La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

I. HISTORIO DE LA VERKO

Allan Kardec, la Kodiginto de la Spiritisma Doktrino, la apostolo de la homa renoviĝo, respondante al la demandoj de la homaro lanĉis en Parizo (Francujo), en la unua de aŭgusto 1865, unu el siaj plej mirindaj verkoj: LA ĈIELO KAJ LA INFERO aŭ “LA DIA JUSTECO LAŬ SPIRITISMO”, disvolviĝo de la Kvara Parto de La Libro de la Spiritoj, kies temo estas “Pri la Esperoj kaj Konsoloj”.

Tiu rimarkinda verko el la verkaro de la Spiritisma Kodigado estas la kvara laŭ la eldonordo kaj esprimas la profundan logikan kapablon kaj la alte didaktikan stilon de la aŭtoro.

Kardec dividis la libron en du partojn. La unua, titolita Doktrino, konsistas el dek unu ĉapitroj kaj pritraktas la demandojn pri la morto kaj pri la estonta vivo, prezentante rilate al tio, per la nerefutebla logiko de la Spiritisma Revelacio donita de la Superaj Spiritoj, komparojn pri la malsamaj religiaj kaj filozofiaj teorioj.

Estonteco kaj nenio, Timo antaŭ la morto, Ĉielo, Infero, Purgatorio, La estontaj punoj laŭ Spiritismo, Anĝeloj, Demonoj, Pri elvokoj de mortintoj estas temoj pritraktataj de la liona majstro, kiu montras la koherecon, la logikon kaj la naturan saĝon konstante lin inspirantajn dum liaj esplorlaboroj, eksperimentoj, analizoj, komparoj, selektado kaj plenpravaj konkludoj, kion li klare kaj racie komentarias, tamen sen instigo aŭ provoko al ia ajn polemiko.

En la Ĉapitro VII – La estontaj punoj laŭ Spiritismo, troviĝas la puna kodo de la estonta vivo, prezentanta la Dian Justecon en tridek tri paragrafoj, modelo de sintezo kaj klareco. Laŭŝajne estas malmultaj la studpunktoj pri tiom gravega temo. Elstariĝas ĝuste la simpleco kaj klareco, per kiuj Kardec elmontras kaj evidentigas, ke la diaj aferoj estas logikaj kaj simplaj, ebligante la facilan komprenon de la mekanismoj de la Leĝo pri Kaŭzo kaj Efiko.

La Dua Parto, nomata Ekzemploj, enhavas atestojn. Estas sesdek sep komunikaĵoj de diversaj evolunivelaj spiritoj, ordigitaj en ok ĉapitroj, donantaj la plej variajn detalojn pri tio, kio okazas dum kaj post la morto de la fizika korpo. Per objektiva kaj logika analizo la kodiginto klasigas la spiritajn komunikantojn laŭ ilia morala kaj intelekta progreso, ilin kungrupante en kategoriojn kiuj konsistigas ekde Spiritojn kiuj ĝuas relativan feliĉon ĝis tiuj katenitaj al surteraj elaĉetoj, pasante al tiuj suferantaj per sinmortigoj kaj krimoj.

José Jorge, en sia libro “Doktrinaj Ilustraĵoj” (Rio de Ĵaneiro: CELD, 1997. Vol. I), konsideras tiujn komunikaĵojn “aŭtentikaj, variaj, antaŭe nekonataj kaj instruaj. Aŭtentikaj – pro la kriterio kaj skrupulo de la Kodiginto ĉe sia elektado. Variaj – pro la zorgo ĉe la prezento de la plej diversaj situacioj de la elkarniĝintoj, por ke oni miru pri tioma varieco. Antaŭe nekonataj – ĉar je la unua fojo iu doktrino kuraĝis montri al la homoj la spiritan realecon post la elkarniĝo. Instruaj – ĉar el ĉiuj ili Kardec eltiras valorajn instruojn por nia morala edifo. (...) Ili estas tiel ordigitaj:

I – Feliĉaj spiritoj: 18 komunikaĵoj.

II – Spiritoj en mezbonaj kondiĉoj: 6 komunikaĵoj.

III – Spiritoj suferantaj: 8 komunikaĵoj.

IV – Memmortigintoj: 10 komunikaĵoj.

