La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Cent kvardek tri jaroj forpasis ekde la 15-a de januaro 1861, kiam Parizo el la XIX-a jarcento vekiĝis en la tago de la publikigo de La Libro de la Mediumoj, la “Gvidilo de la Mediumoj kaj Elvokantoj”, laboro realigita de la Spiritoj kaj organizita de Allan Kardec. Ĝi estis “ĉiela” donaco al la mediumoj, al tiuj sensivuloj, kiuj, perceptante la Spiritan Mondon, ne sciis kiel taksi la impresojn, voĉojn, odorojn, strangajn ideojn kaj la Spiritojn (rigardatajn kiel mortintojn), kiuj grandnombre alproksimiĝadis al la vivantoj (tiam sensciaj pri la spiritaj aferoj).
La antaŭvido el la Libro La Agoj (ĉap. II, par. 17 kaj 18). plenumiĝis:
Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon;
Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn;
Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, kaj ili profetos.[8]
La Spiritoj sin prezentas al la vivantoj-enkarniĝintoj en la tuta mondo kaj estis “urĝe sed ne rapidige” (ni rememoras Bezerra de Menezes kiam li atentigis pri la unuiĝo inter la spiritistoj), ke lernolibro, fidinda “gvidilo”, kompilejo de studoj kaj de maturaj spertoj, estu disponigita al tiuj interesiĝintaj pri la spiritisma scio kaj pri la mediuma praktikado.
En la enkonduko de la ĉikoncerna verko, Kardec sincere parolas al ni: “Oni erarus ankaŭ pensante, ke oni trovos en ĉi tiu verko ian ĝeneralan kaj nepre efikantan recepton, por fari mediumojn. (...) ĝi celas montri la rimedojn, por disvolvi mediuman kapablon laŭ la povo de ĉiu kaj precipe direkti utile tiun jam ekzistantan kapablon. Sed ne sole ĉi tion mi celas.”
Se li nur indikus la rimedojn por disvolvi la mediuman kapablon, la publikigita verko jam kunportus grandan meriton. Kiom da duboj ni havas dum la proceso de la mediuma edukado, ekde la unuaj impresoj ĝis la efektiva partopreno en spiritisma grupo por mediuma agado? Sennombraj. Skribiva mediumo, elparola, kiu vidas la Spiritojn, kiu klarigas per dialogo, tiuj ĉi estas kelkaj el la pluraj tipoj de mediumeco, kiuj postulas malsamajn tempon kaj metodojn por ekvilibra disvolviĝo. La Libro de la Mediumoj transdonas al ni fidindajn informojn kaj direktilojn por ke ni povu utiligi la mediumecon por nia spirita progreso, kio klare produktos, ekde nun, pozitivan influon en nia ĉiutaga vivo.
Ankoraŭ pli, la “Gvidilo” celas la disvolviĝon de mediumeco, por ke ĝi estu bone utiligata helpe de ĉiuj kaj kunlaboru por la pliboniĝo de nia mondo, por ke ĝi atingu pacon. La mediumeco devas esti utila, servofara, direktata al la laboro, al la neprofitema helpado. Al la konsolo. La Promesita Konsolanto tiam materiiĝis per la mediuma agado, kiam la Spiritoj parolis al ni kaj sugestis vojiron, sintenojn, dirante pri sia aktuala situacio, ke ili estas daŭre vivantaj, agantaj.
Tamen, Allan Kardec proponas pli profundan analizon: Krom la ĝustasencaj mediumoj, ĉiutage kreskanta multego da homoj interesiĝas pri manifestiĝoj de Spiritoj; ilin gvidi en iliaj observoj, montri al ili la embarasojn, kiujn ili eble, eĉ nepre renkontos sur tute nova kampo; ilin inici en la manieron, kiel trakti kun la Spiritoj, montri al ili, kiel ricevi bonajn mesaĝojn – jen la programo, kiun mi devas plenumi, ĉar alie mi farus laboron nekompletan.
Oni atentigas do, ke ĉe la serioza studado de La Libro de la Mediumoj, koncerne al la mediuma kapablo ni havos:
a: la konon pri la rimedoj por ĝia disvolviĝo;
b: la scion por igi ĝin utila;
c: la naturan saĝon por ĝin profite observi;
ĉ: la paciencon alfronti la obstaklojn aperantajn sur la vojo;
d: la plej bonan manieron paroli kun la Spiritoj;
e: kaj fine, oni sukcesos havi bonajn komunikaĵojn.
