La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

La Libro de la Spiritoj

Sílvio Divino de Oliveira

I. Historio de la Verko

La historio de Spiritismo iel ligiĝas al Hydesville, malgranda urbeto de Usono, kie en modesta domo vivis la familio Fox. Kiel sciate, tie okazis nekutimaj fenomenoj de fizikaj efikoj sub la pretervola mediuma agado de la junaj fratinoj Fox (Margaret, Kate kaj Leah). La nevidebla komunikiĝanto produktis frapojn tra la domo, timigante la tutan familion. Oni interkonsentis tiam uzi alfabeton ĉe kiu ĉiu aparta litero estis reprezentata de difinita nombro da frapoj, kaj en la 31ª de marto 1848 estis starigata dialogo kun la “fantomo”. Lia historio fariĝis konata. Li estis kolportisto, mortigita de iamaj loĝantoj de tiu domo kaj enterigita en la interno de ĝia kelo. Tiu nekredebla okazaĵo estis poste konfirmita, kiam oni trovis la kadavron de la komunikiĝinto.

La knabinoj Fox vojaĝis kaj kie ili gastiĝadis okazis similaj fenomenoj. Alia interesa apartaĵo malkovriĝis. Oni rimarkis, ke ili posedis specialan kapablon, kio poste estis same observata ĉe aliaj personoj, tio estas: ĉe la kontakto de iliaj manoj malgranda tablo leviĝis kaj aŭdigis frapojn.

Ekestis la epoko de la turniĝantaj tabloj, kies famo rapide disvastiĝis. De Ameriko ĝi etendiĝis al Eŭropo, simile al ekbrulinta meĉo de pulvo, altiranta la atenton de la tuta mondo. La fenomeno fariĝis amuziĝo kaj tempopasigilo en la aristokrataj salonoj kaj hejmoj de la tiama socio.

La turniĝantaj tabloj kaj, poste, la “parolantaj”, vokis la atenton de la singardema instruisto Hippolyte-Léon Denizard Rivail al la spiritismaj fenomenoj en Parizo, Francujo.

Komence, la pli seriozaj observantoj, inter ili la eminenta instruisto Rivail, opiniis, ke ĉio estas konsekvenco de la agado de magneta emanaĵo, kies propraĵojn oni pli bone devus koni.

En la fino de 1854, S-ro Fortier, persona amiko de Rivail, portis al li la strangan novaĵon. La tabloj ne nur moviĝadis aŭ frapadis, sed ankaŭ respondis al inteligentaj demandoj pere de kurioza alfabeto, al kiu oni antaŭe difinis ioman nombron da frapoj. Ĝis tiam Denizard Rivail ne ĉeestis la fenomenon. Serioza persono, li ne interesiĝis pri la tiamaj frivolaĵoj aŭ laŭmodaĵoj. Li respondis al entuziasma amiko kiel vera scienc-racia homo: Mi nur kredos, kiam mi tion vidos kaj kiam oni pruvos al mi, ke tablo havas cerbon por pensi, nervojn por senti kaj ke ĝi povos fariĝi somnambula. Ĝis tiam, permesu ke mi vidu en tio ne pli ol rakonton por igi nin dormi stare.[1]

En majo de la jaro 1855, invitite por partopreni kunvenon en la domo de S-ino Plainemason, Rivail ĉeestis je la unua fojo la fenomenon de la turniĝantaj tabloj, en tiaj kondiĉoj, ke ne restis al li plej malgranda dubo pri ĝia aŭtentikeco.

