La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

V. Konkludo: La Graveco de la Studado de La Libro de La Spiritoj

La firma staro de konstruaĵo kuŝas en la bazo. Sen solida bazo, muroj kaj tegmentoj ne eltenos la forton de la ventoj aŭ la potencon de la tempestoj. Tio pravigas la zorgon en la elekto de plej bonkvalitaj materialoj, kiuj konsistigos la fundamenton de la konstruaĵo.

Same rilate al Spiritisma Doktrino. La tuta kompleksa strukturo de scioj kiuj formas la doktrinan edifadon devas apogiĝi sur la fundamento de la Kodigado.

La konado de la Kardec-fundamento, frukto de la revelacio de noblaj estuloj, kiuj kunhelpis ĉe la klopodoj de la Kodiginto, estas garantio por la instruita, pripensema kaj konscia adepto, kapabla konstrue kaj ekvilibre agi en la Spiritisma Movado. Konklude, sen la influo de Kardec ĉe la studoj, favoranta ĝustan agadon en la vicoj de Spiritismo, ni falos en la erarojn de fanatikeco kaj superstiĉo, hipnotigite de ombraj fortoj, kiuj nuligos niajn plej bonajn intencojn.

Nur bonvolemo ne povos garantii la sukceson de la nescia aŭ sensperta aliĝinto. Estas necesa pli funda kono por prave agi.

La verkoj de Kardec, studataj kaj sentataj, estas la garantia deirpunkto por la spirita sukceso, kiun la mondo atendas de ni. Kaj la ĉeftrabo de la Kodigado estas La Libro de la Spiritoj. Verdire, kiu ĝin ne konas neniel povas opinii sin spiritisto.

Tiu eksterordinara libro, mirinda kaj profunda sintezo, verkita en maniero absolute didaktika, kunigas ĉiujn gvidajn principojn de la doktrino, starigante avangardan Sciencon, klarigopovan Filozofion kaj la Religion de Amo, kies aplikado rezultigos vere justan, altigitan kaj solidaran civilizacion.

Longa kaj kompleksa estas la vojo al la spiritisma kono, ĉar ĝi koncernas ĉiajn branĉojn de la homa sciado. La prudenta vojaĝanto devos ekiri ĝin per la studo de La Libro de la Spiritoj. Tial li havos dum la tuta vojiro gvidan lumturon, ŝirmantan gvidilon kontraŭ la malfacilaĵoj, kiu ĉiam povos radii al li klaran kaj mildan lumon, kapablan heligi la plej obskurajn angulojn de la irado survoje al la lumaj kulminoj de la Plena Scio.

Finfine ni memoru, ke la spiritismaj principoj, donitaj al la publiko en 1857, estas daŭre solidaj kiel antaŭ 150 jaroj. La dua duono de la jarcento XIX kaj XX laŭpase signis ŝanĝojn kaj konkerojn sur ĉiaj kampoj de Scienco. La scienca elvolvado ne ŝancelis la fundamentan principaron de Spiritismo tiel bone esprimitan en La Libro de la Spiritoj. Vere, ĉiuj konkeroj de la moderna Scienco ekzakte kongruas kun la spiritismaj doktrinecaj bazoj. Kardec daŭras ege aktuala, atendanta esti plibone studita kaj komprenita.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.