Ne estas facile atingi ĉion ĉi. Oni bezonas tempon, dediĉon, disciplinon, amon kaj konon pri tio kion ni faras, kaj Kardec rimarkigas, ke se ni havos persiston en la laboro la sperto montros ilian utilecon. Ĝin zorge studinte, oni pli bone komprenos la faktojn, kiujn oni ĉeestos.
Ni ĉiuj, spiritistoj kaj komencantoj pri Spiritismo, ne povus nin taksi tiaj sen la kriteria studo de La Libro de la Mediumoj: Kiel praktika instruilo, ĉi tiu verko koncernas ne nur mediumojn, sed ankaŭ ĉiujn homojn, kapablajn vidi kaj observi spiritismajn fenomenojn.
Antaŭ nelonge ni aŭdis de “spertiĝinta mediumo”, ke ne necesas restudi la verkon La Libro de la Mediumoj kune kun la mediuma grupo: li jam estis farinta la studon izole. Tiu junulo ne komprenis la gravecon de la kuna studado, kiam ĉe la lernado en spiritisma domo oni ankaŭ havigas al si la harmonion de la grupo, eltiras la dubojn kiujn la individua studado starigis, same kiel oni tenas en ekvilibron la praktikadon de la mediumoj kiuj partoprenas en la kunveno.
Ĉe konsulto de La Libro de la Mediumoj ni trovas en la difino de spertaj mediumoj la jenon: (...) la sperto estas la rezulto de serioza studado de ĉiuj malfacilaĵoj, kiuj montriĝas en la praktikado de Spiritismo. La sperto havigas al la mediumo la takton necesan, por taksi la naturon de la manifestiĝantaj Spiritoj, juĝi iliajn bonajn aŭ malbonajn ecojn laŭ la plej detalaj signoj, malkovri la ruzecon de la trompemaj Spiritoj, kiuj sin maskas per ŝajno de vereco. (...) Malbone estas, ke multaj mediumoj intermiksas sperton, frukton de studado, kun kapableco, produkto de la fizika strukturo; ili opinias sin jam majstroj, ĉar ili skribas facile; ili repuŝas de si ĉiujn konsilojn kaj fariĝas do kaptaĵo de mensogemaj kaj hipokritaj Spiritoj, kiuj ilin enlogas al si, flatante ilian fierecon.
Jam pasis preskaŭ cent kvindek jaroj de la Pentateŭko de Allan Kardec kaj oni ankoraŭ aŭdas “vizitantojn de aliaj spiritismaj centroj”, kiuj opinias (kaj fakte opinias, ĉar ili neniel sin bazas sur certecoj kaj konvinkoj), ke la mediumaj praktikoj estas ne bezonataj. Kion fari? Ilin inviti al sistema studado de la Spiritisma Doktrino. Ili ne studis la Libron de la Mediumoj, eble apenaŭ legis ĝin kaj certe en supraĵa maniero. Ili ne atentis la mesaĝon de La Spirito de Vero, kiu tiom kontestas la opiniojn de tiuj, al kiuj malplaĉas la spiritaj komunikaĵoj: Ilia pretendo estas la neigo de tio, kion Spiritismo havas plej belan kaj plej konsolan: la rilatoj inter la mondo videbla kaj la mondo nevidebla, inter la homoj kaj la estuloj, kiuj estas por ili karaj kaj kiuj do estus por ili senrevene perditaj. Tiuj rilatoj estas tio, kio alkonformigas la homon al lia estonteco, tio, kio disigas lin de la materia mondo; forigi tiujn rilatojn estas redronigi lin en la dubon, kiu estas lia turmento, estas nutri lian egoismon. (Ĉapitro XXVII)
En 2007, kiam oni kunmemoras la 150-jariĝon de la naskiĝo de Spiritismo, ni profite ekkomencu (aŭ rekomencu) la atentan legadon de la Kodigado, unue per: La Libro de la Spiritoj kaj per ĝia daŭrigo, La Libro de la Mediumoj.
Ni finas ĉi tiun parton memorante pri Pascal, bonkora Spirito kiu donacis al ni la belan kaj stimulan mesaĝon XIII, el la Ĉapitro XXXI, de la nun analizata verko, el kiu ni elprenis la jenan pecon:
Nu, mediumoj, profitu el tiu kapablo, kiun Dio bonvolis konsenti al vi. Fidu la pacanimecon de nia Majstro; ĉiam praktikadu kariton; neniam laciĝu praktiki ĉi tiun superegan virton, kiel ankaŭ toleremon. Viaj agoj ĉiam harmoniu kun via konscienco, kaj tiel vi havos senduban rimedon multobligi vian feliĉon en ĉi tiu pasema vivo kaj prepari ankoraŭ multege pli dolĉan ekzistadon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.