La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
En Brazilo kaj precipe ĉe la spiritista familio estas plena nescio pri la verkoj de Pestalozzi. Kvankam pri ili ekzistas en la mondo, laŭ la studemuloj, pli ol dek du mil titoloj, inter libroj, tezoj kaj artikoloj, en la brazila universitata medio la nombro ne atingas seson da verkoj. La plejmulto el tiuj libroj nur supraĵetuŝas la penson de Pestalozzi, sen akproksimiĝo al ia akademia ekzegezo kiel okazas en Eŭropo.
Malgraŭ tio, ke ni ne dronigos nin en lian verkaron, pro la menciitaj kialoj, ni mallonge skizos kelkajn ideojn de la eminenta majstro de Kardec.
Dora Incontri (1996), respektata studemulino de la verkaro de Pestalozzi, diras, ke:
Koni Pestalozzi laŭ la metodo estas koni la ŝelon de lia penso, ĉar tio signifas lin koncepti nur laŭ pedagogia vidpunkto, nesciante, ke li estas intime ligita al filozofio de edukado. (Incontri, 1996, p. 15.)
La filozofio de edukado de Pestalozzi centriĝas en la plena disvolviĝo de la homo. Li reliefigas, ke la kultivado de ununura faceto de la homa karaktero malprofite por la ceteraj estas malutila kaj evitinda, ĉar ĝi ne kondukas al kompleta edukado. Pri tio konsentas Lopes (1981), kiam li citas diraĵojn el la verko de Pestalozzi nomata “La kanto de la Cigno”:
Iu ajn unudirekta disvolvado de niaj fortoj estas nenio pli ol ŝajno de edukado. Ĝi estas la sonanta metalo aŭ sonorileto de la edukado, tamen, ĝi ne vere estas edukado. La nekompleteco en la elvolviĝo de ĉi tiuj fortoj kondukas al la malkonstruo kaj al la morto de la tuto de la homa naturo, kiu nur devas disvolviĝi laŭ la adekvata maniero. Estas nediskuteble, ke tio vere eduka kaj kontribua por la homa karaktero troviĝas ekskluzive en la afero kiu envolvas la tuton de la fortoj de la homa naturo, tio estas, koro, cerbo kaj mano. La praktikado de moralaj ekzercoj ekmovas la spiritajn kaj fizikajn fortojn de knabo; la vojo de intelekta kreskado ankaŭ disvolvas la koron kaj la korpajn organojn, samkiel la ekzercado de la korpo siavice plifortigas la homan kaj moralan naturon.
Apogante nin sur la koro, metafora maniero laŭ kiu sin prezentas la amo, ni trovas serion da fragmentoj el liaj verkoj kiuj al ni donas la bazon por koni liajn ideojn pri ĉi tiu esenca sento por la edukado.
La giganto el Zuriko asertas al ni, ke:
Sen amo la fizikaj kaj intelektaj fortoj ne atingas plenan disvolviĝon. Amo estas la nura kaj longedaŭra fundamento sur kiu ni povas eduki nian naturon por la homaro. Sennobraj infanoj liberigis sin el la tentado kiam ili ekpensis pri la amo de siaj gepatroj. La instruado mem estas neŭtrala. Ĝi starigas nek amon nek malamon. La motivo kuŝas en tio, ke en ĝi ne estas la esenco de edukado. Tiun konsistigas la amo. Nur amo estas la eterna fonto de la dieco, kiu enestas en nia interno. Ĝi estas la centro el kiu elradias tio esenca en la edukado. Amo ne agas tirane: ĝi kreas kaj konstruas. Same kiel la okuloj volas vidi, la oreloj volas aŭdi, la piedoj volas iri, kaj la manoj volas kapti, tiel same la koro volas kredi kaj la amo kaj la spirito volas pensi.
Kiel oni povas rimarki, la unua el la verkoj de Rivail ricevis apogon en la ideoj de Pestalozzi, kiam li provis doni al ĝi didaktikan karakteron, alcelante tiel la instruistojn kiel la gepatrojn de la lernanto, precipe la patrinojn. Estas notinde, ke la libro ne estis ripetaĵo de la penso de la majstro, sed ankaŭ prezentis la geniecon de Kardec. Liaj pasintaj reenkarniĝoj, ĉu kiel druida sacerdoto, kies misio estis orienti la junularon, ĉu kiel Johano Huss, la admirinda ĉeĥa edukisto, certe elmergigis la kondiĉojn por ke li tiel junaĝe estu produktinta tiajn multformajn verkojn, kiuj variis de Aritmetiko al Fiziko, de Literaturo al Lingvistiko.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.