La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

V. Konkludo: La Graveco de la Studo de La Evangelio Laŭ Spiritismo

La grandaj voĉoj de la ĉielo estas kvazaŭ sono de trumpeto, kaj la ĥoroj de l’ anĝeloj kunvenas. Homoj, ni invitas vin al la dia koncerto; viaj manoj tenu la liron; viaj voĉoj unuiĝu, kaj en sankta himno ili etendiĝu kaj vibradu de unu al la alia ekstremo de l’ universo. La Spirito de Vero – ELS, Antaŭparolo.

La Spiritoj de la Sinjoro, kiuj estas ĉielaj virtoj, faras al la homaro sian alvokon, petegante ĉiujn pri nova erao. Por pli vasta kompreno de la Evangelio de Kristo, nura gvidilo por la venko de la Spirito super si mem kaj definitiva konkero de la ĉiama feliĉo.

Ĝi klare estas grandega, multfoje peniga laborprogramo, sed profunde bonfara: igi la homon rigardi sin mem, post jarmiloj sur la erarigaj vojoj de personismo, vanteco kaj ribelemo. Ĝi estos titana lukto, persona kaj tutmonda, tamen kalkulanta je la kunhelpo de la Superaj Fortoj, kaj pro tio nerezistebla kaj nenuligebla.

Se ne estus la eterna favorkoreco de la PATRO, la ŝarĝo estus pli peza ol tio, kion la ŝultroj povas elteni... En ĉi tiu momento sonas la diaj vortoj: VENU AL MI ĈIUJ, KIUJ ESTAS LABORANTAJ KAJ ŜARĜITAJ, KAJ MI VIN RIPOZIGOS. (Mateo, 11:28). Jen estas Jesuo, la Dia Paŝtisto de niaj animoj, subtenanta ĉiujn, kiuj deziras stari super la malnova homo. Sufiĉus al ni tia karesa admono. Tamen tiom granda kaj vasta estas estas la Dia riĉeco, ke ĝi permesis la alvenon de LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO, en kiu la lecionoj de la Kristo, disigante la spiriton disde la vortoj, konsistigas novajn vojojn al la tuta homaro.

Tiu mirinda verko, kiu en aprilo de 2004 kompletigis 140 jarojn, invitas nin al Karito, al Fido, al Frateco, al Kompreno, al Toleremo, al Laboro, al la certeco pri la venko de la Vivo super la Morto! Sed ĉio laŭ la nemalhavebla individua klopodo, rilate la Amon kaj la Komprenon, kaj responde al la saĝa sugesto de la Spirito de Vero: “Spiritistoj! Amu, jen la unua admono; instruu vin, jen la dua.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.