La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
VENENO KARAAŭtoro: Mary Webb |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Mi rekonsciiĝis, kaj apertis miajn okulojn, demandante min kio estas tiu laŭta tretado, kaj pensante ke Bendigo liberiĝis. Sed mi memoris ke Sakristiano forkondukis Bendigon, do mi penis vidi kio povas esti, ĉar la ĉarĉevaloj jam estis rekondukitaj al Plashbieno por tiu tago. Mi sorrigardis, kaj tuj mi kredis ke certe mi mortis kaj nun estas en Paradizo.
Sobrigardante al mi de sia ĉevalo, kun okuloj tiom vivardaj ke mi kredus ke li amas min, se mi ne estus alie konvinkita, estis neniu alia ol Kester Woodseaves. Li aspektis pli olda, iomete, kaj la konturoj de lia vizaĝo estis eĉ pli klaraj ol antaŭe, kvazaŭ lia animo pliĉizis ĝin. Koncerne liajn okulojn, la tuta lumo de Ĉielo estis en ili, kun agrabla subsugesto de la antikva Adam[67]. Ili rigardis min de la kapo ĝis la piedoj, kaj mi sereniĝis. Aĥ! ligite al trempilo en tiom mizera situacio en kia neniu sin respektanta virino volus esti vidata de iu viro, kaj nepre ne de sia amato, mi tamen trovis trankvilon. Nenio ĝenis min. Nenio ĉagrenis min.
Kester ĉeestas. Kester regas la situacion. Kio povus aflikti min?
Tia estis mia fido, ke kvankam pli-malpli tricent homoj kontraŭis min, kaj nur Kester defendas min, tamen mi sciis ke mi estis ekster danĝero. Mi povintus turni min sur mian flankon kaj endormiĝi sur tiu trempilo kvazaŭ ĝi estus lanuga lito, tiel trankvila estis mia menso.
“Nu!” finfine li diras, “nu, Pru, mia kara, vi estas en malbona stato!”
Kaj li iom ridetis kvazaŭ dirante “Sed ne restos tiel.”
“Ja mi estas,” mi respondis kaj mia voĉo tremegis pro ĝojo, “en tre malbona stato, Kester Woodseaves.”
Li ĉirkaŭrigardis kaj pergeste alvokis Felenan. Ŝi alkuris kvazaŭ sklavino.
“Bonvolu malligi,” li diris indikante la ŝnurojn.
Farante tion ŝi flustris – “Ne gravas kion ili faros kontraŭ min. Mi obeos lin. Viro por kiu oni volonte mortus.”
“Ĉu estas iu sufiĉe amika ke li tenos mian ĉevalon?” li demandas.
Callard kriis – “Mi faros tion kun bonvolo.”
Antaŭ ol elseliĝi, Kester ĉirkaŭrigardis kaj diris – “Nu, klare ke vi bele amuzis vin! Antaŭe per blanka boveto. Nun per virino pli blanka ol lilio. Mi bone scias kiu instigis vin!”
Kelkaj kapklinis sed la plej multaj koleris ĉar li ĉesigis la amuzon.
Kester iris al Grimble.
“Mi kaj vi jam antaŭe konfliktis, Grimble,” li diras. Vi estas tro malinda kaj elturniĝema por esti viro. Se ĝenas vin mia traktado, vi rajtas lukti kun mi laŭ via plaĉo. Sed vi estas nur ridindaĵo. Via nazo estas tro longa, Grimble. Ĝi entrudiĝas en ĉies aferojn.”
Kaj je tio li pugnobatis la nazon al Grimble, kaj Grimble muĝegis poltrone, ĉar li estis tute malkuraĝa, kaj la ĉeestantoj ne povis ne ridi.
Poste Kester iris al Huglet kaj diris – “Vi certe ne kaŝas viajn celojn. Vi faras nenion sekrete. Mi povis aŭdi vin kriaĉi eĉ ĝis Plash. Ĉu vi luktos?”
Nu kvankam li estis tre granda, Huglet ne volis lukti. Li ŝinŝanceliĝis, ĉar li sciis ke Kester estas tre lerta luktisto. Sed multaj rigardantoj sciis nenion pri Kester, kaj ne gravus al ili se ili ja scius, ĉar ili nur volis agrablan tagon da amuzo. Tion Kester antaŭsupozis.
“Luktado!” ili kriis, denove bonhumore. Sed kion ili celis neniu povus scii.
