La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

IV. Sugesto pri Gvidilo por Prelego

Temo: Justeco de la Afliktiĝoj

1ª. “Favoroj kaj privilegioj, kiuj ne estas premio pro merito, ne ekzistas; ĉio estas mezurata kaj pesata per pesilo de la rigora justeco.”

LA ĈIELO KAJ LA INFERO, 1ª parto, Ĉap. 3, 13

2ª. Kion la Spiritisma Doktrino neniel akceptas, tio estas la kredo pri la eterna puno, kie estas dogmo en la plejmulto el la tradiciaj religioj de la mondo.

3ª. “La animo aŭ Spirito suferas en la spirita vivo la sekvojn de ĉiuj neperfektaĵoj, kiujn li ne sukcesis korekti en sia korpa vivo.”

LA ĈIELO KAJ LA INFERO, 1ª parto, Ĉap. 7, 1ª

4ª. “La daŭro de la puno dependas de la pliboniĝo de la kulpa Spirito. Nenia kondamno estas al li preskribita por difinita tempo.”

LA ĈIELO KAJ LA INFERO, 1ª parto, Ĉap. 7, 13ª.

5ª. “Pento kuntrenas aflikton, rimorson, doloran senton, kio estas la transiro de malbono al bono, de malsano al morala sano.”

LA ĈIELO KAJ LA INFERO, 2ª parto, Ĉap. 6.

6ª. “Pento, kvankam ĝi estas la unua paŝo por regenerado, ne sufiĉas per si mem: elaĉeto kaj riparado estas necesaj.”

LA ĈIELO KAJ LA INFERO, 1ª parto, Ĉap. 7, 16ª.

7ª. “Dio ordonas enkarniĝon al la Spiritoj, por la celo igi ilin atingi la perfektecon; por unuj ĝi estas puno, por aliaj misio.”

LA ĈIELO KAJ LA INFERO, demando 132.

8ª. PROVADO: Ĝi estas la sperto petita aŭ proponita de la spiritaj gvidantoj antaŭ ol la korpa renaskiĝo de la kandidato, post ekzameno de liaj evoluregistroj kaj taksado tiel de liaj kapabloj kaj ebloj por venko kiel de la rimedoj al lia dispono por tia faro. Ĝi sin prezentas kiel tendencoj, kvalitoj, limoj sub kontrolo, elteneblaj doloroj kaj senekscesaj ĝojoj, kiuj kunhelpas por la plej ampleksa rikolto de edukrezultoj. Nenion oni trudas, kaj eblas ŝanĝi la sinsekvon de la eventoj.

Joanna de Ângelis: PLENECO, Ĉap. 3, § 9.

9ª. ELAĈETO: Ĝi estas trudata, nerifuzebla, ĉar ĝi konsistigas efikan kuracadon, la plibonigan kirurgion kontraŭ la pligraviĝinta malsano. Organaj limigoj, paralizoj, specoj de frenezeco, kanceroj kaj idioteco, tio ŝuldiĝas al memmortigoj, mortigoj, adultoj, ekspluatoj de la vivo (trafiko, sekso, drinkado, hazardludoj, ĉantaĝo, ktp.).

Joanna de Ângelis: PLENECO, Ĉap. 3, § 21 kaj 24.

10ª. Perfekteco estas mia destino.

Chico Xavier: LA SPIRITO.
Verko: “Lecionoj de la Vivo”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.