La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

II. Helpoverkoj por la Studo de La Genezo

La studo de LA GENEZO devas esti kriteria kaj metoda, plene atenta al la logikaj rezonoj de la kodiginto, kiu pritraktis tiujn samajn profundajn temojn, jam en la pasinteco mise esploratajn de la religioj, kiuj celis la surteran forpaseman povon kaj kiuj el ili faris artifikojn por kontroli la seninstruajn kaj kredemajn popolamasojn ĉe ties kompreno pri la vivo kaj pri Dio.

La unua paŝo estas la studo de la libro mem. Kiam ni parolas pri studo ni ne volas diri simplan legadon.

Kiam oni realigas enketojn ĉe la frekventantoj de spiritismaj domoj kaj eĉ inter la laborantoj kaj kunhelpantoj en la spiritisma medio, oni maltrankvile konstatas, ke ne atingas 25% (dudek kvin procenton) la nombro de tiuj, kiuj jam legis la verkon LA GENEZO. Oni atentu, ke ni aludas al simpla legado. Se el inter la personoj jam ĝin legintaj, ni kalkulos la nombron de tiuj, kiuj jam studis ĝin, ĉu hejme, ĉu en spiritisma grupo, pli maltrankvilaj ni estos, ĉar ni konkludos, ke la nombro apenaŭ alproksimiĝos al 20% (dudek procentoj) el la legantoj. Ni fine konkludos, ke el la spiritistoj ne kalkuliĝas al 5% (kvin procentoj) la sumo de tiuj, kiuj jam studis la libron LA GENEZO.

Tial, la unua paŝo estas ja ĝia studado. Por kompletigi la studon aŭ eĉ helpi en tia aktiveco, ekzistas sennombraj libroj kiuj analizas kaj disvolvas ĝian enhavon, kaj ankaŭ tiuj koncernantaj nur specifan parton aŭ lernopunkton propran al ĝi. Por starigi kompletan liston oni bezonus citi multajn librojn, kiuj havas mallongajn referencojn kaj igus la adepton miksi temojn aliajn, ol tiujn trovatajn en la kvina verko el la kodigado. Ĉe sia strebo al pli da scio, la lernanto devas traserĉi kaj “elfosi” en la jam ampleksa listo de spiritismaj verkoj tiujn, kiuj povas ion aldoni al la studo de la temoj pritraktataj en LA GENEZO.

Ni sugestas kelkajn librojn, kiuj disvolvas la enhavon de la lasta verko de Allan Kardec aŭ partojn el ĝi. Ĉar temas pri verko, kiu elvolvas pli ampleksajn ideojn kaj pritraktas pli variajn demandojn, pri ĉi tiaj oni nature trovas librojn, kiuj esploras kaj kungrupigas la pli akordajn, lasante aliajn por aliaspekta laboro.

Helpe al la studo de LA GENEZO, ni povas sugesti:

1. A Caminho da Luz (Survoje al la Lumo), de Emmanuel / Francisco Cândido Xavier. FEB;

2. A Memória e o Tempo (La Memoro kaj la Tempo), de Hermínio C. Miranda. Edicel;

3. A Reencarnação (La reenkarniĝo), de Gabriel Delanne. FEB;

4. Kolekto de la Revista Espírita (Spiritisma Revuo), de Allan Kardec. Edicel;

5. Cristianismo e Espiritismo (Kristanismo kaj Spiritismo), de Léon Denis. FEB;

6. Deus na Natureza (Dio en la Naturo), de Camille Flammarion. FEB;

7. Emmanuel, de Emmanuel / Francisco Cândido Xavier. FEB;

8. Evolução em Dois Mundos (Evoluado en Du Mondoj), de André Luiz / Francisco Cândido Xavier. FEB;

9. (Evolução Anímica) Anima Evoluado, de Gabriel Delanne. FEB;

10. Introdução à Filosofia Espírita (Enkonduko al la Spiritisma Filozofio), de J. Herculano Pires. FEESP;

11. Missionários da Luz (Misiuloj de la Lumo), de André Luiz / Francisco Cândido Xavier. FEB;

12. No Mundo Maior (En Pli Granda Mondo), de André Luiz / Francisco Cândido Xavier. FEB;

13. O Grande Enigma (La Granda Enigmo), de Léon Denis. FEB;

14. O Livro dos Espíritos (La Libro de la Spiritoj), de Allan Kardec. Pluraj Eldonejoj.

Estas multaj aliaj verkoj, en kiuj ni trovos unuopajn studojn de la temoj entenataj en tiu libro de la Kodigado. Ĝenerale grandan nombron da studobjektoj oni trovas en la libroj verkitaj de Emmanuel/Francisco Cândido Xavier, de Joanna de Ângelis/Divaldo Pereira Franco, de Herculano Pires, de André Luiz/Francisco Cândido Xavier, de Manoel Philomeno de Miranda/Divaldo Pereira Franco, de Humberto de Campos-Irmão X/Francisco Cândido Xavier, de aliaj mediumoj famkonataj kaj ankaŭ de kriteriaj enkarniĝintaj verkistoj. Enestas multaj klarigoj kaj analizoj meze de aliaj temoj ekzistantaj en la ceteraj verkoj de la kodigado. Nur la studo kaj la sincera serĉo de la lernanto lin kapabligos ellerni la bazajn temojn de la Spiritisma Doktrino. Indiki multe da libroj tro plilongigus la liston kaj ni povus esti maljustaj flanken lasante kelkajn pro la simpla fakto, ke ni ilin ankoraŭ ne estus studintaj, aŭ inkludante aliajn pro ties titoloj aŭ ĉapitroj, tamen sen ĝisfunda kono pri ili, riskante pretervole rekomendi librojn, kiuj povas ne esti adekvataj kaj enhavi multajn erarojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.