La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

La Libro de la Mediumoj: Gvidilo por Mediuma Sekura Praktikado.

Belmiro Francisco Martins Paranhos
Florentino Gomes de Brito
José Ruben Gomes
Luiz Bertolucci Júnior
Nuciete Aparecida da Cruz
Vânia Amâncio Abdulmassih

Membroj de la skipo de la Departemento de
Mediuma Orientado de AME – Uberlândia.

“Sed restis du viroj en la tendaro; la nomo de unu estis Eldad, kaj la nomo de la dua estis Medad; kaj suriris sur ilin la spirito – ĉar ili estis inter la enskribitaj, sed ne eliris al la tabernaklo – kaj ili ekprofitis en la tendaro. Tiam kuris junulo kaj raportis al Moseo, kaj diris: Eldad kaj Medad profetas en la tendaro. Kaj respondis Josuo, filo de Nun, kaj servanto de Moseo detempe de lia juneco, kaj diris: Mia sinjoro Moseo, malpermesu al ili. “Sed Moseo, diris al li: Ĉu vi ĵaluzas pri mi? Estus dezirinde, ke la tuta popolo de la Eternulo fariĝu profetoj, se la Eternulo metus Sian spiriton sur ilin.”[5] Malnova Testamento, Nombroj, 11:26 al 29.

La alproksimiĝo de la spiritoj al la homoj okazis, en ĉiu tempo, pro la deziro, kiun la “mortintoj” ĉiam havis helpi nin, donante al ni konsilojn kaj orientadon, al tio nin altirante pere de mediumoj, kiuj en aliaj tempoj kaj lokoj estis nomitaj laŭ malsamaj nomoj: profetoj, orakoloj, antaŭdiristinoj, kuracemuloj, magoj, inter aliaj.

La mediumeco estas kapablo tiel malnova, kiel la mondo. La profetoj estis mediumoj; la misteroj en Eleŭziso baziĝis sur la mediumeco; la Ĥaldeoj, la Asirianoj havis mediumojn; Sokrato estis direktata de Spirito, kiu inspiradis al li la mirindajn principojn de lia filozofio; li aŭdadis ties voĉon. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXXI, XI, FEB)

Kiam ni do, la reenkarniĝintoj, ilin perceptas per pli granda sentebleco kaj facileco, ni estas invitataj agi kiel perantoj inter nia materia mondo kaj la spirita mondo, kiu kompare kun la nia estas multe pli vasta, plena de nuancoj, detaloj kaj vivo, vibranta, pli dinamika ol nia mirinda, sed limigita, surtera mondo. Ni estas benataj de la sublima ŝanco de evoluado: esti mediumoj.

Mi sentas strangajn sensacojn... Mi vidas nebulajn figurojn, aŭdas anonimajn voĉojn, ekhavas fortajn antaŭsentojn. Kio okazas ĉe mi? Plurajn fojojn mi estas pelita diri ion, kion mi ne deziras diri, elparoli frazojn, kiuj naskiĝas el ideoj kaj pensoj kiuj ne koncernas min. Tiuj ne estas miaj vortoj! Kion mi devas fari? Kial tio okazas al mi? Ĉu mi estas ensorĉita? Kie mi serĉu helpon? Kaj kian helpon mi serĉu: ĉu medicinan, psikologian, spiritan?

Tio estas kelkaj demandoj kiuj ĝenas tiun, al kiu prezentiĝas la valora kapablo esti mediumo: agi kiel peranto inter la Spiritoj (konataj de la spiritistoj kiel la elkarniĝintaj, ĉar ili jam ne posedas la fizikan korpon) kaj la viroj aŭ virinoj ankoraŭ katenitaj al la korpo.

Ne estas facile trakti la novan situacion en nia vivo. La intelekta, religia kaj morala instruiĝo, kiun ni havis ekde la infaneco, multe kontribuos por nia decido. Estas evidente, ke ni povos esti mediumoj eĉ ne estante religiemuloj, aŭ spiritistoj, ekzemple. Multaj kontribuoj sur la kampoj scienca, filozofia, eduka, ekonomia, politika kaj religia originas el spiritaj intervenoj, el sugestoj de la mortintoj, kiuj revenas interesiĝintaj je nia progreso aŭ ruino (kiam ili estas kontraŭuloj aŭ malamikoj), eĉ kiam ni ne rimarkas aŭ neas la strangajn sugestojn al ni venintajn.

