La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

III. Sugesto por Studgvidilo de La Libro de la Mediumoj

La ago studi devenas de la neceso de ĉiu homo en la proceso de evoluado. Kun la paso de la tempo tio ŝanĝiĝas al ĉiutaga sinteno kun origino en la interna kontenteco. Ni do atingos plezurvekan agadon kaj subtenon al nia individueco.

Laŭ la brazilaj vivkondiĉoj, la studeblo estis ĉiam limigita al parto de la loĝantaro, precipe la aliro al la studoj kaj la ŝato je legado. Sed, laŭ tio, kion instruas la MAJSTRO de la MAJSTROJ, ĉe Johano 8,32: “... kaj vi scios la veron, kaj la vero liberigos vin”, ni komprenas, ke la sciado pri la vero estas proceso propra al la SPIRITO.

Ĉe tio ni konstatas la bezonon de strategioj por stimuli kaj efektivigi la aliron al la spiritismaj verkoj, kaj speciale al la bazaj verkoj, kiuj faciligas la konon, la komprenon kaj, konsekvence, ilian plenan validon por pli bona sperto en la vivo.

En La Libro de la Mediumoj, en la Unua Parto – Ĉapitro III: Pri la Metodo, ĉe la paragrafo 31, ni trovas la jenan konsilon: Mi do parolas el sperto kaj ankaŭ el sperto mi diras, ke la plej bona metodo por instruado de Spiritismo estas turni sin al la prudento antaŭ ol al la okuloj. Ĝi estas la metodo, kiun mi sekvas en miaj lecionoj kaj pri kiu mi devas nur gratuli min. Ni kredas, ke la vekiĝo de la konscienco estas stimulo por la homa pliboniĝo en ties evolua vojirado. Tial ni venas al la konkludo, ke studi estas io esenca en ĉiu reenkarniĝa ebleco de la SPIRITO.

Kiel individue studi?

Nia celo neniel estas dikti ian recepton, sed ebligi al vi, leganto kaj studanto de la Spiritisma Doktrino, kelkajn konsilojn, kiuj, sincere taksataj, povu esti aplikataj.

Ĉe la decido elekti kiel celon fariĝi studanto de Spiritismo kaj havante kiel principon klaran kaj koncizan serĉon de konoj, konsekvence de konscienciga proceso (estigita el la neceso praktiki la kristanajn kaj spiritismajn principojn nin kondukantajn al la tiel dezirata INTERNA REFORMO), tial ni sugestas METODON por STUDO.

Metodo por studo – Kiel eduki por la lernado

La ekzisto de pli bona maniero studi rezultas el konstruo farita surbaze de observo kaj eksperimentado de teknikoj kaj metodoj, tamen adaptitaj al la necesbezonoj kaj sen iu ajn forgeso pri la reala situacio de la leganto/studanto.

Kondiĉoj

Elektu lokon kun jenaj kondiĉoj:

● bona aerumado;

● bona lumigado;

● sen bruoj;

● kun adekvata meblaro – tablo aŭ skribotablo kaj seĝo/benko.

Legado

Por akiri la studkutimon kelkaj zorgoj fariĝas nepre necesaj ĉe la legado:

● la difino de taga periodo, se eble, daŭranta minimume 30 minutojn;

● la ekzisto de sufiĉaj rimedoj por la kompreno de la enhavo de la teksto/verko, kiel ekzemple: vortaro, gramatika verko, kaj materialo por skribnotoj (krajono, frotgumo kaj papero);

● la legado estos direktata ekde la kovrilo de la libro kaj, unue, oni provos fari simplan legkonsulton (kono de la tuta enhavo, ne sin okupante pri la analizo); due, oni devas fari analizan legadon (registri notojn pri la signifo de la vortoj kaj substreki interesajn partojn por eblaj pridiskutoj).

Registro

La homa menso estas io mirinda, sed havas siajn limojn. Do oni devas eltrovi manieron konservi tion komprenitan. Tial ni opinias necesa la utiligo de ia registrotekniko dum la studado.

La plej uzataj teknikoj: SKEMO kaj RESUMO.

Skemo

Dum la legado, oni faras kelkajn notojn aŭ substrekas partojn de la verko. Post la finlegado de ĉiu sekcio, oni havos disponeblajn elementojn por prepari skemon, laŭ la malsupra ekzemplo:

Baza verko: La Libro de la Mediumoj

Strukturo

● Enkonduko;

● Unua parto – 4 ĉapitroj;

● Dua parto – 32 ĉapitroj.

Unua parto – Komencaj Nocioj

● Ĉapitro I – Ĉu ekzistas Spiritoj? – paragrafoj: 1 al 6;

● Ĉapitro II – Tio mirakleca kaj tio supernatura – pagragrafoj: 7 al 17;

● Ĉapitro III – Pri la metodo – paragrafoj: 18 al 35;

● Ĉapitro IV – Pri la sistemoj – paragrafoj: 36 al 51.

Ĉapitro I – Ĉu ekzistas Spiritoj?

Paragrafo 1

Memornoto

Analizo de la faktoroj kiuj kontribuas por la dubo pri la ekzisto de la Spiritoj.

