La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Evandro Silva Martins
Antaŭ ducent jaroj naskiĝis Allan Kardec, la sistemiginto de la Spiritisma Doktrino. Pri lia apostola vivo multon oni scias, sed restas nekonataj multaj el liaj biografiaj trajtoj de 1804 ĝis 1805, dato de lia “renkonto ĉe Damasko”.
Granda kvanto da informoj perdiĝis kiam la nazioj terenfaligis la Domon de la Spiritistoj, post la konkero de Parizo, dum la Dua Mondmilito. Se oni ne povus interalie kalkuli je Canuto Abreu, André Moreil kaj je la detala esploro entreprenita de Wantuil kaj Thiesen (1979), ni malmulte scius pri la etapoj de la vivo de profesoro Rivail en la kvin jardekoj antaŭantaj lian vokadon al la misia laboro.
Laŭeble li kreskis sub la atenta kaj karesa rigardo de Sinjorino Jeanne Louise Duhamel kaj de Sinjoro Jean-Baptiste Antoine Rivail. De 1804 ĝis1814, la knabo Hippolyte-Léon certe plurfoje ludis, kiel iu ajn infano liaaĝe, ĉe la sablaj kaj ŝtonhavaj bordoj de la malnova rivero Saône, kiu fluas tra la jarmila Liono, lia naskiĝurbo.
En 1814, la juna Rivail translokiĝis al Yverdon por eniri la Instituton Pestalozzi. Ĝis 1818, sub la ama protekto de Johan Heinrich Pestalozzi, la fama svisa edukisto, la junulo enprofundiĝas en la tiutempajn sciencajn kaj lingvajn konojn, preparante sian spiriton por la al li konfidita misio. Li revenas al Francujo en 1824 kaj ekloĝas Parizon. De tiu dato ĝis la jaro 1848, la estonta kodiganto de Spiritismo sin prezentas en la vestoj de pedagogo-verkisto.
Tiu estas la epoko, kiun ni pritraktos. Oni malmulte parolas pri la literaturaj-lingvistikaj verkoj de tiu fazo. Kvankam li skribis dekojn da libroj, kiel: 1824 – Praktika kaj Teoria Kurso de Aritmetiko; 1828 – Plano por la Plibonigado de la Publika Instruo; 1831 – Klasika Franca Gramatiko, Naciaj Solvoj de la Demandoj, Problemo de Aritmetiko kaj Geometrio, Manlibro de la Ekzamenoj por la Kapablo-atestaj Titoloj; 1846 – Programo de la Ordinaraj Kursoj de Kemio, Fiziko, Astronomio kaj Fiziologio; 1848 – Gramatika Katekismo de la Franca Lingvo por la Komencantaj Lernantoj de la Idiomo, Specialaj Diktaĵoj pri la Ortografiaj Malfacilaĵoj – temoj por ekzamenoj, Normalaj Diktaĵoj el la Ekzamenoj de Hotelo de Ville kaj el la Universitato Sorbonne, ni ekzamenos la kovrilon de lia unua verko, publikigita en 1824.
Ni ne povis trafoliumi liajn verkojn el tiu periodo, ĉar tute certe ili troviĝas en malfacile alireblaj francaj bibliotekoj kaj tial ni limigos nin al la kovrilo de la verko eldonita en 1824 kaj reproduktita de Wantuil kaj Thiesen, 1979. La vortoj de Rivail tien metitaj permesas al ni pripensadi pri la influo de Pestalozzi sur lia dikaktika verko, pri la praktikado de la Pestalozzi-Rivaila instruo kaj pri la notoj rilataj al lia baptonomo. Ni ekpaŝu do al la analizo.
Aĝanta nur dudek jarojn, kiam la plej multo el la junuloj eniras en la socion serĉe de emocioj, Rivail publikigas en Parizo la verkon Praktika Kurso kaj Teorio pri Aritmetiko.
Ni atentu al la kovrilo de la menciita libro, en du ĉapitroj, formato in-12, konsistigantaj entute 624 paĝojn, publikigita de la tipografio Pillet-âine. Oni legas tuj post la titolo: “d’aprés la méthode de Pestalozzi”.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.