Channing konfirmas, ke ĉiuj homoj estas mediumoj, ĉiu havas apud si iun Spiriton, kiu lin gvidas al bono, kiam li scias tiun aŭskulti. Nu, ĉu kelkaj homoj komunikiĝas senpere kun tiu Spirito per aparta mediumeco, ĉu aliaj lin aŭdas nur per la voĉo de la koro kaj de la intelekto, tio ne estas grava: tio estas iu familiara Spirito, kiu ilin konsilas. Nomu lin spirito, prudento, inteligento, ĝi estas tamen ia voĉo, kiu respondas al via animo kaj diras al vi bonajn parolojn; okazas nur, ke vi ilin ne ĉiam komprenas. (LM, ĉap. XXXI, VIII)

Se ni elektos antaŭeniri, per studado kaj praktikado de la Mediumeco kun Jesuo, al ni eblos trovi en Spiritismo la necesajn elementojn por ke la mediumeco firmstare kaj feliĉe disvolviĝu kaj edukiĝu: La Libro de la Mediumoj aŭ “Gvidilo de la Mediumoj kaj de la Elvokantoj”, taŭgas kiel lernolibro, iu direktilo por ke la sensivulo aŭ mediumo povu koni sin kaj la aliajn, tiel la homojn al li proksimajn kiel la al li rondirantajn kaj influantajn spiritajn estulojn.

I. Historio de la Verko

La Libro de la Mediumoj estis publikigata en la 15ª de januaro 1861, en la urbo Parizo, Francujo. Eŭropo tiam travivis historian periodon de intensa ekonomia kaj populacia disvolvo, kun forta geopolitika ekspansio, direkte al tio, kion pli poste oni konsideros kiel la eŭropan imperialismon, tio estas, Francujo plietendos sian militistan kaj politikan povon, same ankaŭ la ekonomian, al pluraj regionoj de la mondo, fondante kaj tenante koloniojn sub sia submeto. La eŭropa industriiĝo estis en plena aktiveco kaj Francujo, kune kun aliaj potencaj nacioj, nome Anglujo, Svisujo, Italujo, Hispanujo, regis la proceson de la granda industria revolucio, kiu difinis en la jardekoj proksimaj al 1900 novan politikan, militistan kaj ekonomian ekspansion de la eŭropaj landoj direktitan al Azio kaj Afriko. La eŭropa progreso stimulis la disvastiĝon de la artoj kaj de diversaj kulturaj sektoroj, akompanata de forta disvolviĝo de la presarto kaj literaturo, faciligante la dissemadon de novaj ideoj.

Parizo, ĉefurbo de Francujo, ankoraŭ estis altircentro de la mondo. Intelektuloj grandnombre tien sin direktis kun la celo disvolvi siajn studojn, teoriojn, filozofiojn, edukajn projektojn, krom akiri interŝanĝe la jam atingitajn konkerojn, kiuj poste estos disetentidaj al iliaj hejmlandoj.

Ankaŭ tie, en la unua duono de la XIXa jarcento, oftege okazis la fenomeno de la turniĝantaj tabuloj. Multfrekventitaj kunvenoj multobliĝis en la festaj parizaj salonoj, kie kuriozemuloj kaj seriozaj personoj, la unuaj en pli granda nombro, kunsidis por vidi la turniĝantajn tabulojn, kiuj piedbatis kaj cirkuladis en la ĉambro, respondantajn per frapoj kaj aliaj movoj al la damandoj, ofte frivolaj. Tiu praktikado jam estis sufiĉe konata de la eŭropanoj kaj de aliaj pli antikvaj popoloj, laŭ la rimarkoj de Magalhães (1996), kiu rehavigis parton de la verko de Edmundo G. Blanco: Ĉe la ago komunikiĝi kun la mortintoj oni utiligis ĉenojn, cirklojn (...) laŭ konfirmas Aristotelo, Plutarko, Plinio, Filostrato..., inter aliaj studemuloj el la antikveco cititaj de la aŭtoro.

