La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() SPIRITISMO: 150 JAROJAŭtoroj: diversaj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La individua aŭ grupa studo de ĉia ajn verko postulas dediĉon, persiston, skipan spiriton, determinon kaj konstantecon.
Por la individua studo, ni notis la jenajn sugestojn:
● Elektu la tago(j)n kaj horon taŭgajn por la studo kaj faru el tio neprokrasteblan konpromison.
● Izolu vin, kiom eble, en pura kaj komforta loko.
● Se plaĉas al vi studi aŭdante muzikon, elektu nur la instrumentajn muzikojn, klasikajn, serenajn, sen fortaj ritmoj.
● Aranĝu ĉe vi ĉion, kion vi bezonos dum la studado: akvon, fruktosukon, notkajeron, krajonon, globkrajonon, liniilon, vortaron kaj helpverkojn por konsulto.
● Malŝaltu vian poŝtelefonon kaj nur interrompu la studon se temos pri vera neceso, kaj se vi tion faros meze de la leciono, reiru al la komenco.
● Legu paŭze kaj laŭtvoĉe la tutan studpunkton aŭ la analizotan ĉapitron. Poste, legu ĝin malrapide, analizante ĉiun frazon, frazaron kaj paragrafon, notante viajn konkludojn, antaŭ ol eklegi la sekvan parton.
● Fininte iun ĉapitron, relegu ĝin kaj sekve la notojn, kiujn vi faris ekde la komenco de la studo.
● Neniam perdu la okazon pridiskuti tion kion vi studas kun studemaj kaj konsciaj personoj, kiuj povu helpi eltiri la dubojn kaj pliampleksigi viajn konkludojn.
● Elektu samtempan studadon de du aŭ pliaj libroj (ni konsideras tri la ideala nombro) nur se ili estas similaj laŭ la enhavo.
● Kompletigu viajn studojn per legado / esploro en periodaĵoj, revuoj, mensaĝoj kaj prelegoj, kongresoj kaj simpozioj.
Por la studo en grupo, ni sugestas la jenajn procedojn:
● Ĉiu studgrupo havas sian kunordiganton. Sed atentu, ke vi estas tielsame respondeca pri la grupo kaj pri la studo kiel li.
● Estas dezirinde, ke ĉiuj havu la studatan libron kaj ke oni hejme studu la programon por la sekvonta leciono.
● Estu asidua, aktiva, partoprenema kaj interesata pri ĉio kaj pri ĉiuj.
● Se vi havos pli da komprenfacileco, helpu kiomeble kaj ne anstataŭe la kunordiganton ĉe la informado al la kolegoj.
● La studo de ĉiu ĉapitro devas esti anticipe programita minimume je sesdek tagoj, dividante ĝiajn studpunktojn aŭ elektitajn temojn kun ĉiu partoprenanto de la grupo aŭ duope, triope, laŭ la eblo kaj disponebleco.
Al la anoj de la grupo, ne listigitaj por ekspliki la lernobjekton / lecionon, petu, ke ili serĉu pri la temo en helpoverkoj, oportune prezentante mallongajn raportojn aŭ komentojn, kun identigo de la eldonfonto.
Kiel ekzemplo por la supra sugesto, ni prenu la ĉapitron 1 de la Unua Parto de La Ĉielo kaj la Infero: Estonteco kaj Nenio.
1ª leciono = Punktoj de 1 al 9
Daŭro = 60 minutoj
Disvolviĝo = La anoj de la grupo, kiuj respondas pri la elvolvado de la studpunktoj, havos individue kvin minutojn por tion fari. En la restanta tempo, aliaj grupanoj eksponos pri la malsamaj cititaj doktrinoj, surbaze de la esploroj en helpoverkoj, kiaj La Libro de la Spiritoj, Post la Morto, ktp.
2ª leciono = Punktoj de 10 al 14
Daŭro = 60 minutoj
Disvolviĝo = Ĉiu prezentanto de lernobjekto havos kvin minutojn por paroli. Poste, oni petas de ĉiu partoprenanto, ke li faru mallongan konkludon pri la ĉapitro, kaj tiam la kunordiganto finas per siaj observoj.
Ĉiu paŝo de ni farita survoje al la nekonateco estas atingita venko. Tiel, ĉiu legita paĝo, ĉiu analizita paragrafo, ĉiu komprenita frazo estas nepereema lumo lumiganta al ni la evoluan vojon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.