La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Isabel Gervásio de Faria
LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO (ELS) estas la tria verko de la Kodigado de Kardec. Publikigita en aprilo 1864 – en Parizo – ĝi kolektas en si ĉiujn moralajn instruojn de la Spiritisma Doktrino, konsistiganta, do, ties religian karakteron.
LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO prezentas nenian novan moralon: ĝia tuta enhavo estas la klarigo de la plej signifaj partoj de la Evangelio de JESUO, elektitaj de la Kodiginto kaj klarigitaj de la Superaj Spiritoj, kiuj respondecas pri la Kodigado, konservante ĝian originalan purecon. Ĝi enhavas profundan alvokon al la pripensado kaj fariĝas forta stimulo al la interna renoviĝo pro la dolĉaj konsoloj kaj la sublimaj esperoj, kiujn ĝi disdonas al ĉiaj suferantoj. Al la fieraj kleruloj de la mondo ĝi reprezentas veran enigmon, sed al la simplaj kaj humilaj homoj kompilaĵon de saĝeco kaj de amaj kaj justaj revelacioj.
Ĝis la tria eldono ĝi titoliĝis IMITO DE LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO. Laŭ la sugestoj de pluraj kunuloj kaj mentoroj, Allan Kardec reviziis la tutan verkon kaj republikigis ĝin kun la titolo per kiu oni konas ĝin hodiaŭ: LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO. En la organizado de la temoj, ĝi elmontras la bonegan pedagogian laboron realigitan de la Kodiginto. Ni analizu kelkajn el ĝiaj strukturaj aspektoj:
● Ĝi estas verko konsistanta el nur dudek ok ĉapitroj, kies titoloj estas vortoj enestantaj en la instruoj de JESUO, en lia Dia Evangelio;
● Ĝi havas mallongan antaŭparolon: belegan mesaĝon de la Spirito de Vero, mediume transdonitan pere de la plej juna mediumino el tiuj, kiuj kunlaboris kun Allan Kardec en la laboro de la Kodigado. Temas pri elokventa alvoko al la homo, al lia strebado por interna reformiĝo;
● Postsekvas longa enkonduko kun la necesaj klarigoj al la leganto, prilumanta la jenajn punktojn:
1- CELO DE LA VERKO – Destinata al la simplaj kaj humilaj laŭ la koro, ĝi starigas regulojn de konduto, sekuran gvidilon por la individua feliĉo kaj por la eklevo de la vualo, kiu kaŝas al ni la estontan vivon.
2 – AŬTORITATECO DE LA SPIRITISMA DOKTRINO – La Kodiginto montras al ni la metodon utiligitan en la proceso de la Kodigado: la universalan kontrolon de la instruoj de la Spiritoj.
3 – HISTORIAJ RIMARKOJ - Traduko de la bibliaj terminoj uzataj tra la verko.
4 – SINTEZO DE LA INSTRUOJ DE SOKRATO KAJ PLATONO, ANTAŬULOJ DE LA KRISTANA IDEALO KAJ DE SPIRITISMO.