Proksimume al la jaro 1850, la kunvenoj ĉirkaŭ la turniĝantaj tabloj ekvekis la intereson de viroj kaj virinoj, kiuj vidis ĉe tiuj fenomenoj la revelacion de nova mondo, ampleksa, ebliganta multajn studŝancojn, la mondo de la Spiritoj. Verdire la tablo estis simpla ilo por la manifestiĝo de la mortintoj, la elkarniĝintoj, kiuj, utiligante la fluidaĵojn de la ĉeestantaj mediumoj, sukcesis movi la tablojn kaj respondi al kelkaj pli simplaj demandoj.

Profesoro Hyppolyte-Léon Denizard Rivail, sperta pri la arto eduki la homajn karakterojn, havanta dudek du edukajn verkojn publikigitajn en Francujo, tiam aĝanta 50 jarojn, ĉirkaŭ la jaro 1854 aŭdis prikomentojn pri tiuj fenomenoj kaj nur partoprenis en kunveno por koni la aferon post invito farita de sia amiko, S-ro Fortier, studemulo pri magnetismo, temo ankaŭ altiranta la intereson de Rivail. Spertiĝinta pri la eduka kaj scienca kampo kaj post kiam li ĉeestis kelkajn el la prezentoj de la turniĝantaj tabloj, S-ro Rivail komprenis, ke tiuj simplaj okazaĵoj indikis novan kampon de esploro, kiu certe elmontros konsolan realecon: la morto ne ekzistas, la Spiritoj daŭre vivas post la bankroto de la fizika korpo kaj povas reveni por komunikiĝi kun la homoj.

Post la publikigo de La Libro de la Spiritoj, la restado en Parizo faciligis tion, ke S-ro Rivail - Kardec, post la publikigado de La Libro de la Spiritoj (1857). - povis realigi sian laboron kiel kodiganto, organizanto de la Doktrino de la Spiritoj. Parizo ankoraŭ funkciis kiel la centro de la mondo, ĉar tien kuniĝis la grandaj kulturaj kaj teknologiaj iniciativoj, disponantaj inkluzive pri bona strukturo de presarto, ebliganta la eldonadon de libroj kaj ĵurnaloj por la pli rapida disvastigo de intelektaj kontribuoj, de novaj filozofiaj kaj sciencaj doktrinoj. En tiu dua duono de la dek-naŭa jarcento, la Lumo-Urbo fariĝis la naskiĝloko de Spiritismo.

Ekde la publikigo de La Libro de la Spiritoj, kiu vaste koniĝis tra la mondo, Allan Kardec konstante ricevis skribpetojn por ke li orientu la grupojn dezirantajn praktiki Spiritismon per kunvenoj destinitaj al komunikiĝo kaj manifestiĝo de la Spiritoj.

En 1858 Allan Kardec eldonis la libron Praktikaj Instruoj pri la Spiritismaj Manifestiĝoj, kiu disvolvas la duan parton de La Libro de la Spiritoj kaj ankaŭ pritraktas la organizadon de la unuaj mediumaj grupoj sub spiritisma influo. Tiu verko ricevis tre bonan akcepton kaj la ekzempleroj disponigitaj en librovendejoj rapide elĉerpiĝis. Ĝi estis la bazo sur kiu Allan Kardec kaj la Spiritoj preparis pli ampleksan kaj kompletan verkon por klarigi ĉiujn malfacilaĵojn proprajn al la mediuma agado: La Libro de la Mediumoj. Allan Kardec per si mem avertas, ke la nova verko kunigas la informojn de longa spertado kaj de konsciencaj studoj kaj ke per ĝi Spiritismo estu vidata laŭ ĝia serioza karaktero kaj ne kiel objekto de frivola okupiĝo kaj amuziĝo.