La faktoj poste observitaj de Rivail, pere de pluraj mediumoj, estis tiel evidentaj, ke ili motivigis la kleran majstron aserti poste: En tiuj ŝajnaj frivolaĵoj, en la tempopasigilo, kiu fariĝis tiuj fenomenoj, mi perceptis ion gravan, kvazaŭ la riveladon de ia nova leĝo, kiun mi funde devigis al mi studi.[2]

Rivail plu vizitadis dum iom da tempo la kunsidojn en la domo de S-ino Plainemason, kie li efektivigis zorgajn observojn. Li poste estis invitata ĉeesti seancojn en la domo de la familio Baudin, kie li trovis adekvatan etoson por daŭrigi siajn esplorojn. En 1856, la mediumaj spertoj realigitaj ĉe tiu respektinda familio kalkulis je la ĉeesto de distinginda kaj multnombra rigardantaro. Tie la Libro de la Spiritoj estis komencata kaj grandparte verkata. Komence de lia vizitado, la Instruisto Rivail konstatis la realigadon de vantaj kunvenoj, sen seriozaj celoj. Lia ĉeesto tamen ŝanĝis la celon de la eksperimentoj. Jen kiel procedis la Liona majstro, laŭ liaj propraj vortoj: Mi kunportis al ĉiu sesio serion da antaŭpreparitaj kaj metode dispoziciitaj demandoj. Ili estis ĉiam respondataj kun precizeco, profundeco kaj logiko. (...) Mi, principe, nur zorgis instrui min; pli poste, kiam mi vidis, ke tio konsistigas tutecon kaj akiris konturon de iu doktrino, venis al mi la ideo publikigi la ricevitajn klarigojn por la ĝenerala instruado de la popoloj.[3]

La kodiganto ankaŭ kalkulis je la kunlaboro de aliaj mediumoj, je kontribuaĵoj senditaj de korespondantoj kaj, speciale, li havis la mediuman kunhelpon de F-ino Japhet, ĉe la domo de S-ro Roustan. Tie, dum intimaj kunvenoj, estis farata la revizio de la verko, for de la antaŭtempaj prikomentoj de la publiko, kaj estis aparte laborantaj nur la kodiganto kaj la mediumino, en tagoj kaj horoj antaŭdifinitaj de la Spiritoj.

Malgraŭ tio, la misiisto, zorgema kaj sagaca, ne kontentiĝis per la revizio farita kunlabore kun la sindonema F-ino Japhet kaj tiele agis: Ĉar mi estis en cirkonstanca rilato kun aliaj mediumoj, ĉiam kiam prezentiĝis oportuna okazo mi ĝin profitis celante proponi kelkajn demandojn kiuj laŭŝajne estis pli malfacilaj. Tiel estis, ke pli ol dek mediumoj donis helpon al ĉi tiu laboro. El la komparado kaj kunfandiĝo de ĉiuj respondoj, kunordigitaj, klasigitaj kaj ofte refaritaj en la silento de la meditado, mi ellaboris la unuan eldonon de “La Libro de la Spiritoj”, kiu aperis en la 18ª de aprilo 1857.[4]

Tiel estiĝis por la homaro nova tempo, la Erao de la Spirito.

Reliefa Historia fakto estas la nomo utiligita de la kodiginto por subskribi la verkon. Lia civila nomo estis tre konata kaj respektata en la kulturaj medioj de Francujo. Influite de sento de humileco kaj ankoraŭ konsiderante, ke la verko apartenas al la Spiritoj, la majstro decidis subskribi ĝin sub la pseŭdonimo Allan Kardec, nomo kiun li havis en antaŭa reenkarniĝo, en la epoko de la druidoj, laŭ informo al li donita de protektanta Spirito.

La unua eldono de La Libro de la Spiritoj konsistis nur el 501 demandoj, dividitaj en tri partoj. Ŝajnas al ni intenca la strategio propra de la Superaj Spiritoj kiuj orientis la kodiginton, ke ili oferas laŭgrade la novan revelacion, liverante tempon al la maturiĝo de la opinioj sur la vasta kampo de la ideoj.

Nur en marto de la jaro 1860 la Spiritisma Revuo anoncis la disvendon de la dua eldono de La Libro de la Spiritoj, tute refandita kaj konsiderinde ampleksigita, enhavanta 1019 demandojn, dividitajn en kvar partoj. Tiu dua eldono fariĝis definitiva kaj alvenis al la nuna tempo, adoptita en la tuta mondo. Krom la 1019 studpunktoj, ĝi enhavas la majestan “Enkondukon” de Allan Kardec, la “Antaŭparolon” kaj la “Konkludon”, dividitajn en 9 partoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.