La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

IV. Sugesto por Gvidilo por Prelego

Temo: La Bonvolema Homo

(ELS, Ĉap. XVII – “Estu Perfektaj” – Paragrafo 3)

Vi scios la Veron, kaj la Vero vin liberigos.” –
Jo. 8/32

Amu, jen la unua admono; instruu vin, jen la dua.”
ELS. Ĉap. 6, paragrafo 5

* Trajtoj de la vera Bonvolema Homo:

● Plenumas la Leĝon de Justeco, Amo kaj Karito;

● Faras al la aliaj tion, kion li ŝatus ke ili al li faru;

● Havas fidon al Dio;

● Fidas la estontecon;

● La sortovicoj de la vivo estas atestoj kaj elaĉetokazoj;

● Faras la bonon ne atendante ian rekompencon;

● Lia unua ago estas pensi pri la aliaj anstataŭ pri si mem;

● Estas bonkora, humana, bonvolema, ĉar li rigardas ĉiujn homojn kiel fratojn;

● Respektas ĉies sincerajn konvinkojn;

● Lia gvida celo en ĉiaj okazoj estas la Karito;

● Pardonas kaj forgesas la ofendojn;

● Neniam evidentigas aliulajn erarojn. Sed, se al tio li estos devigita, li serĉas ĉiam la bonon kiu mildigas la malbonon;

● Luktas senĉese kontraŭ la propraj neperfektaĵoj;

● Estas modesta kaj neniam elstarigas siajn kvalitojn;

● Ne sentas vantemon pri siaj riĉaĵoj kaj personaj profitaĵoj;

● Ne trouzas la valoraĵojn al sia dispono;

● Anstataŭ aŭtoritatecon, uzas bonkorecon kaj bonvolemon;

● Kiel subulo, ĉiam konscie plenumas siajn devojn.

● La bonvolema homo respektas ĉiujn rajtojn de siaj similuloj tiel kiel li deziras, ke la liaj estu respektataj.

Tiu Listo ne estas kompleta. Sed, se oni ĝin sekvos, oni estos sur la vojo kiu kondukas al ĉiuj ceteraj karakteroj de la BONVOLEMA HOMO.

1. Diskonigante la Evangelion en la Spiritisma Domo

Iru kaj prediku, ĉar la atentaj popolamasoj ricevos kun ĝojo viajn parolojn de konsolo, de frateco, de espero kaj de paco. (Erasto – ELS, ĉap. 20, paragrafo 4)

La kunordiganto de la Grupo de Studoj en Spiritisma Domo havas kiel ĉefan taskon konsoli la suferantojn kaj instrui ĉiujn pri la maksimoj de la Evangelio, sub la inspiro de Jesuo, lia Majstro kaj modelo. Per vortoj kaj figuroj konformaj al la mezgrada kultura nivelo de la partoprenantoj, donante ekemplojn pri faktoj de la reala vivo kaj per karesa kaj entuziasma instigo al ĉiuj, por ke ili alĝustigu siajn vivojn lau la kristanaj normoj, certe lia doktrina prelego trovos eĥon en ĉies koroj.

La plej bona gvidilo de ideoj por studo en grupo sendube estas la EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO mem. Preferinde oni dividu ĉiun ĉapitron laŭ la nombro da monataj prezentoj. Tie oni trovos riĉan materialon por pripensado, plenan de motivigo, dinamikeco kaj instruoj. Nur kiel ekzemplo de tiu ĉi sugesto, ni prezentos jenan monatan planon por studoj de difinita ĉapitro. Ni vidu:

SPIRITISMA CENTRO “...”

Kunveno por Studo: lunde

Daŭro de la Prelego: 40 minutoj

Monato: januaro / 2006 – Tagoj: 5, 12, 19 kaj 26

Ĉapitro de la ELS: I – “Mi ne venis, por detrui la Leĝon”

Numero de paragrafoj por studo: 11

Prel. Datoj Par. Ĉefaj punktoj Rimedoj
5/1 1 e 2 Mateo, V: 17 kaj 18
● La misio de Jesuo kaj ĝia plenumo.
● La tuta planedo sub la Dia Leĝo.
● La spiritaj valoroj por la homo.
● Moseo – 1ª Revelacio: Justeco.
● La 10 ordonoj kaj ĝia aktualeco.
● Karaktero de la Revelacio.
● Spiritisma Vidpunkto pri la Mosea Leĝo.
● Mallongaj legadoj
● Ilustritaj kaj aktualaj Komentarioj
● Mallonga rakontado pri Moseo
12/1 3 e 4 ● Kristo: Gvidanto kaj Modelo por la homaro.
● 2ª Revelacio: Amo
● La Evangelio en niaj vivoj.
● La Evangelio kaj la Spiritisma Doktrino.
● Jesuo, La Kreinto kaj Reganto de la Tero.
● La 1ª Revelacio preparis la 2ªn.
● La 2ª Revelacio ne diris ĉion.
● Mallongaj legadoj
● Ilustritaj komentarioj
● Mallonga rakontado pri Jesuo
19/1 5 a 8 ● Spiritismo, nova erao por la homaro.
3ª Revelacio: Vero.
● Ĝenerala Vidpunkto de la Spiritisma Doktrino.
● Kompari la tri Revelaciojn, montrante la maturecon de la homo en  ĉiu el ili.
● Kunligo de la Scienco kaj de la Religio – Projekto por la Estonto..
● Evoluo de la homaro: Harmonio kaj Progreso.
● Disdoni kajeron de FEB (Ekkonu Spiritismon)
● Komentarioj kun la kunlaboro de la ĉeestantaro
● Prepari elmontraĵon de la tri Revelacioj kaj ĝin prezenti
26/1 9 a 11 ● Repreni la sintezon de la lasta parolo por rememori la ĉapitron.
● Elekti unu el la tekstoj por fini la studon.
● Reliefigi la mision de Spiritismo Kiel progresanta Revelacio.
● Gaja kaj legebla diapozitivo
● Projekciilo
● Dialogo kun la ĉeestantoj

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.