La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

II. Helpaj Verkoj por la Studo de La Libro de La Spirito

Laŭ nia modesta opinio, antaŭ ol pritrakti la helpajn aŭ komplementajn verkojn, kiuj faciligas aŭ ampleksigas la komprenon de la principoj entenataj en La Libro de la Spiritoj, la interesito tutcerte devos entrepreni la studon de la ceteraj verkoj de Allan Kardec, precipe la kvar, kiuj kompletigas la Kodigadon: LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ, LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO, LA ĈIELO KAJ LA INFERO kaj LA GENEZO.

Laŭ la valora opinio de la karmemora Profesoro Herculano Pires, en lia Enkonduko al la Libro de la Spiritoj, verkita por la eldono de li tradukita kaj publikigita de Livraria Allan Kardec Editora, tiuj kvar libroj verdire konsistigas disvolvojn aŭ ampleksigojn de la konceptoj fiksitaj en La Libro de la Spiritoj. Pli saĝa analizo eĉ klare indikas la plurajn lokojn de la teksto, kiuj respondas al la kvar cititaj libroj.

Facile estas konkludi do, ke pli klara kaj profunda kompreno de La Libro de la Spiritoj nature postulas la studadon de la ceteraj verkoj de la kodigado.

Krom la menciitaj asertoj, kiuj emfazas la studon de la Kardeka Pentateŭko laŭ ĝia tuta establita strukturo, ni volas reliefigi, ke La Libro de la Spiritoj estas monumenta verko de kulturo kaj scio, eksterordinara sintezo de la Spiritisma Doktrino. En ĝi enteniĝas la tuto de la doktrinaj principoj. Oni aldone konkludas, ke ĉiuj kunhelpaj verkoj, skrupulaj kaj konstruaj, efike ampleksigas ĝian komprenon.

Malgraŭ tio, inter tiom da aliaj, ni sugestas la jenajn verkojn aparte oportunajn por helpi la studadon kaj komprenon de la menciita baza verko:

- A CONSTITUIÇÃO DIVINA (LA DIA KONSTITUCIO) – Richard Simonetti. Gráfica São João Ltda.

- AS DORES DA ALMA (LA DOLOROJ DE LA ANIMO) – Francisco do Espírito Santo Neto/Hammed. Boa Nova Editora.

- AS LEIS MORAIS (LA MORALAJ LEĜOJ) – Rodolfo Calligaris. FEB.

- AS LEIS MORAIS DA VIDA (LA MORALAJ LEĜOJ DE LA VIVO) – Divaldo P. Franco/Joanna de Ângelis. LEAL.

- A PRESENÇA DE DEUS (LA ĈEESTO DE DIO) – Richard Simonetti. Gráfica São João Ltda.

- ESTUDE E VIVA (STUDU KAJ VIVU) – F. C. Xavier e Waldo Vieira/Emmanuel e André Luiz. FEB.

- LIÇÕES PARA FELICIDADE (LECIONOJ POR LA FELIĈO) – Divaldo P. Franco/Joanna de Ângelis. LEAL.

- O LIVRO DOS ESPÍRITOS PARA A JUVENTUDE (LA LIBRO DE LA SPIRITOJ POR LA JUNULARO) – Eliseu Rigonatti. Editora Pensamento.

- QUEM TEM MEDO DOS ESPÍRITOS? (KIU TIMAS LA SPIRITOJN?) – Richard Simonetti. Gráfica São João Ltda.

- RELIGIÃO DOS ESPÍRITOS (RELIGIO DE LA SPIRITOJ) – F. C. Xavier/Emmanuel. FEB.

- SINOPSE DE O LIVRO DOS ESPÍRITOS (SINOPTIKO DE LA LIBRO DE LA SPIRITOJ) – Aulus Araújo. Gráfica e Editora Espírita Paulo de Tarso.

- UM JEITO DE SER FELIZ (IU MANIERO ESTI FELIĈA) – Richard Simonetti. Gráfica São João Ltda.

- VIVER EM PLENITUDE (VIVI EN PLENECO) – Richard Simonetti. Gráfica São João Ltda.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.