĉe la marĝenoj aŭ en la notkajero ĉiam kiam necese;

c. Legi plian fojon por konstati ĉu ĉio kompreniĝas. Malfermi sekve la komentariojn, profitante maksimume el la tempo.

3. KONKLUDE:

● Fininte la legadojn kaj la komentojn, prepari malgrandan resumon, profitante tion ĉirkaŭ-substrekitan aŭ notitan.

● Post finpretigo de la resumo, kontrolu ĉu vi estas kontenta pri la studo. Se restis ia dubo, reiru al la teksto kaj ĝin denove legu.

● Metu en arkivon tiujn sintezojn. Fininte iun ĉapitron, ilin ĉiujn legu kaj vi estos surprizita pri la laborrezultoj.

Oni devas atentigi, ke LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO estas verko por konstanta studado kaj legado. Ĉe la fino, revenu al la komenco kaj vi konstatos kiom da novaĵoj oni malkovras dum la relego.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.