V – Pentintaj krimuloj: 5 komunikaĵoj.

VI – Hardiĝintaj spiritoj: 5 komunikaĵoj.

VII – Surteraj Elaĉetoj: 14 komunikaĵoj.

Resume, 48 komunikaĵoj de spiritoj al ni tre similaj kaj 18 de feliĉaj spiritoj. (...) Al ĉiu el la 66 komunikaĵoj, Allan Kardec aldonas siajn prudentajn doktrinajn rimarkojn – konsente kun la kunlaborantaj spiritoj – kio signifas riĉan kompilaĵon de instruoj, kiujn Spiritismo malŝpare disponigas al tiuj kiuj sin proponas legi ĉi tiun altvaloran verkon”.

Tiel, LA ĈIELO KAJ LA INFERO estas unu el la kolonoj sur kiuj elmontriĝas la vivodaŭro, la senmorteco de la animo, kaj samtempe plifirmiĝas kaj konfirmiĝas la fundamentoj de la Spiritisma Doktrino, kiu memorigas pri la instruo de Jesuo: “La Dia Regno estas interne de ni”.

Per atenta legado de ĉi tiu verko, oni vidas, ke ĝia strukturo vere similas al juĝa proceso. En la Unua Parto al ni montriĝas la faktoj, kiuj ĝin motivigis kaj la kriterian analizon, ĉiam serenan, de ĝiaj aspektoj, kun la koncerna reliefigo de la kazoj de malobeado de la leĝo. En la Dua Parto, la diraĵo de la atestantoj. Ĉiu el ili karakteriziĝas per sia ordo en la procesa kunteksto. Kaj antaŭ la necesaj komparoj, la juĝisto elparolas sian definitivan verdikton, samtempe energian kaj tuŝitan de favorkoreco. Ni estas antaŭ dia tribunalo. La homoj kaj iliaj institucioj estas akuzataj kaj pagas por tio kion ili ŝuldas, sed pligravigoj kaj malpligravigoj estas konsiderataj ĉe la lumo de ia supera kriterio.

La 30an de septembro 1863, kiel oni povas vidi en POSTMORTAJ VERKOJ, Kardec ricevis de la superaj spiritoj la jenan avizon: “Alvenis la horo, kiam la Eklezio devos respondi pri tio al ĝi konfidita, pri la maniero laŭ kiu ĝi praktikis la instruojn de Kristo, pri la uzo kiun ĝi faris el sia aŭtoritateco, fine, pri la nekredemeco al kiu ĝi kondukis la spiritojn”. Ĉi tiu aljuĝo komenciĝis en la antaŭverko konsistigita de LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO kaj devus daŭrigi en LA ĈIELO KAJ LA INFERO. Tiam mankis nur LA GENEZO por kompletigi la verkadon de la Kodigado de la 3ª Revelacio.

Estis anticipe eldonitaj du ĉapitroj de LA ĈIELO KAJ LA INFERO en la Spiritisma Revuo: la ĉapitro titolita Pri la Timo pri la Morto, forta akuzdokumento, en la numero de januaro 1865, kaj la ĉapitro Kie estas la Ĉielo, en la marta numero de la sama jaro. Ambaŭ aperis kvazaŭ simplaj artikoloj por la Revuo, sed ĉe la fino enestis noto anoncanta, ke la du apartenis al “nova verko, kiun S-ro Allan Kardec baldaŭ publikigos”.

Septembre la verko jam estis anoncita por disvendado. Kardec deklaras, ke ne rajtinte laŭdi aŭ ĝin kritiki, la Revuo limigis sin al la publikigo de resumo de ĝia antaŭparolo, konigante ĝian enhavon. La anticipe publikigitaj ĉapitroj aperas, la unua kun la sama titolo jam prezentita, kaj la dua kun la titolo reduktita al LA ĈIELO.

