La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

Kardec kaj la Nova Erao

Miaj amataj, kiel humila servisto de ĉi tiu templo de amo, ni salutas vin ĉiujn, en la nomo de Jesuo.

La sublima Kodiginto de la Doktrino de la Spiritoj komentarias en la mirinda verko “A Gênese” (La Genezo) la evangelian tekston, per kiu la Majstro Jesuo antaŭvidis la finon de la tempoj. Se ĝis antaŭ du jarcentoj tiu aserto de Kristo signifis la finon, la disruiniĝon de la terglobo al ni ŝirmanta la surterajn migradojn, hodiaŭ kaj ekde la komenco de nia doktrino de amo kaj espero, la Krista diraĵo akiras sian veran signifon: alvenis al sia fino la tempoj de timegigaj doloroj kaj de miskompreno pri la dia Vero, ĉar nova erao el lumo kaj paco jam sentiĝas ĉe la sojlo de la tria jarmilo, en kiu Jesuo prezidas la apartigon de la lolo kaj de la tritiko, por ke la animoj minimume instruitaj je la lumo de amo ekposedu la regeneritan Teron.

Alvenis la erao de pli granda respondeco de tiuj kiuj edukiĝas en la vicoj de Spiritismo. Jen la prirespondeco havas la amplekson de la kono.

Kiam sennombraj regionoj niamondaj baraktas en sangverŝaj bataloj celantaj la pasemajn materiajn valorojn, al kiu koncernos do uzi la armilojn de amo, de konkordo, de frateco kaj de bonvolo, por ke la globo kiu faciligas al ni la evoluadon atingu pli superan esprimon en la dia koncerto de la senfina progreso?

Amataj filoj, ni do provu enmemigi la instruojn kaj de la diaj leĝoj kaj de la Evangelio de la Kristo, tiel ke la doktrino de la Konsolanto elstaru per agoj de amo kaj boneco, kaj ke la leĝoj de justeco, amo kaj karito ne estu ia neatingebla utopio, sed realo al ni proksima, profitodona kaj harmonia kun la fundamento de la doktrino kiun ni amas kaj sekvas.

La Kristo de Dio vin benu kaj la paco kaj la espero ekloĝu interne de vi nun kaj ĉiam.

Bezerra de Menezes

Mesaĝo mediume ricevita de Giva de Freitas Teixeira Oliveira, dum la SPIRITISMA KUNVENO KUN PSIKOGRAFIA PRAKTIKO, realigita ĉe la laborperiodo de Studoj pri Mediumeco - 2004. Ĉi tiu kunveno okazis en la vespero de la 27/7/2004, en la Spiritisma Grupo Bezerra de Menezes, en Uberlândia - MG -, realigita de la Departemento pri Mediuma Orientado de la Spiritisma Municipa Alianco de Uberlândia.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.