La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
“Vi scios la veron, kaj la vero vin liberigos”. Tiuj estas vortoj de Jesuo, kiu saĝe instigas nin al liberiĝo el la nescio, sed studo fariĝas necesa por ke tio okazu. Tamen studi ne estas nur legi aŭ aŭdi. Ĝi koncernas mensan aktivecon, pripensadon, analizon kaj, super ĉio, asimiladon de tio, kio estas studata. Por ĉi tiu celo estas necese, ke la studo estu honesta, sistema, metoda kaj persista. Grupe aŭ individue, la efika lernado dependas de la intereso, bonvoleco kaj diligenteco, per kiuj ĉiu pretas lerni la lecionojn. Interalie, la profita rezulto de la studo estas la renovigo de ideoj, la intima klarigado, la altigo de la sentoj, la harmoniiĝo kun la pli noblaj Spiritoj, la scipovo kiu igas nin plibone plenumi niajn taskojn, krom la ampleksigo de nia vortkapablo kaj ekzercado de la inteligento.
La studo de La Libro de la Spiritoj estigas konon pri ĉiuj fundamentaj aspektoj de la vivo. Ĝi signifas prepariĝon por profiti la oportunaĵojn starigitajn de Dio, tiel sur la Tero kiel en la spiritaj sferoj.
Tiamaniere, ni prezentas kelkajn sugestojn por la konsulto de tiu rimarkinda verko, heredaĵo de la homaro, celante eltiri pli efikan profiton de la tempo destinita al la lernado:
a. Komenci la studon per la “Enkonduko” farita de Allan Kardec kaj poste transiri al la “Antaŭparolo”. Ĉi tiuj du disertacioj antaŭantaj la demandojn estas riĉoplenaj de informoj kaj klarigoj liveritaj de la kodiginto kaj de la plejado da Spiritoj komisiitaj por la laboro de la Tria Revelacio. La skrupula studo de tiuj partoj kunportos al la lernanto novajn lumojn por lia komprenkapablo.
b. La Libro de la Spiritoj estis kodigita de eminenta pedagogo – Kardec – kaj tial ĝi jam estas didaktike organizita laŭ temoj, ĉapitroj kaj partoj. La demandoj estas disponigitaj laŭ numere progresiva perspektivo kiu sekvas de la simpla al la kompleksa, de la eksperimenta al la filozofia kaj de la konkreta al la abstrakta. Ĝi jam troviĝas do en la ideala ordo por la lernado; sufiĉas ĝin studi en la ordo laŭ kiu ĝi sin prezentas.
c. Estas esence grave legi la demandon kaj provi ĝin kompreni antaŭ ol serĉi la respondon. La demandoj estas treege inteligentaj kaj valoras la penon ilin bone kompreni. La respondoj donitaj de la Superaj Spiritoj estas saĝaj kaj elmontras altnivelan konon, indaj je akurata pripensado. Oni ne devas rapide legi. Trankvileco kaj pacienco ankaŭ helpas ĉe la lernado.
ĉ. Reveni al la antaŭaj demandoj, ĉiam kiam necese, por klare asimili tion kion oni studas en ĉiu momento. Konsulti vortaron, enciklopedion kaj akcesorajn verkojn, se bezonate, por ĵeti lumon al la komprenpovo.
d. La studo povas esti entreprenata individue aŭ en grupo. En la spiritismaj domoj la bone organizitaj studgrupoj havas la avantaĝon de la interŝanĝo de spertoj, de la pliigo de la vidkapablo, de la pliriĉigo de ideoj kaj eĉ de la frata interrilato. La ritmo de la studoj dependas de la tempodaŭro de la kunveno, de la nombro kaj ankaŭ de la kultura nivelo de la partoprenantoj. Oni do ne devas fiksi la nombron da studotaj demandoj en ĉiu renkontiĝo.
e. En la specifa kazo de la studo en grupo, la kunordigantoj devos fari uzon de dinamikaj teknikoj, kiuj vekas ĉies intereson, kiaj: libera panelo, integrita panelo, inter aliaj. La utiligo de variaj rimedoj igas la kunvenon motivita, malstreĉa kaj tre profita rilate lernadon.
f. Kelkaj demandoj de La Libro de la Spiritoj, post la respondo donita de la Bonfarantoj, prezentas komentariojn kaj notojn, tre oportunajn kaj klarigajn, prilaboritajn de Kardec kaj kiuj multe helpas por la lernado kaj kompreno de la teksto. Cetere, estas longaj paragrafoj kiel la demandoj 222, 257 kaj 455, kiuj postulos pli ol unu kunvenon por esti plene studataj. Estas profitodone eluzi multajn studhorojn por lerni ĉion kio elmontriĝas en la paragrafo. “Ne timu skurĝi nin per viaj demandoj”, asertis Sankta Ludoviko kaj Sankta Aŭgusteno (demando 495), kaj ni ripetas: ni ne timu nin skurĝi per la studo!... Ĉe la fino de la libro, oni kompletigas la lernadon per la brila “konkludo” de la kodiginto.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.