Estis fine donita la kompata mortbato al la fundamentaj dogmoj de la teologio de la formala kristanismo, tia neneigebla religia sinkretismo, per kiu la vera kristanismo, esenca kaj ne formala, sukcesis penetri en la malpuran paston de la mondo kaj ĝin fermenti je la kosto de grandegaj sinoferoj. Kardec reasertas la sciencan karakteron de Spiritismo. Kiel observado-scienco, la nova doktrino traesploras la problemon de la estontaj punoj kaj rekompencoj sub la lumo de la Historio, starigante komparojn inter la idealigoj pri la ĉielo kaj la infero en la antaŭkristanaj kaj kristanaj religioj, elmontrante la historiajn, antropologiajn, sociologiajn kaj psikologiajn radikojn de tiaj idealigoj kaj denuncante la absurdaĵojn al kiuj sin ligis la teologia imagado en la formulado de la kristanaj dogmoj.

En la antaŭparolo de tiu verko, fare de José Herculano Pires, de li mem tradukita kaj eldonita de LAKE, li asertas: “La unua ĉapitro de LA ĈIELO KAJ LA INFERO havas la titolon Estonteco kaj Nenio. Ĉi tiu titolo elmetas antaŭ la leganto la du fundamentajn alternativojn de la spirito. Kardec montras sin samtempe kartezia kaj ŝekspira kiam li elvokas la dilemon: Esti aŭ ne esti, jen la alternativo. Sed li ankaŭ kontraŭis, antaŭ pli ol unu jarcento, la tezon de la nenio kiu estiĝos ja tie, en Francujo, per la ekzistencialisma filozofio de Jean-Paul Sartre, la teoriisto de la frustracio kaj neniigo de la homo.

Kio plej impresas en tiu juĝa proceso, tio estas la objektiveco de la akuzo. Ni ne estas antaŭ romia tribunalo, kie la reguloj de Leĝoscienco submetiĝas al la rektaj postuloj de la Imperio, sed antaŭ greka tribunalo de la sokrata mondo, kie la nefleksebla juĝisto ĉiumomente demandas: Kio estas tio? kaj postulas la precizan difinon laŭ la reguloj de majeŭtiko. Tiuj komparoj ne estas retorikaj; ili estas simple historiaj. La logika proceso de Kardec sekvas la dialektikan rezonlinion de la sokrata serĉo de la vero, laŭ la platona eksponado. La juĝisto kiu juĝregas en ĉi tiu tribunalo ne surhavas la malpuran togon de Anito, sed la tunikon de Platono.

La komparo de la pagana infero kun la kristana infero estas unu el la plej efikaj laboroj de la kompara mitologio, kiun oni konas. La kristana mitologio sin montras pli malsubtila kaj kruela ol la pagana.

Tio sufiĉus por pravigi la Renesancon. La homara mergiĝo en la mezepokan profundegaĵon kondukis la homan naturon al historia malprogreso nur komparebla al tiu de nazi-faŝismo en nia tempo. La materialismaj intelektuloj ektimis ĉe la malprogreso de la homoj en la 40aj jaroj de la antaŭa jarcento kaj ekdubis pri la teorio pri evoluado. Se ili estus legintaj la libron de Kardec ili scius, ke la evoluado ne okazas laŭ rekta linio, sed laŭ spirala progresado. La mezepokaj teoriistoj estis racie kaj morale malprogresintaj rilate la grekajn teologojn, ĉar ili reprezentis iun tavolon de la civilizacio ankoraŭ ne trafitan de la lumoj de la helena kulturo. La surtera evoluo de la homo submetiĝas al la sortovicoj de la perioda surmetiĝo de la laŭinstrue malsuperaj tavoloj de la loĝantaro, kiuj bezonas por sia profito atingi pli altan kulturnivelon. La falo de la Romia Imperio estis momento de surmetiĝo de la barbaroj, kiuj bezonis nutri sin de la klasika kulturo. En la ŝajne neklarigebla epizodo de nazi-faŝismo ni havis novan malmergiĝon de la bestecaj instinktoj de la homo. Tiaj instinktoj ankoraŭ regas en nia post-naziisma mondo, sed ili iom-post-iome kunmiksiĝas en la niatempa kultura bolado. Neniu imago pli bone klarigus tian situacion ol tiu de la mezepoka kaldrono, elpensita de Wilhelm Dilthey.”