Rilate la ĉapitrojn, jene organiziĝis la tuto de la verko: dudek sep el ili fundamente havas la saman strukturon: titolon, subtitolojn, transkribon de evangeliaj tekstoj de Mateo, Marko, Luko kaj Johano kaj/aŭ bibliajn citaĵojn de la Malnova Testamento. Sekvas la komentarioj de la Kodiginto, pere de mallongaj kaj celtrafaj tekstoj, kaj, ĉe la fino de ĉiu ĉapitro, la parto titolita “Instruo de la Spiritoj”. Ĉi tiu parto konsistas el mediumaj mesaĝoj ricevitaj en pluraj landoj pere de la plej malsamaj mediumoj, fremdaj inter si kaj pri kiuj estas necese reliefigi kelkajn faktojn:
1 – El la kvanto da mesaĝoj al la dispono de Allan Kardec, ĉirkaŭ 300 estis apartigitaj por plendetala studado, el kio rezultis la kolekto de tiuj 110 kiuj konsistigas la verkon;
2 - El Brazilo estis senditaj al li kelkaj kajeroj kun psikografiitaj mesaĝoj. Sed nur la mesaĝo titolita “La egoismo”, subskribita de Emmanuel kaj enestanta en la ĉapitro IX, estis elektita de la Kodiginto: estas interese rimarkigi, ke pli poste tiu Spirito fariĝis la mentoro de nia kara Chico Xavier;
3 – Kvardek kvar Superaj Spiritoj subskribas la 110 selektitajn mesaĝojn. La plej multo el ili estis, kiam enkarniĝintaj, elstaraj figuroj de la Katolikisma Kredo;
4 – Kvankam oni rekonis ilian gravecon, neniu mediumo estis persone menciita dum la farado de tiu verko, kio same okazis rilate ĉiujn aliajn verkojn de la Kodigado.
Oni devas reliefigi, ke per la adopto de la sistemo ĉapitro/paragrafoj, Kardec ilin numeris ekde la evangeliaj notoj ĝis la lasta spirita mesaĝo, por faciligi ties lokalizon kaj konsulton.
La konkludo de LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO troviĝas en la ĉapitro 28, kiu estas kolekto da spiritismaj preĝoj. Multaj el ili estas psikografiitaj mesaĝoj, kiuj nobligas kaj valorigas la signifon de la efektivaj prezentitaj preĝoj. Ĉe ilia organizado, Kardec ilin dividis en kvin grupojn: 1ª - ĝeneralaj preĝoj; 2ª - Preĝoj por tiuj, kiuj fakte preĝas; 3ª - Preĝoj por la enkarinĝintoj; 4ª - Preĝoj por la elkariniĝintoj, kaj 5ª - Preĝoj por tiuj malsanaj kaj trafitaj de spiritaj obsedoj. Gravas ankoraŭ rimarkigi, ke ĉiun preĝon antaŭas antaŭparolo, per kiu la koncerna temo estas klarigita sub la lumo de la Spiritisma Doktrino, tiel kontribuanta por ke la fido fariĝu racie komprenata.
Krom la Kvinverka Kodigado, ĉiuj aliaj verkoj skribitaj laŭ la Spiritisma Doktrino havas la celon ĝin ampleksigi, klarigi kaj profundigi. Tiel procedis la propra Kodiginto, kiu multe skribis, ĉar admirinda estas lia kontribuo tiurilate. Aliaj verkistoj, la klasikaj, kiel ekzemple Léon Denis, Gabriel Delanne, Camille Flammarion, ktp; la modernaj kaj la nuntempaj, precipe en Brazilo, rigardata de la Spirita Plejalta Mondo kiel “Koro de la Mondo, Patrujo de la Evangelio”, ĉiuj ili intense disvolvis ĝian moralan aspekton kaj ĝiajn konsekvencojn, ĝuste ampleksigante la religian aspekton de Spiritismo.
Rekonante kaj respektante la valoran kontribuon de ĉiuj spiritistaj verkistoj, reenkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, kiuj, specife ĉi tie, en la lando de la Sudkruco, donas impulson al la Spiritisma Doktrino por la plenumado de ĝia misio, oni devas evidentigi la bonfaran figuron de FRANCISCO CÂNDIDO XAVIER.
Senlaca laboranto de la mediumeco kun Jesuo, li kontribuis per 412 mirindaj verkoj, pli ol duono de ili laŭkonforme pliklarigantaj LA EVANGELION LAŬ SPIRITISMO, kaj por sia tiel fekunda kaj grava misio li ricevis la spiritan protekton kaj kunordigadon de la Spirito Emmanuel. El la tuto de la verkoj kiuj aldone helpas klarigi la karakteron de LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO, kiel apogo al la studemulo en ties samtempa legado de aliaj verkoj, ni sugestas kelkajn titolojn malsupre listigitajn.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.