La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SPIRITISMO: 150 JAROJ

Aŭtoroj: diversaj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Noto de la tradukinto
Heroldo de la Transtombo
Kardec kaj la Nova Erao
Spiritismo: 150 jaroj
De Rivail al Kardec
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Spiritoj
1 2 3 4 5 6
La Libro de la Mediumoj
1 2 3 4 5 6
La Evangelio laŭ Spiritismo
1 2 3 4 5 6
La Ĉielo kaj la Infero
1 2 3 4 5 6
La Genezo
1 2 3 4 5
Notoj
Piednotoj

IV. Sugesto pri Gvidilo por Prelego

Temo: La Leĝo de Progreso

CELOJ:

Ebligi al la publiko pripensi pri:

a. la Leĝo de Progreso kiu prezidas ĉion;

b. la diferenco inter la morala kaj intelekta progreso;

c. la logiko kaj la justeco de reenkarniĝo en la progreso de la popoloj;

ĉ. la kontribuo de Spiritismo por la perfektiĝado de la Tero;

d. la aspektoj de la civilizacio, kiu ekregos en la renovigita mondo de la granda morgaŭo.

ENKONDUKO

Elstarigi, ke la Progreso estas Dia Leĝo kiu agas en la Tuta Kreitaĵaro.

DISVOLVO

Esplori la temon, prikomentante la liston de la sugestitaj studpunktoj.

KONKLUDO

Konkludi, emfazante la kontribuon de Spiritismo por la progreso de la homaro kaj pritraktante la tiel revitan kaj definitivan akcepton de la Evangelio de Jesuo en la koron de la homoj.

KONSULTFONTOJ

LA LIBRO DE LA SPIRITOJ – Demandoj 776 al 802;

LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO – Ĉapitro XVII, paragrafoj 3 kaj 4;

LA GENEZO – Ĉapitro XVIII.

RIMEDOJ

La dek studpunktoj de la malsupre sugestita gvidlisto povos esti prezentitaj al la publiko per la utiligado de rimedoj, kiaj:

– Nigra tabulo kaj kreto;

– Afiŝoj;

– Travideblaj bildoj por epidiaskopo;

– Komputil-projekciilo.

GVIDILO – STUDTEMOJ POR LA DISVOLVO DE LA KOMENTOJ

1 – La infanaĝo de la homaro.

2 – La homo ĉiam progresas.

3 – Kiu estas la plej granda obstaklo al la morala progreso?

4 – La morala kaj la intelekta progreso.

5 – La progreso de la popoloj kaj la justeco de reenkarniĝo.

6 – Kiu estas la rolo de la geniaj homoj?

7 – Kio estus kompleta civilizacio?

8 – Ĉu Spiritismo kontribuos por la progreso de la homaro?

9 – Kiu estos la plej granda kontribuo de Spiritismo por la progreso?

10 – Kiuj estos la kvalitoj de la civilizacio, por kies starigo Spiritismo decide kontribuos?

SINTEZO KIUN ONI SUGESTAS POR LA KOMENTARIOJ

1 – “La natura homstadio estas la infanaĝo de la homaro kaj la deirpunkto de ĝia intelekta kaj morala progreso”. Same kiel la infano kreskas kaj disvolviĝas, sur la vojo al plenaĝeco, tiel same la homaro ĉiam iras direkte al la progreso por alveni al la intelekta kaj morala matureco. La barbaraj aŭ duonbarbaraj popoloj, vivantaj nur el ĉasado kaj fiŝkaptado, ene de profundaj arbaroj, en konstanta lukto kontraŭ la fortoj de la sovaĝa naturo kaj senfine militantaj kontraŭ la same evolunivelaj konkurantoj, bone reprezentas tiun stadion de la homara infanaĝo.

2 – La marŝo de la progreso estas kontinua kaj la homo ĉiam antaŭeniras direkte al perfektiĝado. Li neniam malprogresas, “sed ne ĉiuj evoluas samtempe kaj sammaniere”. La socia kontakto permesas, ke tiuj pli progresintaj helpu la malfruintajn. Historio estas la nediskutebla registro de la lukto de la homoj kaj de la popoloj por ellasi infanaĝon kaj aliri al matureco.

3 – La plej granda obstaklo al la morala progreso estas fiero kaj egoismo, la du “vundoj de la homaro”. Estas efektive necesa la edukado de la popolamaso, ne la edukado kiu rezultigas nur instruitajn homojn, sed tiu de la sentoj. Pri tio Spiritismo povas multon proponi, ĉar ĝi rekomendegas la praktikon de la moralo de Kristo. Nur la Evangelio, laŭ spirito kaj vero, komprenita kaj travivita, alportas la sanktan kuracilon kapablan elradikigi tiun inter la homoj ĝeneraligitan “malsanon”.