Sinoptika tabelo

1. Primara kaŭzo (elementa):

● Nescio pri la vera naturo (esenco: kio konsistigas la kernon – plej intiman parton de la homo).

2. Ideo – Nocio

Difino:

● Apartaj estuloj de la kreitaĵaro – ne neceso vere “elmontri” ilian ekzistadon.

Fundamentado:

● Fantastaj rakontoj – nutrado de la imagpovo sen konkretaj elementoj;

● Blinda kredo – kredi je ĉio kaj neglekti la tutaĵon.

3. Baza Principo – Ekzisto de la Spiritoj

Koncepto:

● La ekzisto de inteligenta principo trans la materio.

Fundamentoj:

● La ekzistado, la postvivado kaj la individueco de la animo.

Filozofia-scienca fundamentado:

● Spiritualismo: teoria kaj dogma demonstro.

TEORIA: tiu kiu science rekonas la principojn kaj procedojn.

DOGMA: metoda sinteno antaŭ aserto aŭ neado – proceso.

● Spiritismo: pozitiva demonstro.

POZITIVA: la praktika karaktero.

Por studgrupo, ni havas tri sugestojn:

1. La Libro de la Mediumoj kaj iu helpoverko (“Rikoltejo de la Mediumoj”, de Emmanuel; “Sur la kampoj de la Mediumeco”, de Andreo Ludoviko, aŭ aliaj gravaj verkoj).

Ni rekomendas la legadon ekde la enkonduko, faritan de la partoprenantoj laŭ sinsekvaj tekstopartoj. Post kiam ĉiu legis unu paragrafon, aŭ pli ol unu (en la komenco tio povas esti proponita de la gvidanto), oni faros komenton pri tio komprenita. Se iu kungrupano trovos malfacilon, iu alia povos sin prezenti por lin helpi. Se okaze neniu tion faros, la gvidanto de la grupo povos, aŭ devos, doni la koncernajn klarigojn, liveri pli da informoj, sugesti komplementajn legaĵojn pri la elektita temo aŭ ankoraŭ rakonti pri okazintaĵoj kiuj prilumas tion jam diritan .

Estas grave, ke ĉiu legu iom el la teksto kaj faru siajn nelongajn komentojn. Oni ne devas esti pelata de urĝeco, ĉar estas necese doni la parolon al ĉiuj membroj de la grupo, por ke ili sin esprimu.

Rekomendinde estas, ke ĉiuj kunvenantoj legu en siaj hejmoj la studotajn partojn de la teksto (oni antaŭe difinu pli malpli kiom da ili, surbaze de la tempodaŭro de la studo), kontrolu la nekonatajn vortojn kaj notu la ĉefajn ideojn aŭ ilin marku sur la libro, same kiel la eblajn dubojn.

2. Oni studos la temojn rekte rilatantajn al mediumeco, uzante metodologiajn teknikojn kiuj envolvas la tutan grupon kaj kiuj pravigas la bezonon de individua antaŭprepara studo. Tia studo indikiĝas nur al studkunvenoj pri mediumeco pro la neceso de pli longa tempo (ĝis 2 horoj) por apliko de teknikoj laŭ la temo de la studo, la enhavo, la nombro da membroj de la grupo, celoj, ktp.

En la komenco, la plej spertiĝintaj kunuloj aŭ tiuj, kiuj kutime gvidas mediumajn kunvenojn, povas kunordigi la studadon, ĝis aliaj samgrupanoj estos doktrinece kaj pedagogie preparitaj por la tasko. Se en la grupo neniu estas, kiu havas konon kaj praktikon pri teknikoj, oni devas peti la helpon de la kunuloj sindediĉantaj al ESDE (Sistema Studado de la Spiritisma Doktrino) aŭ al la spiritista unuiga organo. Ni rememorigas, ke oni bezonas seriozan kaj anticipan planadon de la studota teksto, ĉe kio la gvidanto de la kunveno devas esti en akordo kun la Direktoraro, por interŝanĝo de ideoj kaj akcepto de sugestoj. Oni ankaŭ devas konsideri la neceson de statuto por reguligi ĉiujn procedojn rilatajn al mediuma kunveno, por ke ĉi tiu estu serioza, efika kaj kohera kun la Kodigado.

3. Lernokajeroj de studo kaj edukado de la mediumeco, publikigitaj de Brazila Spiritisma Federacio (FEB), sisteme proponas bazajn konojn pri la Spiritisma Doktrino, specife pri la scienca aspecto de mediumeco. Per bone organizitaj kunvenoj, kies daŭro estu proksimume du horoj, kaj kun ĉirkaŭ 25 kunvenantoj, oni povas formi skipon por mediuma aktiveco, celante seriozan studadon. Laŭmezure kiel la proponitaj gvidplanoj de la lernokajeroj estos studataj, la lernantoj devos serĉi en La Libro de la Mediumoj la legaĵon pri la elektita temo kaj ankaŭ fari uzon de aliaj verkoj kiuj helpos por la pli bona kompreno, sugestitaj de la gvidplano de ĉiu aparta lernokajero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.