La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

III. La Verko pri Matematiko kaj la Patrinoj

Al Pestalozzi estis eksternodirare valora la influo de la familio en la edukado de ties infanoj. Hodiaŭ la verkoj direktataj al la edukado de la junularo grandparte ignoras la gravecon de la patrineca fonto de edukado. La edukisto Rivail lernis en Yverdon, ĉe la multnombraj lecionoj kiujn li ĉeestis kaj ĉe multaj aliaj per kiuj li anstataŭis sian majstron, ke:

La vivo edukas.

La hejmo estas la lernejo kie la homo plej bone trejniĝas por la vivo, ĉu publika aǔ privata.

Vi Tamen ne vivas surtere ekskluzive por vi.

La naturo vin edukas por la eksteraj kaj internaj rilatoj.

Estas dezirinde kaj konvene ke la infanoj lernu ion, sed al ili pli gravas esti io.

Por akiri saĝecon kaj trankvilecon la homa edukproceso devas esti simpla kaj univarsale aplikata.

La hejmo estas la bazo de ĉia morala edukado por la homaro.

La patra hejmo estas la lernejo de la kutimoj kaj de la publika vivo.

Nek la arto, nek la libroj, sed la vivo mem estas la fundamento de edukado kaj de instruado.

La vivo edukas; tio tamen ne temas pri nura parola aserto, sed pri agado. Ĝi signas aktivecon.

Estas utile instrui al infanoj legi, skribi kaj reciti, sed multe pli grave estas al ili instrui pensi. (Ĉe Lopes, 1981, p. 110-114.)

Kiel oni vidas, la koncepto pri edukado estas dinamika. Ĝi ne estas jungita al nura instruado, al surmetitaj niveloj de informoj. Multe pli ol tio, edukadon oni konstruas en la hejmo, en la vivo, per uzo de la menso kaj de la manoj.

Nuntempe oni atribuas eksterordinaran valoron al la instrua agado. Ni vivas en jarcento, en kiu la kvanto da informoj kiujn oni povas serĉi estas nemezurebla. Sufiĉas disponi pri informadika servo kaj ni, kiel neniam antaŭe okazis, havas rektan perkomputilan aliron al reto de informoj. La homaro tamen neniam sin trovis tiel orfa de edukado. Tial, la konsideroj de Rivail, ke la patrinoj komprenos lian tekston pri Aritmetiko kaj povos tion transdoni al siaj gefiloj, estis io signifoplena kaj admirinda.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.