Ni konsideru aldone, ke ĉe la fondiĝo de la Pariza Societo de Spiritismaj Studoj, sub la gvidado de Allan Kardec, mesaĝoj ricevitaj de mediumoj tra la tuta mondo estis pli ofte sendataj por ke la majstro ilin laŭvole taksu kaj profitu. Krom tio, vizitantoj el malproksimaj lokoj, sindonantaj al la mediumaj fenomenoj kaj dezirantaj koni la Spiritisman Doktrinon, pli intense vizitis la societon, precipe post la jaro1857. Princoj, baronoj, politikistoj, altrangaj ŝtataj oficistoj, entreprenistoj kaj komercistoj el foraj regionoj, militistaj komandantoj, same kiel simplanimaj kaj honestaj homoj vizitadis la kabineton de Allan Kardec celante ekkompreni la novan doktrinon, la Bonan Novaĵon de la Spiritoj.

Kunuloj de Allan Kardec el la PSSS raportis, ke ĉe eniro en la studĉambron de la majstro ili ĉiam renkontis grandan nombron da mesaĝoj senditaj el la tuta mondo, kiujn Kardec taksos kaj utiligos ĉe la skribado de nova verko.

Konsultante la bazajn verkojn[6], ni konstatas, ke la mesaĝoj venis el malsamaj regionoj de Francujo: Havro, Mulhaŭzo, Puatiero, Sens, Liono, Bordozo, Konstantino, Marmande kaj el pli malproksimaj lokoj kiel: Ĝenevo, Bruselo, Krakovo, Argel, Carlsruhe, Sankta-Peterburgo kaj urboj de Italujo, kaj aliaj.

La franca majstro havis je sia dispono grandan amason da informoj kaj da spiritaj mesaĝoj, komentojn pri malsamaj praktikoj de la plej diversaj mediumaj laborgrupoj dissemitaj tra la mondo.

Estas atentinde, ke tiel granda estis la ĝenerala akcepto de La Libro de la Spiritoj kaj de La Libro de la Mediumoj, ke Allan Kardec havis motivojn por fari vojaĝojn tra Francujo inter la jaroj 1861 kaj 1862, kolektante notojn kaj akompanante la progreson de Spiritismo, ĉiam je sia propra kosto.

La vojaĝo en 1862 estis la plej longa, kiam Kardec vizitis pli ol dudek francajn urbojn kaj ĉeestis pli ol kvindek kunsidojn. Tutcerte, multaj estis la profitodonaj observoj por la ellaboro de la spiritismaj verkoj publikigotaj en la postsekvaj jaroj. La raporto pri la vojaĝo naskigis la verkon Spiritisma vojaĝo en 1862, laŭ tio kion informas André Moreil[7]: Tiu granda vojaĝo estis poste priskribita en speciala verko, kiu fariĝis nemalhavebla helpilo al la spiritismaj grupoj, tiel koncerne al la Doktrino, kiel respekte al la organizado kaj administrado de la spiritistaj societoj.

Per La Libro de la Mediumoj ni sciiĝas, ke esti mediumo signifas havi al nia dispono la oportunon por spirita edukiĝo, kaj laŭ tio, kion atentigas la verko mem ekde sia enkonduko, estas la Spiritoj kiuj alportas la specialan instruon rilatan al la teorio pri ĉiaj spiritaj manifestiĝoj, pri la komunikrimedoj kun la nevidebla mondo, pri la disvolvado de mediumeco, pri la malfacilaĵoj kaj embarasoj troveblaj ĉe la praktikado de Spiritismo; tiu libro estas do la daŭrigo de La Libro de la Spiritoj.

Tiu komenca enkonduka teksto prezentita sur la kovrilpaĝo de La Libro de la Mediumoj sufiĉe nin ekpensigas. Ni montru laŭpaŝe.

La unua paŝo: nepre necese studi La Libron de la Mediumoj, por ke ni konu la Spiritisman Doktrinon, ĉar kontraŭe ni ne povos kompreni la temojn pri mediumeco.

Alia observo: estis ja la Spiritoj, kiuj, pere de diversnaturaj mediumaj manifestiĝoj, diktis la enhavon esprimitan en la libro kiu destiniĝis al la mediumoj. Krom aliaj specoj de mediumeco, estis uzataj la skriba, la psikografia, la parola, nuntempe konata kiel psikofonia, en la ricevado de la spiritaj komunikaĵoj, pri kio indas memori, ke la utiligataj metodoj konsistis el spontaneaj komunikiĝoj kaj elvokoj.