Ni konstatas tiamaniere, ke tiu verko de Allan Kardec povas multe instrui, ne nur al la spiritistoj sed ankaŭ al la kleruloj de la novpagana kulturo, kiuj malŝparas sian tempon atakante Spiritismon, same kiel la grekoj kaj romianoj vane batalis kontraŭ Kristanismo. La spiritisma proceso disvolviĝas laŭ la vojlinio de la kristana proceso. La konvertiĝo de la mondo ankoraŭ ne kompletiĝis. Spiritismo devas laste kontribui en tio, kiel natura, historia kaj profeta disvolviĝo de Kristanismo en nia epoko. La legado kaj sistema studado de tiu libro estas devo de spiritistoj kaj ne-spiritistoj, de ĉiuj kiuj vere deziras kompreni la homan vivkialon sur la Tero.

Eĉ inter la spiritistoj, LA ĈIELO KAJ LA INFERO estas preskaŭ nekonata. La plejmulto el tiuj kiuj ĝin konas neniam tute komprenis ĝian veran signifon. Sur ĝiaj paĝoj, Kardec montras al ni la situacion de la morala kaj spirita evoluo de la homaro ĝis la nunaj tagoj. Tamen li starigas la markojn de la estonta homevoluo. La postmortaj punoj kaj rekompencoj eliras el la obskureco de la superstiĉo kaj el la dogma mistikismo al la viva lumo de la racia analizo kaj scienca esploro. Evidente tia esploro ne povas sekvi la metodon de la mezursciencoj, ĉar ĝia objekto ne estas materia, sed rigore sekvas la postulojn de la moderna kaj nuntempa scienca spirito. La grava problemo de la postmorta vivo demetas de si la mitologiajn vestojn kaj montriĝas kun la nudeco de la vero ĉe la lumo de la klarigita racio.

Kiel observado-scienco Spiritismo proponas al ni la analizon de Kardec en la Unua Parto de la verko. Kiel esplor-scienco ĝi proponas la Duan Parton, en kiu Kardec objektive ekzamenas la situacion de la spiritoj post la morto. Laŭ tio, kion li konstante emfazas, la punoj kaj rekompencoj, naturaj sekvoj de la homa agado sur la Tero, ne estas prezentataj kiel alegorioj aŭ supozoj prilaboritaj de la menso, sed kiel rezulto de la mediuma serĉado, de la rekta esploro de la situacio de la spiritoj tra iliaj propraj informoj. Kaj tiuj informoj ne estas senbazaj, nek sencele elektitaj: ili estas stimulitaj de la eksperimentanto dum jaroj da hardiĝinta kaj pacienca laboro. Pli ol jarcento post ĝia realigo, tiu laboro estas hodiaŭe konfirmita de la aktualaj esploroj, ne nur en la spiritisma medio, sed ankaŭ sur la kampo de la parapsika studado.

La senpartieco de Kardec kaj lia amo al la esplorlaboro, lia fido pri la efikeco de la scienca serĉado travididebliĝas ĉiumomente. Charles Richet pravis ĉe la rekono de la scienca inklino de la kodiginto de Spiritismo. Donante al la infero kaj al la ĉielo ĝiajn realajn konturojn, surbaze de la rezultoj de sia esplorado, Kardec ne refutas la dogmon de purgatorio, la plej suspektinda el la arbitra teologia strukturo, iam poste enkondukita en la dogmecan katolikan sistemon, sed li ĝin akceptas kaj pravigas. La purgatorio estas ja la Tero, tia determinita kaj limigita loko en kiu ni, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, nin purigas el niaj malperfektaĵoj.

La teologia doktrino de la anĝeloj kaj demonoj ankaŭ estas submetita al la duobla pruvo de la racia analizo kaj scienca esploro. La konkludo estas klara kaj certa: ni estas demonoj, kiam ni estas elirantaj el la besteca stadio survoje al la spiritualiĝo, kaj ni estas anĝeloj, kiam ni eliras el la homeco al la anĝeleco. Sed tio ĉi ne estas nura ideo, hipotezo aŭ ia produkto de mensa rezonado aŭ de arbitra interpretado de sanktaj tekstoj. Ĝi estas la rezulto de observado kaj esploro. Miloj da spiritaj estuloj demanditaj, submetitaj al la mediuma agado, liveris la evolugradajn psikologiajn kaj moralajn tipojn laŭ la spiritisma taksado, en vera psika klasigado aplikebla ne nur al la Spiritoj, sed ankaŭ al la homa tiparo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.