4 – Rimarkoj de Kardec al la demando 785 de La Libro de la Spiritoj: “Estas du specoj de progreso, sin reciproke subtenantaj kaj tamen ne irantaj flanko ĉe flanko: la intelekta kaj la morala progreso. Ĉe la civilizitaj popoloj, la unua ricevas, dum ĉi tiu jarcento, ĉiajn dezirindajn favorhelpojn, kiuj ĝin levis ĝis neniam antaŭe konata ŝtupo. Multo mankas al la dua, por ke ĝi atingu saman nivelon; sed, malgraŭ tio, se oni komparas la hodiaŭajn sociajn morojn kun tiuj en la pasintaj jarcentoj, oni devus ja esti blindaj por ne konfesi ties progreson”. Nuntempe, la intelekta progreso daŭre antaŭsekvas la moralan progreson; eble pro tio atendas solvon grandega kvanto da sociaj problemoj.

5 – Ni vidis, ke la progreso ĉiam antaŭiĝas. La Dia Leĝo postulas, ke ĉio ŝanĝiĝu en ion pli bonan. En tiu kazo, la leĝo pri reenkarniĝo perfekte sin apogas sur senmakula justeco. La klopodoj realigitaj en ia vivo neniam perdiĝas, ĉar ili estos utiligataj en la sekvonta. Scio kaj lernado, konoj kaj virto penige konkeritaj, ĉio ĉi fariĝos morgaŭ bonŝancoj faciligantaj al ni la vivon. La homo estas heredinto de si mem. La spiritoj ĉiam antaŭiras de la punkto kie ili haltis, en senfina sinsekva agado, sub la protekto de perfekta justeco. La teorio de la unusola ekzistado kontraŭe implicas la ideon de partia kaj maljusta Dio, kiu ĉiumomente kreas novan animon, pli perfektan ol la aliaj, por asekuri la supreniran movon de la civilizacio.

6 – La geniaj homoj, kiuj aperas de tempo al tempo, alportas la mision akceli la progreson de la homaro. Ili estas spiritoj, kiuj per siaj klopodoj dum sennombraj reenkarniĝoj prezentas nivelon de scio kaj evoluo superan al tiu mezgrada. Ili reenkarniĝas kun la tasko impulsi la progreson kaj, por la plenumo de tio, ili havas la helpon de la Superaj Spiritoj, ĉu pere de ties inspiro aŭ dumsonĝe. Iliaj sanktaj laboroj estas rekonitaj laŭlonge de la historio, en la paso de la eraoj, portante influon sur la kampoj de scienco, filozofio, politiko, artoj kaj religio.

7 – Respondo al la demando 793 de La Libro de la Spiritoj pri kompleta civilizacio: “Vi ĝin ekkonas per ĝia morala evolustadio. Vi opinias vin multe progresintaj, ĉar vi jam faris grandajn eltrovojn kaj mirindajn elpensaĵojn; ĉar vi loĝas kaj portas pli bonajn vestojn, ol la sovaĝuloj; sed vi rajtos diri, ke vi estas vere civilizitaj nur tiam, kiam vi forpuŝus de via socio la malvirtojn, kiuj ĝin malhonoras, kaj kiam vi vivos kiel fratoj, reciproke praktikantajn la kristanan kariton”.

8 – Spiritismo certe jam faras al la homa familio netakseblan helpon kaj en estonto, kiun ni esperas esti ne malproksima, ĝi signos novan eraon en la historio de la homaro. La progreso tamen ne havas interrompon. “La ideoj transformiĝas nur depende de la tempo”, sen grandaj skuoj.

9 – Ĝia ĉefa kontribuo estos la detruo de materialismo. Kiam la koncepto pri la senmorteco de la animo ne plu estos obstrukcita de la dubo kaj fariĝos ĝenerala kredo, la homoj forlasos siajn egoismajn kaj vantajn poziciojn kaj serĉos tion, kio en la nuna kaj estonta ekzistado reprezentas la veran superecon. Ĉi tiu transformiĝo okazos iom post iom, ĉar ĝi postulas la agadon de la tempo por efektiviĝi. La Spiritoj ne distrumpetos por veki la nekredemulojn. “Ne, ne estos per mirindaĵoj, ke Dio kondukos la homojn; en Sia boneco, Li volas lasi al ili la meriton memkonvinkiĝi pere de la racio.”

10 – En ĝeneralaj trajtoj, la kvalitoj de la estonta civilizacio estos la jenaj:

– manko de monavideco, egoismo, fiero kaj antaŭjuĝoj;

– pli noblaj moralaj kutimoj;

– pli efektiva alesto de boneco, bonvolemo kaj grandanimeco;

– egaleco antaŭ la leĝoj;

– senpartia justeco al ĉiuj;

– solidareco de tiuj pli fortaj al la malpli fortaj;

– respekto al aliulaj opinioj;

– elradikigo de malsato kaj mizero;

– liberiĝo el la fantomo de la milito;

– laŭspirita sinteno rilate al sekso kaj al la sanktaj familiaj ligiloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.