La Libro de la Mediumoj estis organizita laŭ du partoj. En la Unua Parto, la Spiritoj kaj Allan Kardec teksas profundan filozofian konsideradon, por ke ni povu konfirmi per studado nian spiritistan konvinkon. Estus senutile daŭrigi se ni ankoraŭ ne rekonus la ekziston de la Spiritoj kaj la eblecon je komunikiĝo inter ni kaj ili, eĉ se ni, kiel spiritualistoj, kredos je la vivo post la morto.

Tiu Unua Parto estas dividita en kvar partojn:

Ĉapitro I – Ĉu ekzistas Spiritoj? – La Spiritoj kaj Allan Kardec decidis komenci La Libron de la Mediumoj per serioza kaj oportuna demando, ĉar tiu kiu praktikos mediumecon bezonas esti konvinkita pri la ekzisto de la spiritaj estuloj, pri tiuj kiuj estos la veraj aŭtoroj de la mesaĝoj, pri la komunikiĝoj kaj pri la fenomenoj estiĝontaj pere de la mediumoj. Koncernas al ĉiu el ni kiuj serĉas mediumajn praktikojn demandi al ni mem: ĉu ni kredas je la ekzisto de la Spiritoj? Ĉu ni havas certecon, konvinkon pri tio? Se jes, ni daŭrigu; se ne, preferinde estas iom pli atendi nian envolvon en tiel seriozajn spertojn, kiaj la mediumaj.

Kardec proponas tri demandojn: “Ĉu vi kredas je Dio? Ĉu vi kredas, ke vi havas animon? Ĉu vi kredas je la postmorta ekzisto de la animo?” kaj, laŭ propono de la kodiginto, se la respondo estos simple: “mi ne scias; mi deziras, ke tiel estu, sed pri tio mi ne havas certecon”, ni bezonas iom pli maturiĝi antaŭ ol efektive kaj rekte envolvi nin en laborojn kiuj postulos de ni grandan penon...

En la Ĉapitro II – Tio Mirakleca kaj Tio Supernatura – , li prezentas riĉan argumentadon de la Spiritoj pri la diferenco inter Spiritismo, kiu apogas sin sur faktoj kaj sur ilia racia klarigado, kaj tio mirakleca kaj supernatura, kio ne estus favorata de la Leĝo de la Naturo. Spiritismo ne proponas ian ajn renverson de la natura leĝo; male, ĝi montras, ke la Spiritoj estas agantoj, elementoj kiuj aktivas en la naturo, kiuj partoprenas en la naturaj fenomenoj, kaj kiuj deziras interilati, komunikiĝi kun la homoj por ke ni plibone komprenu kial ni estas en ĉi tiu mondo kaj kio atendas nin en la estonto.

Siavice, en la Ĉapitro III – Pri la Metodo – , la Spiritoj avertas nin pri la graveco de la metoda studo, por ke ni povu ekposedi kaj kompreni la novajn ideojn, kaj same orientas nin pri la maniero kunrilati kun malsamaj personoj kaj malsamaj Spiritoj, koncerne la religiajn elektojn: materialistoj kaj spiritistoj – kaj en ĉi tiu punkto Allan Kardec evidentigas kvar klasojn de spiritistoj pri kiuj valorus la penon pripensi: tiuj tro ardaj, tiuj eksperimentantaj, tiuj neperfektaj kaj la kristanaj aŭ veraj spiritistoj. Ni ankoraŭ trovas en ĉi tiu ĉapitro oportunan proponon al tiuj kiuj deziras koni Spiritismon. Laŭ la propono de la Spiritoj/Kardec ni devas komenci per la verko Kio Estas Spiritismo, sekve per La Libro de la Spiritoj, poste per La Libro de la Mediumoj kaj la Spiritisma Revuo kaj plu legadi, lernante. Tiam (1861). La Evangelio laŭ Spiritismo ankoraŭ ne estis publikigita, kio nur okazis en la jaro 1864, nemalhavebla verko por la daŭrigo de la studoj proponitaj de Kardec, celante nian pli profundan konon pri la instruoj de Jesuo.

