La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La graveco de ĉi tiu verko estas pli granda ol tio, kion oni vere pensas. Rilate la Teologion, LA ĈIELO KAJ LA INFERO en pli ol jarcento anticipis la ŝanĝojn kiuj nun okazas en la sino de multaj eklezioj. Se la teologoj, kiuj pretendas estis homoj plialtaj ol la homoj mem, kiel Kartezio ilin taksis, povus havi sufiĉe la humilecon ĝin konsulti, ili trovus en ĝiaj paĝoj la solvon de siaj plej angoraj problemoj.
Kiu homo ankoraŭ ne maltrankviliĝis pri la afero de la morto kaj pri tio, kio estos post la tombo? Kiu ne pensis pri la eblo aŭ ekzisto de la ĉielo kaj de la infero?
Tiaj demandoj ĉiam estis al la homoj motivoj de zorgoj, ekde la plej fora antikveco, havigantaj dubojn kaj necertecojn antaŭ la estonteco, kiu tiam fariĝis vera mistero.
Ĉiuj malnovaj kaj tradiciaj religioj instruas pri paradiza ĉielo kaj same pri infero, ia regiono kun eternaj doloroj kaj suferoj, meze de nesondeblaj abismoj.
Analizante la kulturan panoramon de sia tempo, Kardec konstatis, ke tri sistemoj de ideoj provas ekspliki la sorton de la animo post la morto:
* La unua el ili, NIHILISMO, proklamas, ke ĉio finiĝas ĉe la morto de la korpo, kaj ekzistas nenia fundamento por kredoj kaj valoroj aŭ eĉ nenia celo por la homa ekzistado.
* La dua, PANTEISMO, asertas, ke ĉe la morto de la korpo tio, kion ni nomas animo, estos ensorbita en la universan tuton, kaj nenio plu restos el ĝia individueco kaj identeco.
* Trie, la religiaj doktrinoj kredas, ĉiuj el ili, je la postvivado de la animo, je la konservado de ĝiaj identeco kaj individueco kaj ankaŭ je ia puna kaj rekompenca sistemo koncerne al la homaj agoj dum la enkarna vivo.
Al la nihilistaj kaj panteismaj sistemoj Kardec kontraŭmetas argumentojn nerefuteble logikajn, pruvante, ke tiuj ne respondas al la postuloj de racio kaj, krome, se ili estus adoptitaj de la plejmulto el la homoj, ili kaŭzus la dissolviĝon de la socio, ĉar kiel sekvon ili kuntrenus la forigon de la respondeco pri la praktikataj agoj dum la vivo, kaj same la forlason de la devo pri solidareco kaj frateco kaj de ĉiu stimulo por la individua kaj kolektiva progreso.
La religiaj doktrinoj, defendante la postvivadon de la animo kaj la sistemon de estontaj punoj kaj rekompencoj, estas, laŭ Kardec, pli konsentaj kun la aspiroj de la homa animo kaj kun la instinkta kredo kiun la homo havas pri la vivo post la morto. Tamen, kiel la liona majstro rimarkigas, ili enhavas grandan dozon da fantazio, multe konfliktantaj pri la naturo de la punoj kaj ĝuoj kaj precipe pri ties determinaj kaŭzoj, el kio naskiĝas la malsimilaj kultoj kaj la malsamaj devoj difinitaj kiel necesaj por ke oni evitu la inferon kaj atingu la ĉielon.
Allan Kardec ankoraŭ rimarkigas, en la enkonduka ĉapitro de la verko, ke la religioj estas perdantaj sian forton kaj sin montrantaj “senpovaj por bari la nekredemon”. Tiel estas, ĉar io mankas al ili. Kaj kio al ili mankas en ĉi tiu jarcento de pozitivismo, en kiu oni penas prefere kompreni ol kredi, tio sendube estas la konfirmo de iliaj instruoj per la pozitivaj faktoj, kaj ankaŭ ilia akordo kun la pozitivaj informoj de la Scienco (...).
Pli antaŭe li diras, ke pro ĉi tiuj cirkonstancoj Spiritismo venas por starigi baron kontraŭ disvastiĝo de nekredemo, ne nur per rezono, ne nur per antaŭvido de danĝeroj, kiujn ĝi kuntrenas, sed ankaŭ per materiaj faktoj, farante videblaj kaj tuŝeblaj la animon kaj la estontan vivon.
Daŭrigante, li deklaras, ke la Spiritisma Doktrino pri la estonteco ne estas ia imagverko, sed la rezultato de observado de faktoj, precipe per la mediuma esplorado, kiu nin rekte kontaktigas kun la pulsanta realeco de la post-tomba vivo. Li malkovras al ni la destinon de tiuj kiuj mortis kaj kiuj venas klarigi al ni pri sia nuna kondiĉo, pri la naturo de siaj suferoj aŭ de sia feliĉo kaj pri tio, kio estigis tiun suferon aŭ feliĉon.
Fine, la Kodiginto asertas, ke la estonta vivo, laŭ la instruo de la Superaj Spiritoj, ne estas ia nura hipotezo, sed certeco, kaj ke tiu certeco pri la estonta destino de la animoj “estos la unua punkto de kontakto de la diversaj kultoj, estos ja grandega paŝo por la religia toleremo, kaj poste por la kompleta kunfandiĝo”.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.