“Horahura!” krias olda Callard, frenezeta pro ekscitiĝo, kaj la infanoj, vidante Kesteron kaj memorante siajn lecionojn, modeste metis la interplektitajn manojn sur la stomakojn kaj ĉantis – “Taŭroludado estas fia,” kio ridigus min se mi ne tiom maltrankviliĝus pri Kester.
“Arenon! Faru arenon!”
“Aĥ, amikoj, jen agrabla, glata peco de herbaĵo,” diras Kester, indikante lokon apud la akvo. Do tie ili faris arenon. Kester demetis siajn jakon kaj veŝton, kaj nevolante same agis Huglet.
Haste oni faris vetojn. Ili komencis lukti. Mi kredis ke Huglet frakasos ĉiujn ostojn en la korpo de Kester, sed ne! Kester estis hardita kaj sperta luktisto, kaj kiam ajn Huglet firme tenis lin, li sukcesis liberiĝi, preta rekomenci. Du-trifoje Huglet malantaŭen puŝis lin ĝis lia ŝultro preskaŭ tuŝis la teron, sed ĉiun fojon li liberigis sin abrupte kaj subite, tiel ke li ne perdis poenton.
Tutdume mi timegis ke Huglet per sia granda forto rompos la dorson de Kester, kaj mi povis vidi ke tio multege plaĉus al li, ĉar li forgesis ĉion krom malamon al la viro kiu dufoje forprenis de li amuzon. Mi demandis min kial Kester ne penas faligi lin per ia ruzo, sed Felena flustris – “Li celas ion, tiu Teksisto. Li ial atendas.”
Tutdume Kester movetis sin pli kaj pli proksimen al la akvo, kaj mi miris pri tio, ĉar la koto tie estis tre glitiga.
Kaj subite en nur momento ĉio okazis. Sed kiel ĝi fariĝis mi ankoraŭ ne scias. Kester diras ke li uzis novan ĵeton kiun li lernis en la urbo. Nu, dum palpebrumo Huglet estis ĵetita ne nur sur la teron sed tute en la akvon. Li eniris kapantaŭen, kaj kiam li malfacile baraktis el la ŝlimo en kiun li iris tutkorpe, kaj la koto estis tre glueca, ĉiu tiel laŭte ridegis ke li paliĝis. Efektive estis komike. Muelisto, kiu staris apude, ridetis la unuan fojon laŭ la memoro de ĉiuj, kvazaŭ li volis diri “Jen alia kato en la akvo!”
Kester staris senmove dum minuto, kaj pezege spiris por retrovi spiron. Poste li prenis la rimenojn de Callard, metis piedon en la ingon, kaj surseliĝis.
“Volonte,” diras Felena softe, “mi estus sur tiu selo antaŭ vi, Teksisto.”
Ankoraŭ mi ne vidis adoradon kia tiu en ŝiaj verdaj okuloj.
Sed li tute ne atentis ŝin.
“Pru!” li diris.
Mi stariĝis.
“Dum la rikolto ĉe Sarn, ĉu mi diris ke devas esti alveni aŭ forteni?’”
“Alveni.”
Mi nur povis flustri.
“Do alvenu, Pru Woodseaves.”
Li klinis sin. Li metis siajn brakojn ĉirkaŭ min. Li levis min al la selo. Estis samkiel en mia sonĝo. Kaj samkiel en tiu sonĝo, Felena rigardis petege, kaj li ne atentis ŝin, kaj la bruo de la homoj silentiĝis, la ridado kaj malbenoj de Huglet kaj Grimble, la aplaŭdo de la Callard-infanoj, kaj la alta voĉo de Avĉjo Callard kiu rakontas pri luktokonkurso okazinta antaŭ preskaŭ cent jaroj. Ĉio silentiĝis en la serena aero. Restis nur la vespera vento kiu levis siajn branĉojn kiel amanto levanta la longajn harojn de sia amatino.
“Ĵig, olda ĉevalo’!” diras Kester, kaj ni galopadis direkte al la blupurpuraj montoj.
“Sed ne!” mi diris. “Devas esti forteni, Kester. Vi devas edzinigi knabinon kia lilio. Jen mi estas leporfrapita!”
Li rifuzis aŭskulti. Li rifuzis disputadi. Nur kiam mi longe pledis kontraŭ min mem, li abrupte haltigis sian ĉevalon, kaj sobrigardante en miajn okulojn li diris – “Ĉesu tiaj tristaj vortoj! Mi jam elektis mian peceton de Paradizo. Ĝi estas sur via brusto, mia kara konatino!”
Kaj dirinte tiun vortojn li klinis sian belan kapon kaj kisis min trafe sur la buŝo.
* * *
Nun finiĝis la historio de Prudence Sarn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.