La Unua Parto de La Libro de la Mediumoj finiĝas per la Ĉapitro IV – Pri la Sistemoj –, kiu pridiskutas la malsimilajn manierojn laŭ kiuj Spiritismo estis rigardata de la personoj en tiu epoko. La miopa vidado rezultis preskaŭ ĉiam de la nescio, de manko de studo de la bazaj principoj de la Spiritisma Doktrino.

En la Dua Parto de La Libro de la Mediumoj oni kalkulas je 32 ĉapitroj kiuj tre didaktike temas pri la manifestiĝoj de la Spiritoj. En la ĉapitro I oni trovas vastan diskuton pri la agado de la Spiritoj sur la materion, tio estas, la interago inter la du gravaj elementoj de la naturo estas komentata kaj rememorata, ĉar se oni atentos per ioma akuteco ni rimarkos, ke la spiritoj estas ĉiam influantaj nia vivon, ĉu laŭ la intelektaj kapabloj, ĉu laŭ fizikaj manifestiĝoj (movo de objektoj, ekzemple).

Kompreni la diferencojn inter la intelektaj kaj fizikaj manifestiĝoj estigataj de la Spiritoj estas io esenca por nia mediuma disvolvado. Tablomovaj fenomenoj, transporto de objektoj kaj personoj, bruoj, aperaĵoj, Spiritoj globformaj (prilegu por kompreni) estas kelkaj el la temoj pritraktataj en la unuaj ĉapitroj de la Dua Parto.

Mediumoj, kiuj emanigas fluidaĵojn aŭ tiuj kiuj partoprenas en la konataj mediumaj seancoj por kuracado devas plenatente studi la ĉapitron VIII – Pri la Laborejo de la Nevidebla Mondo –, kie demandoj rilataj al magnetaj kaj kuracaj mansurmetaj agoj estas traktataj.

Unu el la plej grandaj defioj de la mediumaj praktikoj estas saĝe analizi la komunikaĵojn ricevitajn de la diverstipaj Spiritoj. En la ĉapitro X ni lernas el la propraj Spiritoj distingi la maldelikatajn kaj la frivolajn komunikaĵojn, same kiel tiujn venintajn de trompemaj Spiritoj disde la seriozaj kaj instruaj komunikaĵoj, kiuj estas donitaj de la bonkoraj Spiritoj.

Kian mediumecon ni havas? En kiu tipo de mediumo ni speguliĝas? Ĉu psikografiaj mediumoj? Ĉu manifestantoj de fizikaj efikoj, vidivmediumoj, kuracantoj, pneŭmatografoj (kiuj favoras la rektan skribadon de la Spiritoj sur paperfolio)? Por klarigi tiajn demandojn ni devos studi de la ĉapitro XII-a ĝis la XVII-a. Ĉi tiu lasta aldone temas pri la perdo kaj interrompo de la mediumeco, kio eblas okazi.

Al tiuj kiuj, ĉe la mediuma praktiko, timas la laboron kun la Spiritoj, konsilindas atente studi la Ĉapitron XVIII – Pri la Malbonaĵoj kaj Danĝeroj de la Mediumeco –, kaj ili povos konkludi, ke, kiam serioze konsiderata, mediumeco signifas harmonion kaj sekurecon en nia vivo.

Rilate la rolon de la mediumo ĉe la komunikiĝoj, lian personan influon kaj la influon de la medio (la spiritista grupo, kiun la mediumo vizitadas, ekzemple), tio estas detale analizata en tri ekskluzivaj ĉapitroj.

La obsedo estas detaligita en la Ĉapitro XXIII; krome estas komentitaj la rimedoj por ĝin kontraŭbatali, kion ni nomas malobsedo, kaj en ĉi tiu parto de La Libro de la Mediumoj, elmontriĝas, kiel grava estas kunveno por malobsedado kaj kion oni atendas de ni ĉiuj, la mediumoj: bonvolemon, amon, studon kaj intiman transformiĝon, kio garantias bonan asistadon al la suferantaj spiritoj.

