La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La senmorteco ĉiam estis, konscie aŭ nekonscie, certeco kiun la homoj havas ekde siaj unuaj manifestiĝoj de racieco kaj formiĝo de la praaj primitivaj komunumoj. Dum la longa evoluado ĝis la hodiaŭaj tagoj, observante, rekonante kaj sentante la efikojn de la Leĝo pri Kaŭzo kaj Efekto, aŭ Ago kaj Reago, al la homa komprenpovo estas nenio pli natura ol tio, ke en la neŝanĝeblaj leĝoj de la kreaĵo unu (aŭ pluraj) ekzistas, kiuj starigas la sankciojn eblajn kaj justajn al niaj agoj, en la ekzercado de la vivo, ankoraŭ konsiderante la gravigojn aŭ malpligravigojn koncernajn al ĉies aparta destino. Pro la juĝkapabla, analiza kaj prudenta senso strikte ligita al la evoluo de ĉiu etnosocia grupo, ĉiam estis tiu, kiu sin proponis administri la kriteriojn de justeco, homaj kaj diaj, al ni postlasataj en ĉiuj epokoj de la Historio. La necerteco kaj nekonstanteco de tiuj kriterioj ŝuldiĝas, plejofte, al la granda timo, kiun la mizeraj “mortuloj” havis pri siaj dioj kaj pri iliaj komplikaj rilatoj kun nia mondo.
Tial la paganoj, jarcentojn antaŭ Kristo, prezentis al ni scenon de la Dia Justeco, kiu, malgraŭ ilia nescio, pliproksimiĝis al la vero: la sep ĉieloj kaj la sep inferoj, la unuaj destinitaj al tiuj kiuj iomrajte aŭ juste ilin meritis, dum la aliaj estas difinitaj al tiuj kiuj ilin atingis plenmerite, aŭ tutjuste. Tiamaniere, ke nenio estas pli dezirata ol la atingo de la sepa ĉielo; samkiel nenio estas pli timata ol esti portata al la sepa kaj plej kruta el la inferoj. Kiu aŭ kio, tamen, difinu la leviĝon de iu animo al unu el la sep ĉielaj regnoj aŭ ĝian falon en la abismajn regionojn de la sep inferoj? Kaj kiu aŭ kio tion konfirmu al ni? Ni posedis la povon juĝi kaj regi super la vivo kaj morto de niaj similuloj, laŭ la takso de tio, kion ili prezentis por siaj defendoj. Sed, kiu povo aŭ supera forto estus kapabla duonvidi la veron por legitimi la juĝadon kaj garantii la ekzekuton de la verdikto rilata al iliaj animoj?
La popoloj, la kredoj kaj la religioj evoluis. Jesuo faligis la idolojn kaj ŝtonajn diojn kaj plifirmigis la suverenecon de Dio-Patro kaj de Lia senfina favorkoreco. Sed, nur ĉe la alveno de la Spiritisma Doktrino ni ekhavis la plej klaran, sintezan, justan kaj logikan scion pri la Dia Justeco. Jen kion ni trovas en la libro LA ĈIELO KAJ LA INFERO, de Allan Kardec.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.