En la sekvanta ĉapitro, Kardec preparas nin por la identigo de la Spiritoj, por ke ni povu apartigi la bonajn disde la malbonaj kaj konvene trakti ĉiujn mortintojn kiuj ĉeestas dum la kunvenoj, celante precipe nian lernadon. Klare estas, ke ĉe la akceptado de la malharmoniaj Spiritoj, ni lernos vivi laŭ la aserto: For de la Karito ne estas Savo. Tamen ni perceptas, ke la plej granda karitato devenas de la Spiritoj kiuj, komunikiĝante kun ni, ĉiam avertas nin pri la estonto: - Pliboniĝu aŭ vi morgaŭ suferos same kiel hodiaŭ mi suferas!

Multaj el tiuj iniciĝantaj en la interŝanĝoj kun la Spirita Mondo deziras elvoki difinitajn Spiritojn, dum aliaj preferas atendi la spontaneajn komunikiĝojn, tio estas, atendi la komunikojn de tiuj kiuj, laŭ elekto de la Spirita Mondo, estas senditaj al nia kunveno. En la Ĉapitro XXV – Pri la Elvokoj –, ni lernos pri la utileco de la apartaj elvokoj kaj de la spontaneaj komunikiĝoj, pri kio ni povos konstati ke, sen la kalkulo je solida intelekta kapableco, je multaj jaroj da studado en la plej malsamaj sektoroj de la homa scio, je konsista morala instruiĝo kaj, sen nia persona pliboniĝo kaj disciplinado, kaj ankaŭ sen la vaste akirita sperto en la rilatoj kun la Spiritoj, la plej bona paŝo de ni farota estas adopti la praktikon de la spontaneaj manifestiĝoj, kontrolataj de la bonfaraj Spiritoj kiuj gvidas el la Pli Alta Mondo nian mediuman disvolviĝon.

Se oni deziras paroli kun la Spiritoj, la Ĉapitro XXVI proponas riĉan repertuaron de demandoj, kiujn oni povas fari, tio estas, kiujn oni povas tuŝi ĉe la dialogo kun la elkarniĝintoj. Jen kelkaj ekzemple: ĉu estas konsilinde aludi al personaj kaj tutapartaj aferoj? Kiajn demandojn la Superaj Spiritoj volonte respondas? Kaj la trompemaj kaj mistifikantaj Spiritoj? Ĉu ili respondas al ajna demando al ili farita?

Ni fine, surbaze de la Ĉapitro XXIX, rezonu pri la graveco de la mediumaj kunvenoj kaj de la spiritismaj societoj. Neniu el ni, la spiritistaj laborantoj kaj direktantoj, povos ne mediti pri la valoraj informoj de tiu ĉapitro. En la Ĉapitro XXX, Allan Kardec, multe spertinta en la Pariza Societo de Spiritismaj studoj, kune kun la Spiritoj nin instruas kiel starigi spiritisman studgrupon, iun societon vere spiritisman, kiu eĉ proponu al ni regularon por pli efika organizado kaj disciplinigo de niaj laboroj: La regularo de la Pariza Societo de Spiritismaj Studoj.

Finkonkludas La Libron de la Mediumoj la ĉapitroj kiuj temas pri la Disertacioj de Spiritoj kaj pri la Spiritisma Glosaro. Konsolajn kaj instruplenajn mesaĝojn ni povos legi, krom konatiĝi kun sufiĉa nombro da apokrifaj mesaĝoj (trompaj) celante niajn studojn, por ke ni ne fariĝu kaptaĵo de mistifikemaj Spiritoj, kiuj uzas respektegindajn nomojn (Jesuo, Maria el Nazareto, Bezerra de Menezes, kaj aliaj), kondukante nin al la ridindo kredi je ajna aperanta Spirito.

Agenera, ĉu vi scias pri kio temas? Kio estas la diferenco inter mediumeco kaj medianimeco? Ni bezonas studi la Ĉapitron XXXII – Spiritisma Glosaro –, ĉu vi konsentas?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.